Kromoplasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En botaniko, kromoplasto (latine chrōmoplastus) estas plastido, kiu sintezas kaj konservas pigmentojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kromoplastoj troviĝas en fruktoj, floroj, kaj radikoj de teraj plantoj, kolorigante ilin. La kloroplasto, kiu enhavas la verdan pigmenton klorofilo, estas ordinare ne rigardata kiel kromoplasto.

Simile al la kloroplasto, la kromoplasto originis per endosimbiozo de cianobakterio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino kromoplasto devenas de la helenaj vortoj χρῶμᾰ ĥrôma “(haŭt)koloro” kaj πλαστός plastós “formita, modlita” (kiel plastido, kloroplasto).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]