Kronometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kronografo.
Rolex Daytona Kronometro (ref. 116520).

Kronometro estas horloĝo, kies precizeco estis konstatita kaj atestita de institucio aŭ centro de kontrolo de precizeco. La vorto Kronometro estas neologismo de etimologio greka: Χρόνος Krono signifas la 'tempon, μετρον -metron estas nuntempe sufikso kiu signifas mezurilo.[1]

Ofte oni konfuziĝas inter la terminoj kronometro kaj kronografo; la unua, kiel jam menciite, estas horloĝo atestita de organismo de observado kaj kontrolo de la precizeco de mekanismojkalibroj. En la aktualo la Svisa Oficiala Kontrolo de Kronometroj (SOKK) estas la organismo, kiu atestas la plej parton de la fabrikitaj kronometroj. Dum almenaŭ du semajnoj, en diferencaj sintenoj kaj temperaturoj oni provas la "konduton" kaj diferencojn konstatitajn rilate al kriterioj kaj maksimumaj devojiĝoj permesitaj.

La atestitaj horloĝoj kiel kronometroj estas akompanataj normale de atestilo de kronometrio kaj per mencio sur la cirklo. Laŭ informas la SOKK en sia retejo, oni atestas kiel kronometroj unu milionon de horloĝoj ĉiujare, kio estas nur 3% de la totalo de la svisaj fabrikaĵoj.

Aliflanke, kronografo estas horloĝo kiu, pere de kompleksa mekanismo, permesas la mezuron sendependa de diversaj tempoj. Ĝenerale, en sia analoga versio ili havas butonon por ekfunkciigo kaj haltigo, same kiel alian duan butonon por ekfunkciigo kaj haltigo, krom alian por ekkomencigo.

Ekzemplo de pojn-kronometro: Rolex Oyster Perpetual Datejust. Ĝi estis la unua pojn-horloĝo kun indikilo de dato en fenestreto malferma ĉe la cirklo. Ekzemplo de horloĝo kun funkcio de kronografo: Omega Speedmaster Professional. Ĝi estis la kronografo elektita de la NASA por servi la kosmonaŭtoj en la misioj Apollo, kiu atingis la alvenon de homoj al la luno. Ekzemplo de kronometra horloĝo kun funkcio de kronografo: Breitling Navitimer, la unua horloĝo, kiu enhavas logaritman kalkulilon por la realigo de kalkuloj relativaj al konsumoj de brulaĵoj, trairitaj distancoj, multobligoj, dividoj, reguloj de tri ktp.

Navigadilo[redakti | redakti fonton]

MIH-film12 color cerrected denoise.jpg

En tempperiodoj antaŭ la GPS, kronometro estis uzata en surmare vojaĝanta ŝipo pli ol kiel horloĝo, sed kiel ilo per kiu eblas scii la ĝustan horon laŭ la Greenwich Mean Time, por ke ĝi estu uzata por astronomia navigado.

Por determini la lokon de ŝipo sur la maro, oni devas scii la latitudon kaj longitudon kie ĝi situas. Dum latitudoj estas facile kalkuleblaj surbaze de la loko de ĉielaj korpoj, trovi longitudon postulas precizan horloĝon, aparaton kiu ne ekzistas dum multaj jaroj. Maristoj devis uzi la malprecizan kalkulan metodon, kiu implikis mezuri la rapidecon de la ŝipo uzante naŭtikan odometron kaj proksimuman kalkulon de la maniero kiel ĝi jam vojaĝis. Nur en la 18-a jarcento la angla horloĝisto John Harrison sukcesis konstrui kronometron kun sufiĉa nivelo de precizeco kiel postulis la Longituda Komisiono, kiu ebligis precize kalkuli la pozicion de la ŝipo sur la maro.

Pro sia graveco, la kronometro estis konservita en protektata kaj sekura loko sur la ŝipo, uzante kardanan mekanismon situantan en ligna skatolo kun vitra kovrilo.

Ĝis la invento de ciferecaj horloĝoj, oni uzis permane streĉitan kronometron kun speciala ŝlosilo. Ĉiutage, je fiksita horo, kutime je la oka matene, estis la devo de la tria oficiro, kiu komencos je ĉi tiu horo sian deĵoron sur la navigejo, etendi la kronometron. La horloĝo estis streĉita turnante la ŝlosilon sep kaj duonon turnojn.

En la pasinteco estis kutime uzi tempopilkon (angle) por kalibri la kronometron - la pilko, kiu estis metita sur altan strukturon surtere, malsuprenirus laŭ kolono en antaŭfiksita tempodaŭro. Poste, kiam komenciĝis la uzo de sendrata komunikado en ŝipoj, la kronometra eraro estis kontrolita ĉiutage laŭ "tempa signalo" sendrate elsendita de ĉeborda stacio kaj registrita en la kronometra protokolo.

Unu el la pioniroj kiuj uzis la aparaton estis ŝipkapitano James Cook.

La oficiroj de la ŝipo havas almanakon kiu montras diversajn datenojn de elektitaj ĉielaj korpoj (plejparte konstelacioj). La horoj de tiuj datumoj rilatas al la Grenviĉa Meridiano kiel la rilatata tempopunkto, kaj tio provizas precizan tempon necesa por trovi la precizan pozicion de la ŝipo. Pozicioprecizeco rilatas al du partoj, tempoprecizeco, ĉu la kronometro estas konvene kontrolita kaj rekomencigita, kaj mezurado de precizeco, ĉu la direkto prenita per la helpo de sekstanto estis preciza.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [www.cosc.ch Oficiala retejo] Svisa Oficiala Kontrolo de Kronometroj