Kronologio de la invado de Rusio en Ukrainion (2022)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kronologio de la invado de Rusio en Ukrainion komencita la 24-an de februaro 2022 laŭ ordono de rusia prezidento Vladimir Putin.


Februaro 2022[redakti | redakti fonton]

24-a de februaro[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion en urĝa alvoko kaj informis pri komenco de speciala operaco en Ukrainio. Sekvis atakoj de rusiaj trupoj, kiuj eniris Ukrainion de pluraj flankoj kaj atakis militajn objektojn.

Iom antaŭ la 7-a horo, ukrainia prezidanto Volodimir Zelenskij deklaris militreĝimon en la tuta lando kaj interrompis diplomatiajn rilatojn kun Rusio. Post la atakoj, la tuta aerspaco de Ukrainio estis fermita.

25-a de februaro[redakti | redakti fonton]

Pluas la invado de Rusio en Ukrainion; rusiaj trupoj alvenis ĝis Kievo; ukrainia registaro agnoskis pli ol 100 mortoj.

26-a de februaro[redakti | redakti fonton]

Pluas la invado de Rusio en Ukrainion, kiu agnoskas 200 mortojn kaj milon da vunditoj. Inter 50 000 kaj 100 000 ukrainoj eliris el la lando kaj multaj aliaj klopodas same fari.[1] En Kievo kaj en aliaj lokoj oni rezistas kontraŭ la avanco de la rusiaj trupoj.[2]

27-a de februaro[redakti | redakti fonton]

Rusiaj trupoj eniris en Berdjansko, Melitopolo kaj Ĥersono sude kaj en Ĥarkivo norde, kie pluas rezisto same kiel en Kievo.[3][4] Estas kontraŭdiraj informoj pri la atakoj kaj rezistoj en diversaj urboj, depende de la fonto. Pli certaj ŝajnas la informoj pri la eliro de ukrainoj el la lando, nome ĉirkaŭ 360 000 ĝis tiu tago.

28-a de februaro[redakti | redakti fonton]

Alvenis al la limo inter Ukrainio kaj Belorusio ukrainia delegitaro por batalĉesa negocado. La ukrainia prezidanto Volodimir Zelenskij petis aligon de Ukrainio al la Eŭropa Unio.

Marto 2022[redakti | redakti fonton]

2-a de marto[redakti | redakti fonton]

Pluas la atakoj al Kievo kaj Ĥarkovo. Rusiaj trupoj kontrolas la marbordon inter Krimeo kaj Donbaso, tio estas de la Azova Maro.[5] Je tiu dato pli ol 800 000 rifuĝintoj eliris el la lando.

Volodimir Struk, ukrainia politikisto, urbestro de Kreminna, estis mortpafita.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri rezolucio kiu "postulas al Rusio tuje ĉesi uzi forton kontraŭ Ukrainio" kaj ke ĝi "retiru tuje, tute kaj senkondiĉe ĉiujn siajn militfortojn". La teksto ankaŭ "bedaŭras" "en la plej fortaj terminoj la agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio" kaj asertas "sian alligitecon al suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco" de Ukrainio. 141 landoj voĉdonis favore al la rezolucio, 5 kontraŭe, 35 sindetenis. La kvin kontraŭintaj landoj estas Rusio, Belorusio, Nord-Koreio, Sirio kaj Eritreo[6].

Mapo de la voĉdono de la rezolucio ES-11/1. Verde: poraj voĉdonoj, flave: sindetenaj, ruĝe: kontraŭaj, blue: neesprimitaj.

3-a de marto[redakti | redakti fonton]

38 landoj apelacias al Internacia Puna Kortumo pro la invado de Rusio de Ukrainio. Tiu estas la historie plej larĝa apelacio [7].

Jam unu miliono da rifuĝintoj eliris el la lando. La rusiaj trupoj kontrolis Ĥerson kaj pluas la atakoj al Ĥarkovo. Rusio agnoskis perdojn de 500 rusiaj soldatoj, dum ukrainiaj fontoj indikas aliajn ciferojn multe pli altajn. Dume jam pli ol 6 000 personoj estis arestitaj en Rusio pro montrado sin kontraŭ la milito kaj en Belorusio pli ol 600.[8]

4-a de marto[redakti | redakti fonton]

Pluas la atako de Rusio en Ukrainion, kiu agnoskis, ke la rusiaj trupoj ekkontrolis la atomcentralon de Zaporiĵo.[9][10]

6-a de marto[redakti | redakti fonton]

Jam 1 500 000 rifuĝintoj eliris el Ukrainio laŭ UN[11]. En Rusio jam estis ĉirkaŭ 10 000 arestitoj pro manifestaciado kontraŭa al la milito kaj ĵurnalistoj estis avertitaj ne informi kontraŭ la registara sinteno. Pluas la bombado de Ĥarkovo kaj Mariupolo.

8-a de marto[redakti | redakti fonton]

La ĉinia prezidanto Ŝji Ĝjinping deklaris ke li subtenas la agadon de Francio kaj Germanio por batalhalto en Ukrainio[12]. La usona prezidanto Joe Biden anoncas embargon kontraŭ usonaj importadoj de rusa petrolo kaj gaso.

9-a de marto[redakti | redakti fonton]

Porinfana malsanulejo de Mariupolo, 9-a de marto 2022

Bomboj trafas la porinfanan malsanulejon de Mariupolo: 3 mortintoj, 17 vunditoj[13]. Rusio koncedas la ĉeeston de rusiaj konskriptitaj soldatoj en Ukrainio[14].

10-a de marto[redakti | redakti fonton]

La rusia kaj ukrainia eksteraferaj ministroj renkontiĝas en Turkio, por provi atingi batalhalton, sed ukrainia ministro Dmitro Kuleba deklaris, ke li dubas, ke li povas trovi interkonsenton kun rusia ministro Sergej Lavrov. Tiuj ĉi interparoloj rezultigis neniun progreson. En gazetara konferenco okazinta post ĉi tiu renkontiĝo, Sergej Lavrov asertis, ke Rusio "ne invadis Ukrainion" kaj asertis, ke la bombado la antaŭan tagon de la akuŝejo de Mariupolo okazis ĉar laŭ li, ĝi "gastigis reale la Azov-batalionon kaj aliajn radikaluloj" kaj fine ke la rusia registaro "neniam volis militon kaj celas fini la nunan konflikton"[15].

11-a de marto[redakti | redakti fonton]

Vladimir Putin deklaris, ke li volas faciligi la sendon de volontulaj batalantoj al Ukrainio, precipe el Mezoriento[16][17]. Ĉirkaŭ 2,5 milionoj da homoj fuĝis el Ukrainio, laŭ UN[18].

12-a de marto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ukrainia registaro, 1 300 ukrainiaj soldatoj mortis ĝis tiam kaj ĉe civiluloj temas pri almenaŭ 549 mortintoj, laŭ UN.[19]

13-a de marto[redakti | redakti fonton]

Pluas la sieĝo al Mariupolo, dum Rusio bombardis militistajn flughavenojn en Lucko kaj Ivano-Frankivsk, proksime al la limo kun Pollando.[20] Aero-kosmaj trupoj de Rusio atakis la Javorovan militekzercejon en Lvova provinco, Ukrainio per krozmisiloj. Ukrainiaj aŭtoritatoj raportis pri 35 pereintoj kaj 134 vunditoj. La ekzercejo servis kiel centro por eksterlandaj solduloj, kies dungado post tio estis ĉesigita.

14-a de marto[redakti | redakti fonton]

En la centro de Donecko falis misilo Toĉka-U, mortiginte 21 kaj vundinte 37 homojn. Ukrainia armeo neis sian intervenon.

