Kroatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Republika Hrvatska
Respubliko Kroatio
Flago de Kroatio Flago de Kroatio Blazono de Kroatio
Nacia himno: Lijepa naša domovino
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Zagrebo
Oficiala(j) lingvo(j) kroata
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo
 % de akvo
56.542 km²
0,2%
Loĝantaro 4.453.500 (2008)
Loĝdenso 81/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .hr
Landokodo HR
Telefona kodo +385
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko
Ŝtatestro Ivo Josipović
Ĉefministro Zoran Milanović
Nacia tago 25-a de junio
Sendependiĝo disde Socialisma federacia respubliko Jugoslavio 8-a de oktobro 1991
Ekonomio
Valuto kunao (HRK)
MEP laŭ 2008
– suma $ 74 419 mlrd
– pokapa $ 16.758
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kroata Esperanto-Ligo
v  d  r
Information icon.svg

KroatioKroatujo, oficiale Respubliko Kroatio (kroate Hrvatska kaj Republika Hrvatska Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Aŭskulti" Aŭskulti ), estas lando en Sudorienta Eŭropo, en la nordokcidento de la Balkana duoninsulo, kiu etendiĝas de la orienta ekstremo de Alpoj ĝis Adriatiko tra la Dinara Montaro.

Ĝin ĉirkaŭas Slovenio, Hungario, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Montenegro. Ĝia ĉefurbo estas Zagrebo.

Kroatio apartenas al la Eŭropa Unio de la 1-a de julio 2013.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 9-a jarcento, ekde la duko Branimir memstara lando, ekde 925 reĝlando (la unua reĝo Tomislav). Ekde 1102 parto de Kroat-Hungara reĝlando (sub hungara dinastio, sed kroatio ĉiam egalrajta al hungara parto de la ŝtato). En la 15-a jarcento Kroation atakadis turkoj (otomana ŝtato). Post 100 jaroj da defendaj militoj, Kroatio ne sukcesis defendi sian teritorion - 80% konkeris turkoj. Ili konkeris ankaū pli ol duonon de Hungario. Ambaŭ reĝlandoj akceptis en 1527 aŭstrian dinastion Habsburg, ĉar sole tiu povis helpi en defendo de la restinta teritorio kaj en eventuala liberigo de la jam perdita. En 1918, post la unua mondomilito kaj disfalo de Aŭstrio-Hungario, Kroatio ne sukcesis memstariĝi. La eventoj ĝin pelis al unio kun Serbio al komuna sudslava ŝtato. Do Kroatio estis ekde 1918 parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (de 1929 Jugoslavio). Sub serba premo kaj ekonomia ekspluatado, kaj poste eĉ teroro kaj diktaturo, kroatoj volis forlasi la union, sed ne povis. Tial en 1941 ili akceptis esti dum la dua mondmilito marioneta ŝtato, kontrolata de Nazia Germanio kaj Faŝisma Italio. La ŝtato ne estis stabila, la registaro diktatoreca, premata de Germanio kaj eĉ pli de Italio. Krome estis ribeloj serba kaj komunista, kiuj minacis la kroatian sendependecon. Post malvenko de Germanio, la aliancanoj ne permesis ke Kroatio restu sendependa, sed permesis, ke jugoslaviaj komunistoj revenigu ĝin en Jugoslavion. De 1945 membro de Jugoslava socialisma federacio. Sed nacia konflikto inter serboj kaj kroatoj restis, kaj finfine en 1990 kroatio deklaris suverenecon kaj adoptis novan konstitucion. Serbio ne volis simple lasi la aferon, tial sekvis konflikto kun Serbio, en kiu Kroatio post granda peno sukcesis sin defendi. En 1992 Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio agnoskis ĝian sendependecon.

Bazaj faktoj[redakti | redakti fonton]

Etnoj de Kroatio
  • Virinoj estas 51,87% kaj viroj estas 48,13% el la nombro de la loĝantaro.
  • Kredantoj: plejparte katolikoj-88,6%, sed ankaŭ ortodoksuloj-4,4%, islamanoj-1,3%, kredantoj de reformaj eklezioj-0,4%, ...
  • Eksporto: greno, frukto kaj legomaro, terpomo, tabako, metalaj produktaĵoj, tekstilaĵo.
  • Heredaĵo: historia urbo Dubrovnik, Plitvice laga nacia parko, Dalmacia bordo, Splita historia centro kun Diokleciana palaco.
  • Montoj: Velebit, Biokovo, Dinara, Velika Kapela, Mala Kapela, Mosor, Uĉka, Ĉiĉarija, Kalnik, Papuk, Krndija, Poĵeŝka gora, Dilj, Zrinska gora, Psunj, Medvednica, Ivanŝĉica, Bilogora, Ĵumberak, Samoborsko gorje, Petrova gora, Ravna gora, Strahinjŝĉica, ...
  • Riveroj: Sava, Dunav, Neretva, Drava, Kupa, Korana, Dobra, Krka, Zrmanja, Gacka, Lika, Una, Sutla, Krapina, Ĉesma, Raŝa, Mirna, Cetina…

