Krono (dento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Krono
Artefarita krono
Krono sur modelo

Krono estas la videbla supra parto de dento (plejofte molaro); tiu parto estas multe pli malgranda ol la alia, ne videbla parto, la radiko.

La ekstera flanko de la krono konsistas el tre dura materio: emajlo. La cetera parto de dento konsistas el dentosto. Dentosto estas malpli dura ol emajlo. Interne estas angioj kaj nervoj.

Artefarita krono[redakti | redakti fonton]

Krom naturaj kronoj ankaŭ ekzistas artefaritaj kronoj. Tio estas kovrilo el ceramiko kaj/aŭ metalo kio ekzakte konformas sur la tajlita dento kaj sur ĝi estas glufiksita. Por doni al la krono tiel elba plej naturan aspekton, oni konstruas la kovrilon per tavolo da diafana porcelano. Artefarita krono estas uzata kiam estas nesufiĉa firma bazo por plombaĵo pro kario de granda parto de la dento. Plue povas esti kosmetikaj motivoj; kiel malbele formitaj aŭ senkoloriĝintaj dentoj.