15-a de marto[redakti | redakti fonton]

Brulanta loĝkonstruaĵo en Kievo, 15-a de marto 2022.

Pli ol tri milionoj da rifuĝintoj eliris el Ukrainio, laŭ Unuiĝintaj Nacioj. La ĉefministroj de Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio veturas al Kievo por kunsido kun Zelenskij.

16-a de marto[redakti | redakti fonton]

Rusiaj militŝipoj bombardas Odeson.

La Internacia Kortumo de la Unuiĝintaj Nacioj juĝis pri plendo de Ukrainio kontraŭ militkrimoj de Rusio invadinta Ukrainion: Rusio devas tuj ĉesigi ĉiujn militagojn. La milita atako rompas kontraŭ internacia juro, kaj neniel estas pravigebla per asertita kontraŭrusa "genocido", pri kiu Rusio tute ne montris iujn pruvojn[21].

Rusia aviadatako kontraŭ teatrejo en Mariupolo en kiu civiluloj estis rifuĝintaj kaŭzis 300 mortintoj[22][23]. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

17-a de marto[redakti | redakti fonton]

UN raportis ke almenaŭ 700 civiluloj estis mortigitaj ekde la komenco de la milito. La ukrainia elektra reto estis konektita al tiu de Eŭropa Unio[24].

18-a de marto[redakti | redakti fonton]

Rusiaj bomboj bombardas la flughavenon de Lvivo, kiu ĝis tiam ne estis atakita kaj utilis kiel elirejo por rifuĝintoj.

21-a de marto[redakti | redakti fonton]

Pluas bombadoj en Kievo, Ĥarkivo, Mariupolo, Mikolajivo, Odeso. Laŭ la milita administracio de la Donecka regiono, 80% de la infrastrukturoj de la urbo Mariupolo estas difektitaj aŭ detruitaj[25].

22-a de marto[redakti | redakti fonton]

La prezidento de Usono Joe Biden asertis ke la rusia armeo intencas uzi kemiajn kaj biologiajn armilojn kontraŭ Ukrainio[26].

23-a de marto[redakti | redakti fonton]

Ponto uzata por evakui loĝantojn kaj alporti humanitaran helpon al Ĉernihivo estis bombita kaj detruita.[27]

25-a de marto[redakti | redakti fonton]

La rusa Ĝenerala Stabo anoncis, ke la rusia armeo nun koncentriĝos pri la konkero de Donbaso en orienta Ukrainio[28].

26-a de marto[redakti | redakti fonton]

La urboj Ĥarkivo, Ĉernihivo kaj Mariupolo daŭre estas ĉirkaŭitaj, sed operacioj estas limigitaj al bombardoj kaj artileria fajrado[29].
En la okcidento de la lando, pluraj rusiaj aeratakoj trafis Lvivon: brulaĵdeponejo estis celita same kiel armeaj infrastrukturoj[30].

29-a de marto[redakti | redakti fonton]

Misilatako trafas la ŝtatan administraciejon de la urbo Mikolajivo, kaŭzante minimume 35 mortintojn kaj 33 vunditojn[31].

31-a de marto[redakti | redakti fonton]

La rusia armeo forlasas la nuklean centralon de Ĉernobilo, laŭ ukrainiaj aŭtoritatoj forprenante kaptitojn[32].

Aprilo 2022[redakti | redakti fonton]

1-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Unuafoje ekde la komenco de la milito, la ukrainia armeo plenumis operacon ene de la rusia teritorio, trafinte naftodeponejon en Belgorodo[33].
La prezidanto de la Eŭropa Parlamento Roberta Metsola vojaĝis Kievon kaj renkontis la ukrainian prezidenton Volodimir Zelenskij[34].

3-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Rusio estas akuzita je militkrimoj por centoj da civiluloj trovitaj mortintaj en la urbo Buĉa liberigita de ukrainaj trupoj. Grandaj bombardoj estis aŭdita en la oriento kaj en la sudo en la grandurboj Odeso kaj Mikolajivo[35].

5-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Alparolinte plurajn parlamentojn ekde la komenco de la milito (la usonan, la germanian, la polan, la israelan, la eŭropan, la japanian, la norvegian, la hispanian, la rumanian, kaj aliajn) Zelenskij alparolis la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj, instigante ĝin al tujaj agoj kontraŭ Rusio kaj al ties ekskludo de la Sekureca Konsilio[36].( Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.)

7-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Severodonecko, 6-a de aprilo 2022

Rusio estas suspendita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj.[37]

La porparolanto de la Kremlo Dmitrij Peskov unuafoje ekde la komenco de la milito agnoskis gravajn perdojn por la rusia flanko, aldonante: "Tio estas grandega tragedio por ni"[38].

8-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Almenaŭ 35 homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 100 vunditaj en la atako kiu matene trafis stacion Kramatorsk en orienta Ukrainio, kie centoj da homoj dezirantaj fuĝi el la regiono atendis.[39]

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen kaj la estro de la eŭropa diplomatio Josep Borrell vojaĝis Kievon kaj renkontis la ukrainian prezidenton Volodimir Zelenskij[40].

11-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

La aŭstra kanceliero Karl Nehammer renkontis la rusian prezidenton Vladimir Putin en Moskvo, markante la unuan viziton de okcidenta gvidanto ekde la komenco de la milito. Laŭ la aŭstra kancelario, la interparolo kun la rusia gvidanto estis "tre rekta, aperta kaj akra", tiu ĉi renkontiĝo kun la rusia gvidanto estante "ne amika vizito".

14-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Rusia flagŝipa krozoŝipo Moskva sinkis post eksplodo ĉe la marbordo de Ukrainio.

17-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Rusiaj trupoj klopodas devigi la ceterajn defendantojn de la Azovstal-fabriko kapitulaci per grandaega pafforto por eviti multekostajn malbaradoperaciojn, sed la ceteraj ukrainiaj defendantoj ŝajnas finpretigi finbatalon. Rusioj ankaŭ daŭrigas sian plifortikiĝon ĉirkaŭ Izjum sed ne faris ajnajn ofensivajn operaciojn[41]. Serio de rusiaj aeratakojoj en Ĥarkivo mortigas kvin civilulojn kaj vundas 13. Milita fabriko ĉe la periferio de Kievo ankaŭ estis celita de la rusia aerarmeo[42].

22-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Rusa generalmajoro, kaj portempa komandanto de la Rusa Centra Armea Distrikto, Rustam Minnekajev asertis, ke la celo de la "dua fazo" de la invado de Ukrainio estas plene transpreni Donbason kaj sudan Ukrainion kaj establi terkoridoron kun Ĉednestrio kaj indikas ke Rusio povus ataki la havenurbon Odeso[43] aŭ lanĉi ekonomian blokadon de la regiono. Li aldonis, ke ekzistas "pruvo, ke la ruslingva loĝantaro estas subpremata" en Ĉednestrio sen doni pliajn detalojn pri liaj akuzoj. La Ministerio pri Defendo de Ukrainio refutis tion kaj akuzis Rusion pri imperiismo[44].

26-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

La batalado koncentriĝas en Donbaso en orienta Ukrainio, sude de Izjum, oriente de Kramatorsko, kun malmulte da progreso de la rusia armeo[45]. Ĉirkaŭ 40 ŝtatoj kunvenis en la usona Aera Bazo de Ramstein en Germanio por taksi la armeajn bezonojn de Ukrainio. Temas pri NATO-membrolandoj, kaj ankaŭ landoj en Azio kaj Mezoriento[46].

