Kronikisto Dalimil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeĥlingva literaturo


Kronikisto Dalimil
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1249 (1249-11-30)
Morto 30-an de novembro 1399 (1399-11-30) (150-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥa vd
Profesio
Okupo historiistoverkistokronikisto • poeto vd
Aktiva dum –1325 vd
Verkado
Verkoj Chronicle of Dalimil vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kronikisto Dalimil (14-a jarcento) estas anonima aŭtoro de la unua ĉeĥlingva kroniko, en versoj, priskribanta la historion de Bohemio ĝis la jaro 1314, kiam regis Johano de Luksemburgio. La nomon "Dalimil" oni donis al la aŭtoro pro eraro en postaj jaroj, sed ĉar la vera nomo ne estas konata, pro tradicio oni lasis ĝin (ofte oni parolas pri Bohema kroniko de tiel nomata Dalimil).

Ĝi konserviĝis en tri manuskriptoj kaj havas 106 koncizajn ĉapitrojn. Oni supozas, ke la aŭtoro estis nobelo patriotisma, ne pastro, ĉar lin interesas praktikaj aferoj pli ol la religiaj.

La 18-an de marto 2005 la Ĉeĥa respubliko aĉetis en aŭkcio en Francio fragmenton de la latina traduko de la kroniko el la 14-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://people.fsv.cvut.cz/~gagan/jag/litera/dalimil.htm Arkivigite je 2007-08-04 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.