Krokodila ŝarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Krokodila ŝarko (Pseudocarcharias kamoharai).

La krokodila ŝarko (Pseudocarcharias kamoharai) estas specio de makoŝarkoj kaj la nura vivanta membro de la familio Pseŭdokarĉariedoj (Pseudocarchariidae). Specializita loĝanto de mezopelaga zono, la krokodila ŝarko povas esti trovata tutmonde en tropikaj akvoj el la surfaco ĝis profundo de 590 m. Ĝi plenumas dumtagan vertikalan migradon, restante sub profundo de 200 m dumtage kaj ascendante al pli neprofundaj akvoj nokte por manĝi. Tipe nur 1 m longaj, la krokodila ŝarko estas la plej malgranda vivanta makoŝarko. Ĝi povas esti distingita per sia longeca cigared-forma korpo, tre grandaj okuloj, kaj relative malgrandaj naĝiloj.

Aktiva naĝanta predanto de pelagaj ostofiŝoj, kalmaroj kaj salikokoj, la krokodila ŝarko havas grandan oleecan hepaton kiu permesas ĝin elteni sian sintenon en la akvokolono per minimuma klopodo. La grando kaj strukturo de ties okuloj sugestas, ke ĝi estas adaptita al ĉasado dumnokte. La krokodila ŝarko estas senplacenta vivipara, el kiuj inoj tipe naskas kvaropojn. La fetoj estas ovomanĝaj, signife ke ili manĝas nedisvolvigitajn ovojn ovolitajn por tiu celo fare de la patrino. Pro sia malgrando, la krokodila ŝarko faras malmultan danĝeron al homoj kaj estas de malmulta komerca gravo. Tamen, substancaj nombroj estas kaptitaj pro aldona kaptado, kio kondukas al la fakto, ke ĝi estas taksita kiel preskaŭ minacata fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). Tiu specio estas respondeca pro la damaĝo al profundmaraj optikaj fibraj kabloj kiam la teknologio estis por la unua fojo deplojita en 1985.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La krokodila ŝarko havas ŝpinil-forman korpon kun mallonga kapo kaj bulbeca, pinteca muzelo. La okuloj estas tre grandaj kaj ne havas niktitojn (protektaj triaj palpebroj). La kvin paroj de brankofendoj estas longaj, etendaj al la dorsa surfaco. La grandecaj, arkoformaj makzeloj povas elstari preskaŭ ĝis la pinto de la muzelo kaj enhavas grandajn dentojn, kun formoj kiel de pikiloj antaŭe kaj de tranĉiloj en la flankoj. Estas malpli ol 30 dentostrioj en ĉiu makzelo; en la supra, la unuaj du grandaj dentoj estas separataj el la flankaj dentoj per strio de malgrandaj intermezaj dentoj.[1]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La krokodila ŝarko estas preskaŭ ĉirkaŭtropika en distribuado. En la Atlantika Oceano, ĝi estas konata ĉe Brazilo, Kaboverdo, Gvineo Bisaŭa, Gvineo, Angolo, Sudafriko, kaj Sankta Heleno, sed ĝi ne estis ankoraŭ registrita el nordokcidenta Atlantiko. En la Hinda Oceano, ĝi estas en la Mozambika Kanalo kaj eble en la Agulhas marfluo kaj en la Golfo de Bengalo. En Pacifiko, ĝi estas el Japanio, Tajvano, kaj el la Korea duoninsulo en la nordokcidento, suden ĝis Indonezio, Aŭstralio, kaj Nov-Zelando, kaj orienten ĝis la okcidenta marbordo de Ameriko el Baja California ĝis Ĉilio, inklude areon de Marŝalaj, Feniksaj, Palmiraj, Johnston, Markizaj, Liniaj, kaj Havajaj Insuloj kaj inter ili.[1][2][3][4] En Nov-Zelando tiu specio estis registrita en Three Kings Ridge, ĉe la marbordo de Northland kaj en nordo de la Kermadeka montaro.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Compagno, L.J.V. (2002). Sharks of the World: An Annotated and Illustrated Catalogue of Shark Species Known to Date (Volume 2). Romo: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo. pp. 71–74. ISBN 92-5-104543-7.
  2. Edwards, A.J. (1993). “New records of fishes from the Bonaparte Seamount and Saint Helena Island, South Atlantic”, Journal of Natural History 27 (2), p. 493–503. doi:10.1080/00222939300770241. 
  3. (1997) “A crocodile shark Pseudocarcharias kamoharai (Selachii: Lamnidae) from pelagic waters off Baja California, Mexico”, Oceanides 12 (1), p. 61–63. 
  4. (2006) “New data of Pseudocarcharias kamoharai (Matsubara, 1936) (Chondrichthyes: Lamniformes: Pseudocarchariidae), off northern Chile”, Investigaciones Marinas Universidad Catolica de Valparaiso (hispana) 34 (2), p. 223–26. 
  5. Roberts, Clive. (2015) The fishes of New Zealand 2. Wellington, New Zealand: Te Papa Press, p. 63. ISBN 9780994104168. OCLC 908128805.