28-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala sekretario de UN António Guterres renkontas la prezidanton Zelenskij kaj vizitas Borodjanka, Buĉa kaj Irpin[47]. Dum lia ĉeesto en Kievo, misilo trafis la malsuprajn etaĝojn de 25-etaĝa loĝkonstruaĵo en proksima kvartalo, vundante almenaŭ 10 homojn kaj mortigante unu, laŭ ukrainaj oficialuloj[48].

Majo 2022[redakti | redakti fonton]

5-a de majo[redakti | redakti fonton]

Dmitrij Peskov agnoskis, ke la subteno de okcidentaj landoj bremsas la rusian ofensivon en Ukrainio, sed ke ĝi ne povas "malhelpi [Rusion] plenumi siajn celojn"[49]. La sturmo al la metalurgia fabriko Azovstal pludaŭras[50].

7-a de majo 2022[redakti | redakti fonton]

La guberniestro de la ukraina regiono Ĥarkivo raportas plurajn bombadojn, unu el kiuj kaŭzas fajron kiu detruas preskaŭ la tutan literaturan memormuzeon de Hrihorij Skovoroda[51].

12-a de majo[redakti | redakti fonton]

Rusio minacis Finnlandon pri "arme-teknika" respondo post kiam ĝiaj gvidantoj anoncis sian deziron aliĝi al NATO "sen prokrasto" sub la influo de la milito en Ukrainio[52].

14-a de majo[redakti | redakti fonton]

Post 2 monatoj da okupado de la rusia armeo kaj 10 tagoj da batalado, la Batalo de Ĥarkivo finiĝas, la urbo estas liberigita fare de ukrainaj trupoj, kiuj reakiris parton de la landlimo kun Rusio en la regiono. La rusiaj trupoj tiam estis puŝitaj reen 40 kilometrojn orienten de Ĥarkivo[53].

15-a de majo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la vic-ĝenerala sekretario de NATO, Mircea Geoană, la rusia invado "perdas impeton", Ukrainio "nun povas venki ĉi tiun militon"[54]. La brita defendministro taksis, ke Rusio verŝajne perdis trionon de siaj fortoj deplojitaj ekde februaro[55].

17-a de majo[redakti | redakti fonton]

Laŭ rusiaj aŭtoritatoj, 265 ukrainiaj batalantoj fortikigitaj en la Azovstal ŝtalfabriko, la lasta bastiono de ukrainia rezisto en Mariupol, kapitulacis al la rusaj trupoj kaj estis kaptitaj. 53 vunditoj estas translokigitaj al hospitalo situanta en la areo kontrolita de la separistoj kaj la rusia armeo. Ukraina vicministro pri defendo Ganna Maljar klarigis, ke la batalantoj poste devus esti reptransportitaj al ukrain-kontrolita teritorio per interŝanĝo de kaptitoj[56][57]

20-a de majo[redakti | redakti fonton]

Detruo de la Palaco de la Kulturo en Lozova, 20-a de majo 2022

Rusio trafis per misiloj la konstruaĵon de la Palaco de Kulturo en Lozova en la Ĥarkiva provinco. Zelenskij kondamnis la atakon, priskribante ĝin kiel "absolutan malbonon" kaj "absolutan stultecon"[58].

27-a de majo[redakti | redakti fonton]

Bataladoj plu okazas en Donbaso, rusiaj trupoj provas ĉirkaŭi la urbon Severodonecko kaj malrapide progresas. Laŭ la civila kaj milita ĉefadministranto de la urbo, inter 12000 kaj 13000 loĝantoj (el 100 000 antaŭ la milito) ankoraŭ ĉeestas la urbon, kies 85-90% de la konstraĵoj necesos gravan renovigon aŭ tutan rekonstruadon[59].

Pli ol 4.000 civiluloj el kiuj 200 infanoj estis mortigitaj en Ukrainio ekde la komenco invado la 24-an de februaro kaj la vera nombro verŝajne estas multe pli alta, asertis la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj[60].

Kadre de la blokado de la ukrainiaj havenoj fare de la rusia mararmeo, dum konversacio kun la itala ĉefministro Mario Draghi, Vladimir Putin asertis ke Rusio pretas "fari signifan kontribuon al venkado de la manĝkrizo per la eksportado de greno kaj sterko, kondiĉigita de la forigo fare de la Okcidento de politike motivitaj sankcioj"[61]. Kunlabore kun Pollando, Germanio klopodas krei "fervojan ponton" por helpi Ukrainion eksporti siajn cerealaĵojn tra la germanaj havenoj[62].

28-a de majo[redakti | redakti fonton]

Rusio prenas la urbon Liman en la Luganska provinco. La grandurbo estas de strategia graveco ĉar ĝi havas ŝoseajn kaj fervojajn pontojn kiuj transiras la riveron Donec.

29-a de majo[redakti | redakti fonton]

Zelenskij en Ĥarkivo, 29-a de majo 2022

La Prezidanto Zelenskij vizitis Ĥarkivon, markante sian unuan oficialan viziton ekster Kievo ekde la komenco de la milito[63].

31-a de majo[redakti | redakti fonton]

Ukrainio asertis esti alfrontinta limigitan kontraŭofensivon en la norda parto de Ĥersona provinco. Rusiaj trupoj laŭdire lanĉis kelkajn atakojn dum la pasintaj 48 horoj kontraŭ ukrainiaj pozicioj proksime de la Rivero Inhulec, ŝajne sen progreso de ambaŭ flankoj[64].

Junio 2022[redakti | redakti fonton]

1-a de junio[redakti | redakti fonton]

Joe Biden konfirmis, ke Usono transdonus modernajn multoblajn lanĉajn raketsistemojn (MLRS), kiel ekzemple la M142 HIMARS, al Ukrainio755[65]. Gazpromo ĉesis provizi Danion per gaso. Germana kanceliero Olaf Scholz diris, ke Germanio liverus Ukrainion per modernaj grund-aeraj misiloj por protekti urbojn kontraŭ rusiaj aeratakoj[66].

2-a de junio[redakti | redakti fonton]

La Usona Kiberspaca Strabo konfirmis ke ĝi plenumis ciferacajn operaciojn nome de Ukrainio. Generalo Paul Nakasone, la komandanto de USCYBERCOM, deklaris, "Ni faris serion de operacioj trans la plena spektro: ofensivaj, defensivaj, [kaj] informoperacioj."[67]

4-a de junio[redakti | redakti fonton]

Putin estis intervjuita de la televidkanalo Россия-1. Li estis pridemandita pri eblaj "liveroj de longdistancaj misiloj al Kievo". Li respondis, "Se ili estas liveritaj, ni eltiros konvenajn konkludojn el tio kaj uzos niajn proprajn armilojn, de kiuj ni havas sufiĉe, por frapi tiujn instalaĵojn kiujn ni ankoraŭ ne celas."[68] Li ankaŭ komentis la provizoj de M270 MLRS kaj M142 HIMARS, dirante, "Ni komprenas ke ĉi tiu provizo [de modernaj raketsistemoj] de Usono kaj iuj aliaj landoj estas intencita kompensi la perdojn de tiu milita ekipaĵo. Ĉi tio estas nenio nova. Ĝi ne esence ŝanĝas ion ajn."[69] Prezidanto Putin plue asertis ke Rusio trovis ukrainajn armilojn kaj "krakis ilin kiel juglandojn"[70]

8-a de junio[redakti | redakti fonton]

La Ĉefrabeno de Moskvo, Pinchas Goldschmidt, fuĝis el Rusio al Hungario post rifuzo publike subteni la militon en Ukrainio[71][72].

