Krono (botaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbokrono.

Krono de planto referencas al la totalo de surgrundaj partoj de unuopa planto, inklude tigojn, foliojn, kaj reproduktajn strukturojn. La kanopeo de plantokomunumo konsistas de unu aŭ pliaj plantokronoj kiuj kreskas en difinita areo.

La krono de lignoplanto (arbo, arbusto, liano) estas la branĉoj, folioj, kaj reproduktaj strukturoj kiuj etendas el la trunko aŭ ĉefaj tigoj.

Formoj de kronoj estas tre variaj kaj ĉefe tiuj de konusaj formoj kaj tiuj de rondecaj formoj. Kronoj estas karakterizitaj pro larĝo, profundo, surfaca areo, volumeno, kaj denseco. Mezuroj de kronoj estas tre gravaj por kvantiigi kaj kvalifiki plantosanon, kreskostadion kaj efikon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kozlowski, T.; Kramer, P.; Pallardy, S. (1991) The physiological ecology of woody plants. Academic Press