Kronenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kronenanto
Kronenanto
Kronenanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. pileata
Oenanthe pileata
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kronenanto, Oenanthe pileata, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas iom for de la kerno de la tipaj specioj de la genro kiuj estas ĝenerale blankanigraj birdoj, multaj kun nigra gorĝo.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Tiu enanto troviĝas en malfermaj sekaj sablecaj kaj ŝtonecaj habitatoj kaj en mallonga herbejo kun disaj arbustoj kaj termitejoj en Afriko, el Kenjo kaj Angolo sude ĝis Kablando. Ĝi estas tre nemigrantaj, sed entreprenas sezonajn movojn.

La Kronenanto estas 17–18 cm longa kaj pezas 32 g. Ties kruroj kaj pinteca beko estas nigraj. Tiu komuna specio estas rimarkinda kaj nekonfuzebla laŭ aspekto. La plenkreskulo havas nigrajn kronon, vangojn kun traokula strio kaj brustobendon, kaj blankajn superokulan strion kaj gorĝon. Ŝajnas kvazaŭ ĉiuj tiuj nigrablankaj partoj ĉirkaŭas la kronon kiel plej rimarkinda eco kaj de tio devenas la nomo de la specio, ankaŭ la latina scienca nomo aludas al la krono ("pileum") en latina. La resto de la subaj partoj estas blankecaj kun sablokoloro en flankoj kaj suba ventro. La dorso estas malhela. Kiel aliaj enantoj, tiu havas distingan vostobildon kun nigraj plumoj en la bazo kaj centro formante renversitan “T” kontraŭ la blanka pugo.

Junuloj havas brunajn kronojn kaj vangojn, dum la brustobendo estas malforta. Tamen la brustobendo, pli granda grando, kaj blanko en la bazo de la eksteraj vostoplumoj distingas ĝin el la migranta specio Rokenanto, kiu estas rara ĉe plej parto de la teritorio de la Kronenanto.

La kanto de la Kronenanto estas laŭta melodia trilado interrompita de balbuta babilaĵo, kaj la alarmovoĉo estas ĉik-ĉik. Ĝi estas monogama specio, kiu konstruas neston el pajlo, herbo kaj folioj en truo surgrunde aŭ en termitejo. Ili povas uzi homfaritajn tubojn se ili disponeblas. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn.

Tiu solema specio manĝas insektojn, ĉefe formikojn. Kiel aliaj enantoj, ili ripozas sur amasoj kaj eksaltas super la herbejon aŭ flugas malalte supergrunde.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.