10-a de junio[redakti | redakti fonton]

La vicestro de la ukrainia armea spionado asertis, ke Ukrainio preskaŭ elĉerpas sian municion[73].

La proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova priskribis la reagon de Britio al la juĝo de la anglaj militkaptitoj Aiden Aslin kaj Shaun Pinner kaj ilia kondamno al morto, en la urbo Donecko, "histerian". En tvitera mesaĝo publikigita komence de la posttagmezo, la brita ekterafera ministro Liz Truss parolis pri "la liberigo de militkaptitoj tenitaj de rusiaj prokuristoj": "La juĝo kontraŭ ili estas evidenta malobservo de la Konvencio de Ĝenevo", "Unuiĝinta Reĝlando daŭre subtenas Ukrainion kontraŭ la barbara invado de Putin"[74].

17-a de junio[redakti | redakti fonton]

Malsukcesaj teratakoj estas lanĉitaj de la rusioj kontraŭ Severodonecko kaj ĝia sudorienta periferio. Ukrainiaj trupoj faras kontraŭofensivan nordokcidente de Izjum por tiri rusajn trupojn for de ofensivaj operacioj direkte al Slovjansko kaj interrompi rusiajn provizoliniojn. Ukrainiaj trupoj kaj aerarmeo frapis rusian loĝistikon kaj fortikaĵojn en suda Ukrainio, kun lokaj bataladoj daŭrantaj. Rusiaj trupoj daŭre regrupiĝas kaj transportas dungitaron al Zaporiĵa provinco por konservi defendajn poziciojn laŭ la frontlinio[75].

Ukrainiaj fontoj raportas, ke Kremlo maldungis la komandanton de la rusiaj aeraj trupoj, generalo-kolonelo Andrej Serdjukov, pro sia rolo en la malsukcesa batalo de la flughaveno Hostomel ĉe la komenco de la invado[76][77].

19-a de junio[redakti | redakti fonton]

La Rusia Defenda Ministerio asertas, ke ĝi trafis komandejon proksime de Dnipro per pluraj Kalibr-misiloj kaj ke "pli ol 50 ukrainaj armegeneraloj kaj oficiroj estis mortigitaj pro la atako"[78]

21-a de junio[redakti | redakti fonton]

Rusio alvokis la EU-ambasadoron en Moskvo pro la malpermeso de Litovio de iuj varoj trajniri al Kaliningrado el Rusio. La rusia eksterafera ministerio asertis: "Rusio rezervas al si la rajton agi por protekti siajn naciajn interesojn", kvalifante tion "senprecedenca" kaj "kontraŭleĝa". La litova ministro pri eksteraj aferoj Gabrielius Landsbergis respondis: "Litovio nenion faras: estas eŭropaj sankcioj kiuj ekfunkciis de la 17-a de junio... Tio estis farita kun konsulto de la Eŭropa Komisiono kaj laŭ gvidlinioj de la Eŭropa Komisiono."[79]

24-a de junio[redakti | redakti fonton]

Loĝejo kaj Komunuma Kolegio de Ĥarkiva Nacia Universitato de Urba Ekonomio post rusia raketa frapo la 20an de junio 2022

Ukrainiaj oficialuloj anoncas, ke iliaj fortoj faras siajn lastajn klopodojn en la industria zono de Severodonecko antaŭ ol retiriĝi el la urbo. Ekde tiam Rusio regas la tutan urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon[80][81]. Ukrainiaj trupoj daŭre lanĉas kontraŭofensivajn operaciojn laŭ la limo de Ĥersona provinco kaj Dnipropetrovska provinco kaj minacas rusiajn trupojn en la grandurbo de Ĥersono. En la urbo estas raportitaj ankaŭ agoj de ukrainiaj rezistantoj celantaj rusiajn kunlaborantojn[82].

26-a de junio[redakti | redakti fonton]

Rusio lanĉis 14 misilojn al Kievo, inkluzive de kelkaj X101-misiloj el Tu-95 kaj Tu-160 bombaviadiloj super la Kaspia Maro[83], difektante loĝkonstruaĵojn kaj infanĝardenon. Ĉi tiuj estas la unuaj atakoj celantaj la ĉefurbon post tri semajnoj, mortigante unu personon kaj vundante ses aliajn[84].

27-a de junio[redakti | redakti fonton]

Superbazaro de Tremenĉuk post rusia misila atako, 27-a de junio 2022

La Rusiaj Armitaj Fortoj pafis misilojn kontraŭ superbazaro Amstor en la ukrainia urbo Kremenĉuk, Poltava provinco. La atako mortigis almenaŭ dudek homojn kaj vundis almenaŭ 56[85].

28-a de junio[redakti | redakti fonton]

Dmitrij Peskov, proparolanto de Vladimir Putin asertis: "La ukraina flanko povas fini (la konflikton) ene de unu tago. Oni devas ordoni al naciismaj trupoj demeti la armilojn, al ukrainaj soldatoj oni ordonu demeti la armilojn kaj plenumi ĉiujn kondiĉojn starigitajn de Rusio. Tiam ĉio finiĝos en unu tago"[86]

Kunvenante en Germanio, la ŝtatestroj de la Grupo de la sep kune deklaris ke "La blindaj atakoj kontraŭ civililuoj konsistigas militkrimon", "La Rusia prezidanto Vladimir Putin, kaj la aŭtoritatuloj prirespondecos", kaj ke "(Ni) daŭre provizos al Ukrainio financan, humanitaran, diplomatian kaj militan helpon, tiom longe kiom necese"[87]

30-a de junio[redakti | redakti fonton]

Rusiaj aŭtoritatoj anoncis la retiron de siaj trupoj el la Serpento-insulo, "kiel signo de bonvolo", kadre de la prognozebla manĝkrizo, la "celoj fiksitaj" surloke estinte "realigitaj". Laŭ la proparolanto de la rusia defenda ministerio, "Rusio ne kontraŭas UN-klopodojn por krei humanitaran koridoron por eksporti grenan produktadon el Ukrainio", "Tiu ĉi decido malhelpos al Kievo la spekuladon pri baldaŭa manĝkrizo asertante, ke estas neeble eksporti grenon pro la tuta regado de Rusio super la nordokcidenta Nigra Maro." Siaflanke, la ukraina armeo rapide gratulis sin pro "devigi la fortojn de Moskvo, nekapablaj elteni la fajron de [ĝia] artilerio kaj [ĝiaj] aviadilatakoj"[88].
Laŭ la brita defenda ministerio, "Tre verŝajne Rusio retiriĝis el Serpento-Insulo pro la izoleco de la garnizono kaj ĝia kreskanta vundebleco al ukrainiaj atakoj, prefere ol kiel "bonvola gesto", kiel ĝi nomis ĝin."[89]

Julio de 2022[redakti | redakti fonton]

1-a de julio[redakti | redakti fonton]

Detruita loĝkonstruaĵo en Sergejevka, 1-a de julio 2022

Rusia misilatako al loĝkonstruaĵo en Sergejevka, regiono de Odeso, mortigis minimume 21 civilulojn, kaj vundis 38 aliajn, el kiuj 6 infanoj kaj unu graveda ino, laŭ ukrainiaj aŭtoritatoj[90].

4-a de julio[redakti | redakti fonton]

Rusaj trupoj plifirmigas teritorian kaj administran kontrolon de Severodonecko kaj Lisiĉansko. Ili daŭrigis siajn ofensivajn operaciojn oriente de Baĥmut por pretiĝi por la progresoj al Bakhmout kaj Siversk kaj aranĝis limigitajn kaj malsukcesajn atakojn norde de la grandurbo de Ĥarkivo. Ukrainia rezista agado celas rusiajn fervojajn liniojn ĉirkaŭ Melitopolo kaj Tokmak[91].

