Krok
Krok | ||
---|---|---|
Josef Mathauser - Princo Krok kun la filinoj (Kazi, Teta, Libuše)
| ||
Antaŭulo | Prapatro Čech | |
Sekvanto | Přemysl la Plugisto kaj Libuše | |
Persona informo | ||
Morto | 30-an de novembro 708 | |
Religio | slava religio vd | |
Familio | ||
Infanoj | Libuše (princino), Teta, Kazi vd | |
Profesio | ||
Okupo | monarko duko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Krok estas mita figuro de la ĉeĥa historio, juĝanto aŭ vojvodo (princo) de tribo de ĉeĥoj, la patro de princino Libuše kaj ŝiaj fratinoj Kazi kaj Teta. Kiam la legenda figuro estis vivonta, ne estas klare, en kroniko de Hájek estas indikate, ke li transmetis al Vyšehrad sian sidejon en la jaro 683, sed tio estas neniel dokumentita.[1]
Kroniko de Kosmas
[redakti | redakti fonton]Verŝajne la plej malnovan mencion pri Krok (sed Kosmas en sia latine verkita kroniko nomas lin Crocco) ni trovos en la III-a ĉapitro de Kroniko de Kosmas. Post tio, kiam Kosmas estas priskribinta alvenon de prapatro Čech, li estas priskribanta en la tria ĉapitro manierojn de la plej malnova ĉeĥa popolo. Li rakontas, ke la unuaj loĝantoj de Bohemio unue vivis tre simple, ili ne konis alkoholaĵon, geedzecajn ligojn, privatan posedaĵon eĉ ne armilojn. Post certe ne difinita tempo poste "la utila turniĝis en malon" kaj inter la popolo komencis aperi maljustaĵoj kaj envio. Laŭ Kosmas oni tiam havis "nek juĝanton nek princon". Tiutempe ekstaris la viro de nomo Krok:
|
Tio estas ĉio, kion Kosmas diras pri Krok mem. En plua ĉapitro poste Kosmas priskribas la tri filinojn de Krok: La plej aĝa estis Kazi, kiu eminentis en kono de kuracherboj kaj orakoloj - "super bordo de rivero Mže (hodiaŭ Berounka) apud vojo, tra kie oni iradas en finojn de regiono de Bechyně trans monto, kiu nomata estas Oseka," onidire homoj post la morto de Kazi amasigis tumulon, kiu ĝis hodiaŭ (komprenu en la tempoj de Kosmas) estas videbla; kie Kazi havis sidejon, la kronikisto ne indikas. La meza estis Teta, kiu "enkondukis superstiĉeman sciencon kaj lernis al preĝdeĵoraj ordenoj" – tiu konstruigis burgon Tetín "sur pinto de kruta roko ĉe rivero Mže (komprenu Berounka)". La tria estis Libuše (ĉe Kosmas Lubossa), la filino de "aĝo plej plej juna, sed de saĝeco plej aĝa", kiu "konstruigis burgon ĉe arbaro, kiu tiriĝas al vilaĝo Zbečno, kaj laŭ sia nomo ŝi nomis ĝin Libušín“.
Post la morto de Krok sen plua precizigo la popolo elektis Libušon kiel sia juĝanton: "Kaj ĉar ŝi laŭvere prognozis multe da estontaj aferoj, la tuta tiu tribo kunvenis post mortigo de ŝia patro al komunuma konsilo kaj destinis ŝin al si kiel juĝanton."
Plua evoluo de la mito
[redakti | redakti fonton]Pli postaj kronikistoj evoluas la miton en pluajn detalojn: Ekzemple ozdější kronikáři Václav Hájek z Libočan priskribas, ke post la morto de prapatro Čech la regado estis proponita al lia frato Lech. Sed tiu rifuzis kaj kiel reganton li rekomendis Krokon, onidire la reganton de la potenca dinastio. Krok akceptis la bastonon kaj ĉapon de Čech kaj havis sidejon ĉirkaŭ la jaro 670 en Budeč. Sed foje li sendis mesaĝistojn, por ke ili trovu pli sekuran lokon kaj tiuj poste sur la dekstra bordo de Vultavo malkovris rokan promontoron inter profundaj arbaroj. La konstruigita burgo sur alta roko pli poste ricevis nomon Vyšehrad.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|