Konataj kroatoj[redakti | redakti fonton]

Urboj[redakti | redakti fonton]

Zagrebo (704.775 loĝantoj), Split (217.493 loĝantoj), Rijeko (138.558 loĝantoj), Osijek (85.817 loĝantoj), Zadar (72.991 loĝantoj), Slavonski Brod (62.925 loĝantoj), Sesvete (61.458 loĝantoj), Pula (59.565 loĝantoj), Kaŝtela (51.517 loĝantoj), Karlovac (47.145 loĝantoj), Varaĵdin (42.182 loĝantoj), Ŝibenik (37.159 loĝantoj), Velika Gorica (36.947 loĝantoj), Sisak (34.684 loĝantoj), Vinkovci (33.378 loĝantoj), Vukovar (29.015 loĝantoj), Bjelovar (28.781 loĝantoj), Dubrovnik (26.452 loĝantoj), Koprivnica (26.386 loĝantoj), Ĝakovo (22.027 loĝantoj), Poĵega (21.365 loĝantoj), Zapreŝiĉ (17.583 loĝantoj), Solin (15.890 loĝantoj), Ĉakovec (15.830 loĝantoj), Virovitica (15.629 loĝantoj), Samobor (15.185 loĝantoj), Kutina (14.852 loĝantoj), Metkoviĉ (13.908 loĝantoj), Petrinja (13.908 loĝantoj), Ĵupanja (13.810 loĝantoj), Rovinj (13.501 loĝantoj), Makarska (13.415 loĝantoj), Nova Gradiŝka (13.298 loĝantoj), Kriĵevci (11.570 loĝantoj), Sinj (11.497 loĝantoj), Knin (11.156 loĝantoj), Slatina (10.948 loĝantoj), Trogir (10.935 loĝantoj), Poreĉ (10.475 loĝantoj), Naŝice, Daruvar, Krapina, Zabok, Ĝurĝevac, Vrbovec, Ivaniĉ-Grad, Ogulin, Delnice, Crikvenica, Senj, Novi Vinodolski, Krk, Mali Loŝinj, Rab, Cres, Pag, Hvar, Braĉ, Vis, Korĉula, Ploĉe, Pazin, Motovun, Buzet, Labin, Opatija, Umag, Vrsar, Medulin, Ogulin, Delnice, Lokve, Ĉabar, Gospiĉ, Otoĉac, Jasenovac...

Provincoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ la pli detalan artikolon Provincoj de Kroatio.

La 21 provincoj (županije) de Kroatio, inter ili la nacia ĉefurbo Zagrebo, estas Bjelovar-Bilogora (Bjelovarsko-Bilogorska županija), Brod-Posavina (Brodsko-Posavska županija), Dubrovnik-Neretva (Dubrovačko-neretvanska županija), Istrio (Istarska županija), Karlovac (Karlovačska županija), Koprivnica-Križevci (Koprivničko-križevačka županija), Krapina-Zagorje (Krapinsko-zagorska županija), Lika-Senj (Ličko-senjska županija), Međimurje (Međimurska županija), Osijek-Baranja (Osječko-baranjska županija), Požega-Slavonio (Požeško-slavonska županija), Primorje-Gorski kotar (Primorsko-goranska županija), Sisak-Moslavina (Sisačko-moslavačka županija), Split-Dalmatio (Splitsko-dalmatinska županija), Šibenik-Knin (Šibeniksko-Kninska županija), Varaždin (Varaždinska županija), Virovitica-Podravina (Virovitičko-podravska županija), Vukovar-Srijem (Vukovarsko-srijemska županija), Zadar (Zadarska županija), Zagreba provinco (Zagrebačka županija) kaj urbo Zagrebo (Grad Zagreb).

Esperanto en Kroatio[redakti | redakti fonton]

Informoj pri esperantistoj en Kroatio ĉe:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]