7-a de julio[redakti | redakti fonton]

La rusia Ministerio pri Defendo konfirmas la funkcian paŭzon de rusiaj trupoj por ripozi kaj rekonsistiĝi. Tamen, ili daŭrigas siajn klopodojn avanci direkte al Slovjansko el la sudoriento de Izjum[92].

9-a de julio[redakti | redakti fonton]

Raketoj lanĉitaj fare de rusiaj trupoj trafis loĝkonstruaĵon en Ĉasiv Jar, apud Baĥmut, mortigante almenaŭ 48 homojn[93]

Post la atako en Ĉasiv Jar, 9-a de julio 2022

13-a de julio[redakti | redakti fonton]

Nord-Koreio agnoskas la sendependecon de la Donecka Popola Respubliko kaj la Luhanska Popola Respubliko[94].

La LPR Enlanda Ministerio raportas ke siaj soldatoj kaj rusiaj soldatoj eniris Siversk-on[95]

16-a de julio[redakti | redakti fonton]

Dum trupinspektado ĉe komandejo en Donbaso, rusia defendministro Sergej Ŝojgu ordonis al soldatoj plifortigi operaciojn "en ĉiuj operaciaj direktoj" en Ukrainio, sugestante ke la rusia armeo verŝajne ĉesigas la "operacia paŭzo" laŭ la frontlinioj[96].

17-a de julio[redakti | redakti fonton]

Laŭ brita stabestro Tony Radakin, la rusia armeo perdis 50 000 soldatojn mortigitajn aŭ vunditajn, same kiel preskaŭ 1 700 tankojn kaj preskaŭ 4 000 batalveturilojn, t.e. perdo de pli ol 30% de la rusiaj terarmeaj fortoj[97].

18-a de julio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la brita defendministerio, rusiaj trupoj alfrontas "dilemon inter deplojado de rezervoj en Donbaso aŭ defendi kontraŭ ukrainiaj kontraŭatakoj en la sudokcidenta sektoro de Ĥersono"[98].

20-a de julio[redakti | redakti fonton]

Sirio oficiale rompas diplomatiajn rilatojn kun Ukrainio[99]. Rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov asertis, ke Rusio vastigos armeajn operaciojn en Ukrainio preter Luhanska kaj Donecka provincoj[100].

22-a de julio[redakti | redakti fonton]

Rusio kaj Ukrainio subskribis interkonsenton intertraktita de UN kaj Turkio por liberigi grejneksportojn blokitajn en la havenoj de Ukrainio[101]. Litovio ĉesigis la malpermeson de transporto de sankciitaj varoj al Kaliningrado, de Rusio, per fervojo super litova grundo[102]. Laŭ ukrainiaj fontoj, ukrainiaj trupoj ĉirkaŭis proksimume 1 000 ĝis 2 000 rusiajn soldatojn proksime de Visokopilja en la Ĥersona provinco[103][104].

23-a de julio[redakti | redakti fonton]

La 23-an de julio, malpli ol tagon post subskribo de grena eksportinterkonsento kun Ukrainio, Rusio lanĉis Kalibr-misilojn ĉe la Odesa mara komerca haveno. Laŭ Ukrainio, du el la kvar misiloj estis kaptitaj[105]. Rusiaj oficialuloj deklaris al Turkio ke Rusio havis "neniun rilaton" kun la misilatako[106] sed la sekvan tagon, Igor Konashenkov, proparolanto de la Rusa Defendministerio, konfirmis la atakon, asertante ke ĝi detruis ukrainian batalŝipon kaj stokejon de Harpoon-kontraŭŝipmisiloj[107]. La tagon poste, Oleksej Vadaturskij, estro de cerealaĵa firmaego, mortis pro la bombardo de sia hejmo apud Mikolajivo[108].

29-a de julio[redakti | redakti fonton]

Tvitera mesaĝo de la Rusia Ambasado en Britio afiŝita la 29-an de julio deklaris ke "Azovaj aktivuloj meritas esti ekzekutitaj, ne per ekzekuttrupo, sed per pendumo, ĉar ili ne estas veraj soldatoj. Ili meritas humiligan morton."[109]. Kelkajn horojn poste, eksplodo okazis en Olenivka malliberejo, apud Donecko, mortigante, laŭ RIA Novosti, 40 ukrainiajn militkaptitojn kaj vundante 75. La ĉefa stabo de Ukrainio deklaris ke la atako estis farita fare de Rusio por kaŝi la torturadon kaj ekzekutojn de ukrainiaj militkaptitoj[110][111]. La aserto nun estas de pli ol 50 ukrainiaj militkaptitoj mortigitaj, inkluzive de kaptitaj membroj de la Azov-bataliono kaptitaj ĉe Mariupolo. Rusio asertis ke la malliberejo estis trafita per HIMARS-misiloj kaj elmontris fragmentojn de la raketo kiel pruvo. Ukrainio petas de UN kaj Ruĝa Kruco enketon[112]. La Ruĝa Kruco petis rusajn oficialulojn pri aliro al la Olenivka kaptitejo, sed neniu respondo estis ricevita[113].

31-a de julio[redakti | redakti fonton]

DNR-oficialuloj asertis ke ukrainiaj soldatoj bombardis la urbocentron de Donecko per obusoj kaj per PFM-1 kontraŭpersonaj terminoj, 1 homo mortis[114][115].

Aŭgusto 2022[redakti | redakti fonton]

1-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

La unua ŝipo kun greno forlasis Odeson laŭ la interkonsento de UN kaj Turkio intertraktita inter Ukrainio kaj Rusio por eksportado de manĝaĵo el Ukrainio ( Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.).

4-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Amnestio Internacia akuzis Ukrainion je malobservo de la internaciaj militleĝoj metante armilojn kaj tendarojn en civilajn areojn kun "armeaj bazoj aŭ dense arbarkovritaj areoj proksime"[116], tiel endanĝerigante civilulojn[117]. Zelenskij rebatis dirante, ke tiuj asertoj provas oferti "amnestion al la terorista ŝtato kaj ŝanĝi la respondecon de la agresanto al la viktimo"[118].

5-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Rusio kaj Ukrainio akuzis unu la alian plo bombardo de la nuklea centralo de Zaporiĵo, la obusoj trafinte elektrajn kablojn kaj deviginte la teknikistojn malkonekti unu reaktoron.[119]

Laŭ rusiaj amaskomunikiloj, nord-koreiaj respondeculoj proponis disponigi al Rusio 100 000 volontulaj soldatoj por la milito. La oferto estas esplarata de rusiaj aŭtoritatoj[120][121].

9-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Ekspodoj en Novofedorovko, 9-a de augusto 2022

Serio de grandaj eksplodoj okazis ĉe la milita flughaveno Saki en la urbo Novofedorovko, Krimeo, 220 km for de teritorio regata de Ukrainio[122]. Rusaj aŭtoritatoj klarigis la eksplodojn kiel rezulto de akcidento, kaj deklaris ke unu persono estis mortigita, pli ol dekduo vunditaj. Altranga ukraina armea oficialulo anonime deklaris ke ukrainiaj specialaj fortoj kaj partizanoj prirespondecis[123]. La morgaŭon estis publikigitaj sputnikaj bildoj de la sekvoj de la eksplodoj, per kiuj esploristoj de la grupo Oryx konfirmis la detruon/difekton de 10 rusaj militaviadiloj en la aerbazo[124][125].

10-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la prezidanto de la Dnipropetrovska provinco, 13 civiluloj mortis pro noktaj rusiaj bombardoj en sia regiono[126].

16-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Eksplodoj estis raportitaj ĉe armildeponejo ĉe Maiske, en Ĝankoja distrikto, norda Krimeo. Du homoj estis vunditaj. Rusiaj oficialuloj asertis, ke ĝi ŝuldiĝis al fajro. Ukrainia oficialulo deklaris, ke la eksplodoj estas "senarmeigo en ago". Relservo estis haltita kaj 2 000 homoj estis evakuitaj[127]. La Rusia Defendministerio kulpigis "sabotadon" pri la eksplodo[128].

Fajro ankaŭ okazis ĉe elektra centralo en Ĝankojo.

Nigra fumo estis vidita super rusia aerbazo ĉe Gvardejsko, norde de Simferopolo en centra Krimeo. Ukraina Prezidenta konsilisto nomis tion "nur la komenco"[129].

18-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Du rusiaj misilatakoj trafis loĝejojn en Ĥarkivo, motigante 11 homojn kaj vundinte 37[130].

En Lvivo okazis triflanka renkontiĝo inter ĝenerala sekretario de UN António Guterres, turkia prezidento Recep Tayyip Erdoğan kaj ukrainia prezidento Volodimir Zelenskij. Temoj diskutitaj en la renkontiĝo inkludis la sekurecon de la Zaporiĵa nuklea centralo, la grenan eksportan interkonsenton kaj la interŝanĝon de militkaptitoj[131].

24-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

La 24-an de aŭgusto 2022, rusaj trupoj lanĉis misilatakon kontraŭ la stacio Ĉapline, rezultigante la morton de 25 homoj, inkluzive de du infanoj. La servaĵokonstruaĵoj de la stacio estis detruitaj[132][133].

27-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Rusiaj kaj ukrainiaj aŭtoritatoj plue akuzas unu la alian pri bombado de la atomcentralo de Zaporiĵo[134].

29-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Ukrainio anoncas la komencon de kontraŭofensivo en la Ĥersona provinco[135]

Septembro 2022[redakti | redakti fonton]

1-a de septembro[redakti | redakti fonton]

Inspektistoj de IAEO alvenis en la atomcentralo de Zaporiĵo.[136]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Vargas Martín/Agentejoj Comienza el éxodo de miles de refugiados ucranianos hacia países vecinos de Europa, Público, 25a februaro 2022, alirita la 26an de februaro 2022.
  2. Luis de Vega, María R. Sahuquillo, Ucrania ofrece una resistencia feroz a la ofensiva rusa El País, 26a de februaro 2022, alirita la 27an de februaro 2022.
  3. Mariano Zafra, Luis Sevillano Pires, Kiko Llaneras, Montse Hidalgo Pérez, José A. Álvarez, Los mapas de la guerra entre Rusia y Ucrania: continua el asalto sobre Kiev y Járkov El País, 27a februaro 2022, alirita la 27an de februaro 2022.
  4. María R. Sahuquillo, Las tropas de Rusia entran en la ciudad clave de Járkov El País, 27a februaro 2022, alirita la 27an de februaro 2022.
  5. Jairo Vargas Martín, Kiev se prepara para el cerco ruso mientras la UE abre la puerta a Ucrania Público, 2a de Marto 2022, alirita la 2an de Marto 2022.
  6. L'Assemblée générale de l'ONU "exige" de la Russie la fin de la guerre en Ukraine, Géo, 3-a de marto 2022
  7. [1]
  8. Las manifestaciones contrarias a Putin se saldan ya con más de 7.000 personas detenidas en Rusia y Bielorrusia Público, 3a de marto 2022, alirita la 3an de marto 2022.
  9. RAFAEL M. MAÑUECO Ucrania confirma que las fuerzas rusas han tomado la central nuclear de Zaporiyia Hoy, 4a de Marto 2022, alirita la 4an de Marto 2022.
  10. Rusia ataca la central nuclear de Zaporiyia, la mayor de Europa, y toma su control Público, 4a de Marto 2022, alirita la 4an de marto 2022.
  11. https://www.lemonde.fr/international/live/2022/03/06/guerre-en-ukraine-en-direct-volodymyr-zelensky-appelle-l-occident-a-renforcer-les-sanctions-contre-la-russie 6116339 3210.html, Le Monde, 6-a de marto 2022
  12. Ukraine: Xi Jinping soutient l'action de Paris et Berlin pour un cessez-le-feu, dit l'Elysée (arkivo) zonebourse.com, 8-a de marto 2022
  13. Guerre en Ukraine : ce que l'on sait du bombardement d'un hôpital pédiatrique à Marioupol (arkivo) CNEWS, 9-a de marto 2022
  14. Guerre en Ukraine : la Russie admet la présence de soldats conscrits, après avoir promis qu’elle n’en enverrait pas au front Le Parisien, 9-a de marto 2022
  15. Guerre en Ukraine : échec des pourparlers ukraino-russes en Turquie (arkivo) Le Monde, 10-a de marto 2022
  16. Vladimir Poutine ordonne de faciliter l'envoi de combattants "volontaires" en Ukraine BFMTV, 11-a de marto 2022
  17. Guerre en Ukraine: la Russie recrute des mercenaires syriens (arkivo) Le Monde, 11-a de marto 2022
  18. Invasion russe : plus de 2,5 millions de personnes ont fui l'Ukraine, selon l'ONU Le Figaro, 11-a de marto 2022
  19. Guerre en Ukraine : la Russie bombarde sans relâche certaines villes sans céder à la pression diplomatique Le Monde, 12-a de marto 2022
  20. Estado de la invasión rusa a Ucrania cuando cumple el día 17 Público 13-a de marto 2022. Alirita la 13-an de marto 2022.
  21. Guerre en Ukraine : la Cour internationale de justice ordonne à la Russie de suspendre son invasion La Croix, 16-a de marto 2022
  22. ОБСЕ: Россия совершила военные преступления, напав на роддом и драмтеатр в Мариуполе, Meduza
  23. Ukraine: Deadly Mariupol theatre strike ‘a clear war crime’ by Russian forces Amnestio Internacia, 30-a de marto 2022
  24. DIRECT. Guerre en Ukraine : six missiles russes lancés sur Lviv, nouvelles attaques à Kiev (arkivo) www.linternaute.com, 17-a de marto 2022
  25. guerre entre dans Kiev, l'UE dénonce un "crime de guerre majeur" à Marioupol[rompita ligilo] TV5 Monde, 22-a de marto 2022
  26. Biden assure que la Russie envisage de frapper l'Ukraine avec des armes chimiques et biologiques[rompita ligilo] ([2][rompita ligilo]) La Tribune, 22-a de marto 2022
  27. 'Humanitarian catastrophe' unfolding in Chernihiv as Russian forces target food storage, thousands flee. Alirita 29-a de marto 2022.
  28. Guerre en Ukraine : la Russie annonce vouloir concentrer ses forces sur la « libération du Donbass » (arkivo) Le Monde, 26-a de marto 2022
  29. Le point sur la situation sur le terrain, au 31e jour de guerre arkivo Le Monde, 26-a de marto 2022
  30. No deaths reported at first site of missile strike in Lviv, according to regional official Arkivigite je 2013-07-11 per la retarkivo Wayback Machine(arkivo) CNN, 26-a de marto 2022
  31. Death toll rises to 35 from strike on government building in Ukraine's Mykolaiv, governor says Reuters, 2-a de aprilo 2022
  32. L’armée russe a quitté Tchernobyl en prenant avec elle des prisonniers Le Monde, 1-a de aprilo 2022
  33. Russland wirft Ukraine Luftangriff auf Treibstofflager im russischen Belgorod vor Die Welt, 1-a de aprilo 2022
  34. Roberta Metsola in Kyiv and Poland to support Ukrainian people Eŭropa Parlamento
  35. Des civils tués dans les villes libérées, la Russie accusée de crimes de guerre, ce qu'il faut retenir de ce dimanche (arkivo) Le Dauphiné Libéré, 3-a de aprilo 2022
  36. Ukraine : Zelensky appelle l'ONU a agir immédiatement face aux "crimes de guerre russes" Arkivigite je 2022-04-05 per la retarkivo Wayback Machine, TV5 Monde, 05-a de aprilo 2022
  37. "Nous trouvons des fosses communes": le maire de Boutcha assure que le nombre de victimes augmente (arkivo) BFM TV, 7-a de marto 2022
  38. Kremlin spokesperson admits Russia has suffered 'significant losses,' calling the Ukraine invasion a 'huge tragedy' for Putin's forces (arkivo) MSN, 7-a de aprilo 2022
  39. (08/04/2022) “Guerre en Ukraine. La gare de Kramatorsk, dans le Donbass, cible d’une attaque : au moins 35 morts”, Ouest-France (fr). 
  40. A Kiev, Ursula von der Leyen ouvre la marche de l’Ukraine vers « l’avenir européen » Le Monde, 9-a de aprilo 2022
  41. RUSSIAN OFFENSIVE CAMPAIGN ASSESSMENT, APRIL 17 (arkivo), Institute for the Study of War, 17-a de aprilo 2022
  42. Guerre en Ukraine : les principaux événements du dimanche 17 avril (arkivo) L'Obs, 17-a de aprilo 2022
  43. Ракетний удар по Одесі. Шестеро людей загинули, 18 отримали поранення (arkivo) dniprotoday.com, 23-a de aprilo 2022
  44. Russian commander suggests plan is for permanent occupation of south Ukraine (arkivo), The Guardian, 22-a de aprilo 2022
  45. Guerre en Ukraine : la Russie n’arrive pas à s’emparer totalement du Donbass, malgré un déluge de feu (arkivo) Le Monde, 27-a de aprilo 2022
  46. Guerre en Ukraine : sur la base américaine de Ramstein, en Allemagne, la démonstration de force des Etats-Unis (arkivo) Le Monde, 27-a de aprilo 2022
  47. Secretary-General's remarks to the press in three locations outside of Kyiv (arkivo) UN, 28-a de aprilo 2022
  48. Ten injured in Kyiv missile attack (arkivo) The Guardian, 29-a de aprilo 2022
  49. [3] Arkivigite je 2022-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo)
  50. L'assaut russe contre l'aciérie d'Azovstal filmé par un drone (arkivo)
  51. Ukraine says all women, children now evacuated from Mariupol steel mill (arkivo) Reuters, 8-a de majo 2022
  52. Guerre en Ukraine : ce qu'il faut retenir de la journée du jeudi 12 mai (arkivo) France Info, 12-a de majo 2022
  53. Guerre en Ukraine : la ville de Kharkiv libérée des Russes (arkivo) France Info, 15-a de majo 2022
  54. Ukraine can win war: NATO deputy chief (arkivo) aa.com.fr, 15-a de majo 2022
  55. Russia has likely lost one-third of its combat forces in Ukraine, UK Defense Ministry says Yahoo news, 15-a de majo 2022
  56. D’après Moscou, les 265 combattants d’Azovstal se sont constitués prisonniers (arkivo) MSN actus, 17-a de maajo 2022
  57. Longest battle ends as ukrainian troops evacuated from Mariupol steel mill The Sydney Morning Herald, 17-a de majo 2022
  58. "Live news: Zelensky calls Russian strike on Kharkiv building 'absolute evil, absolute stupidity'" Financial Times, 20-a de majo 2022
  59. https://www.liberation.fr/international/europe/en-direct-retrouvez-les-dernieres-informations-liees-a-linvasion-russe-en-ukraine-20220527 A54BPJPQ6JDSFITAMKOZKOEGYI/[rompita ligilo] Libération, 27-a de majo 2022
  60. https://www.boursier.com/actualites/reuters/plus-de-4-000-civils-tues-en-ukraine-selon-l-onu-288318.html Boursier.com, 27-a de majo 2022
  61. https://www.latribune.fr/economie/international/crise-alimentaire-poutine-veut-troquer-l-exportation-de-cereales-russes-contre-la-fin-des-sanctions-occidentales-919525.html La Tribune, 27-a de majo 2022
  62. https://www.lefigaro.fr/flash-eco/l-allemagne-aide-l-ukraine-a-exporter-son-ble-par-train-20220526 Le Figaro, 27-a de majo 2022
  63. Ukraine war: President Zelensky visits Kharkiv in first trip outside Kyiv region (arkivo) BBC, 29-a de majo 2022
  64. Russian forces regrouping to renew offensive on Slovyansk, gradually capture areas of Severodonetsk (arkivo) yahoo.com, 31-a de majo 2022
  65. U.S. to Send Ukraine $700 Million in Military Aid, Including Advanced Rockets (arkivo) The New-York Timas, 31-a de majo 2022
  66. Ukraine claims fight back in key eastern city (arkivo) BBC, 1-a de junio 2022
  67. US confirms military hackers have conducted cyber operations in support of Ukraine[rompita ligilo] CNN, 2-a de junio 2022
  68. June 5, 2022 Russia-Ukraine news CNN, 5-a de junio 2022
  69. 'Russia will strike harder if...': President Putin's warning to West hindustantimes.com, 5-a de junio 2022
  70. Russia strikes Kyiv for first time in weeks, battle rages in east Reuters, 5-a de junio 2022
  71. Chief Rabbi Of Moscow Leaves Russia After Refusing To Publicly Support Ukraine War (arkivo) RadioFreeEurope, 8-a de junio 2022
  72. Russia pressured Moscow chief rabbi to publicly support Ukraine war — He refused The Jerusalem Post, 8-a de junio 2022
  73. We’re almost out of ammunition and relying on western arms, says Ukraine The Guardian, 10-a de junio 2022
  74. La porte-parole du ministère russe des Affaires étrangères qualifie « d’hystérique » la réaction de la Grande Bretagne au sujet des prisonniers de guerre. Libération, 10-a de junio 2022
  75. Russian Offensive Campaign Assessment, June 17 (arkivo) Instituto por la Espolorado pri Milito, 17-a de junio 2022
  76. Possible purges among Russian officers deteriorate command: Report (arkivo) Telewizja Polska S.A., 18-a de junio 2022
  77. Putin axes top general for 'mass casualties' amid war; 'Butcher of Bucha' is his replacement (arkivo), Hindustan Times, 19-a de junio 2022
  78. Russia claims Ukrainian generals killed in missile strike — as it happened (arkivo) dw.com, 19-a de junio 2022
  79. "Kaliningrad: Row erupts over goods blocked from entering Russian territory" BBC, 21-a de junio 2022
  80. Yaroslav Trofimov, « Ukraine Orders Withdrawal From Severodonetsk to Avoid Encirclement » (arkivo) The Wall Street journal, 24-a de junio 2022
  81. [4] (arkivo)
  82. Russian Offensive Campaign Assessment, June 24 (arkivo), Instituto por la Espolorado pri Milito, 24-a de junio 2022
  83. Russian Offensive Campaign Assessment, June 26 (arkivo), Instituto por la Espolorado pri Milito, 26-a de junio 2022
  84. Russian missiles hit residential buildings in Ukraine’s Kyiv (arkivo) Al-Ĝazira, 26-a de junio 2022
  85. Российская ракета попала в торговый центр в Кременчуге. Погибли 20 человек, десятки раненых, BBC, 27-a de junio 2022
  86. Pour la Russie, «tout sera fini en une journée», si les soldats ukrainiens déposent les armes. Libération, 28-a de junio 2022
  87. Ce qu’il faut savoir à l’aube de ce 126ᵉ jour de guerre en Ukraine, Le Monde, 29-a de junio 2022
  88. Guerre en Ukraine : les Russes se retirent de l’île des Serpents, territoire stratégique en mer Noire, Le Monde, 1-a de julio 2022
  89. Tvitera mesaĝo da la brita defenda ministerio, 1-a de julio 2022
  90. Selon un bilan actualisé, 21 personnes ont été tuées dans les bombardements russes près d’Odessa Le Monde, 1-a de julio 2022
  91. RUSSIAN OFFENSIVE CAMPAIGN ASSESSMENT, JULY 4 (arkivo) Instituto por la Espolorado pri Milito, 4-a de julio 2022
  92. RUSSIAN OFFENSIVE CAMPAIGN ASSESSMENT, JULY 7 (arkivo) Instituto por la Espolorado pri Milito, 7-a de julio 2022
  93. Rescuers pull survivors from ruined Ukrainian apartment building (arkivo) Reuters, 12-a de julio 2022
  94. North Korea recognises breakaway of Russia's proxies in east Ukraine (arkivo) Reuters, 12-a de julio 2022
  95. Live blog: UN, EU condemn strikes on central Ukraine city as toll climbs (arkivo) TRTWorld, 14-a de julio 2022
  96. Shoigu announces plans for the Russian offensive "in all directions" (arkivo) Yahoo News, 16-a de julio 2022
  97. Admiral Sir Tony Radakin: Hoping Putin is unwell or may be assassinated is ‘wishful thinking’ (arkivo) The Telegraph, 17-a de julio 2022
  98. Himars missiles strike key Russian-held bridge in Kherson (arkivo) MSN, 19-a de julio 2022
  99. Syria breaks diplomatic ties with Ukraine (arkivo) The Canbera Times, 20-a de julio 2022
  100. RUSSIAN OFFENSIVE CAMPAIGN ASSESSMENT, JULY 20 (arkivo) Instituto por la Espolorado pri Milito, 20-a de julio 2022
  101. Russia and Ukraine to sign Black Sea grain deal Friday, Turkey says, POLITICO, 22-a de julio 2022
  102. Kaliningrad row: Lithuania lifts rail restrictions for Russian exclave BBC, 23-a de julio 2022
  103. About 2,000 occupiers were surrounded in the Kherson direction – media Arkivigite je 2022-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Ukraine Today, 22-a de julio 2022
  104. Ukraine war: Kyiv's forces moving towards occupied Kherson - Zelensky BBC, 23-a de julio 2022
  105. Russia fires missiles at Odesa port hours after signing grain export deal The Guardian, 23-a de julio 2022
  106. Russia tells Turkey it has "nothing to do" with strike on Ukraine's Odesa port - Turkish minister (arkivo) Reuters, 23-a de julio 2022
  107. Russia says strike on Ukrainian port hit military targets AP News, 24-a de julio 2022
  108. Did Russia deliberately kill Vadatursky, Ukraine’s grain tycoon? Al-Ĝazira, 1-a de aŭgusto 2022
  109. Régiment Azov : la Russie classe le bataillon d’Ukraine comme « organisation terroriste » Le Monde, 3-a de aŭgusto 2022
  110. Russia says Ukraine struck prison in Donetsk region, killing 40 Yahoo News, 29-a de julio 2022
  111. Russia says Ukraine struck prison in Donetsk region, killing 40 Reuters, 29-a de julio 2022
  112. Prison attack that killed Ukraine PoWs a war crime, says Zelenskiy, amid calls for UN inquiry The Guardian, 30-a de julio 2022
  113. Ukraine War: Zelensky orders civilians to evacuate Donetsk region BBC, 1-a de aŭgusto 2022
  114. Ukrainian troops fire anti-personnel mines at Donetsk again TASS, 31-a de julio 2022
  115. Donetsk being cleared of Ukrainian mines banned by Geneva Convention almayadeen, 31-a de julio 2022
  116. Amnesty International says Ukraine’s tactics have endangered civilian lives, drawing a fierce rebuke. The New Yok Times, 5-a de aŭgusto 2022
  117. UKRAINE : LES TACTIQUES DE COMBATS UKRAINIENNES METTENT EN DANGER LA POPULATION CIVILE Amnestio Internacia, 4-a de aŭgusto 2022
  118. Volodymyr Zelenskyy responds to Amnesty allegations of Ukrainian forces 'putting civilians at risk' SBS news, 5-a de aŭgusto 2022
  119. Shells hit power lines at Ukraine nuclear plant, fighting in east (arkivo) Reuters, 5-a de aŭgusto 2022
  120. Russian state TV: North Korea offering Kremlin 100,000 ‘volunteers’ (arkivo) The New York Post, 5-a de aŭgusto 2022
  121. 100,000 North Korean soldiers could be sent to join Vladimir Putin’s forces in Ukraine (arkivo) Mirror, 5-a de aŭgusto 2022
  122. В окупованому Криму пролунали вибухи: де знаходиться Новофедорівка Зеркало недели | Дзеркало тижня , 10-a de aŭgusto 2022
  123. "Ukraine Live Updates: Damage in Air Base Blasts Appears Worse Than Russia Claimed" New York Times, 10-a de aŭgusto 2022
  124. З'явились супутникові знімки знищених російських літаків у Криму espreso tv, 11-a de aŭgusto 2022
  125. List Of Aircraft Losses During The 2022 Russian Invasion Of Ukraine Oryx, 11-a de aŭgusto 2022
  126. Ukraine: dans la région de Dnipropetrovsk, treize civils tués dans des bombardements russes [rompita ligilo], Libération, 10-a de aŭgusto 2022
  127. Ukraine war: Russia blames sabotage for new Crimea blasts BBC, 16-a de aŭgusto 2022
  128. Plumes of smoke seen at Russian military airbase in Gvardeyskoye, Crimea -Kommersant Reuters, 16-a de aŭgusto 2022
  129. Ukraine Latest: Explosion Rocks Depot in Russian-Occupied Crimea Bloomberg, 16-a de aŭgusto 2022
  130. Un nouveau bombardement sur Kharkiv provoque la mort de quatre personnes et fait vingt blessés (arkivo) Le Monde, 18-a de aŭgusto
  131. Ukraine: à Lviv, les céréales et la centrale de Zaporijia au menu de Zelensky, Erdogan et Guterres[rompita ligilo] (arkivo) Libération, 18-a de aŭgusto 2022
  132. Росіяни вдарили по залізничній станції на Дніпропетровщині, 15 загиблих, - Зеленський. ВIДЕО (ukraine). Цензор.нет (24 серпня 2022). Alirita 24 серпня 2022.
  133. Кількість загиблих унаслідок ракетного удару по Чаплиному зросла до 25. Укрінформ (2022-08-25).
  134. Russian Offensive Campaign Assessment, August 27 (arkivo), Instituto por la Esplorado pri Milito, 27-a de aŭgusto 2022
  135. Ukraine launches counter-offensive in south as Russia shells port city (arkivo), Reuters, 29-a de aŭgusto 2022
  136. UN inspectors finally reach Ukraine nuclear plant after shelling and emergency shutdown of reactor (arkivo) CNBC, 1-a de septembro 2022