Saltu al enhavo

Krontufa fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krontufa fruktokolombo
Ĉe Centraparka Bestoĝardeno, Novjorko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Krontufa fruktokolombo P. coronulatus
Ptilinopus coronulatus
(Gray, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Krontufa fruktokolombo, Ptilinopus coronulatus, nomita ankaŭ Buntokapa fruktokolombo, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estas endemio de Nov-Gvineo. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj, aparte en montetara tereno.[1]

Tiu birdospecio estas karakterizata pro rimarkinda kresto aŭ "krontufo" de plumoj en ĝia kapo kaj havas distingigan, altatonan alvokon.[2] La Krontufa fruktokolombo estas brilkolora birdo kun bunta kapo, verdaj kolo, dorso kaj brusto, kaj flava ventro.[3] Pli precize la kapobildo konsistas el griza ĝenerala areo, helgriza al blankeca frunto, apartigita per brilflava larĝa strio de la nuko kie floras plumettufo. La iriso estas oranĝa, la bekopinto flava kaj la malsupra makzelo griza. La flugilplumoj kaj vostoplumoj estas smeralde malhelversaj kun flavecaj randoj pli fajnaj en vostoplumoj. La piedoj estas ruĝaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2019-10-10) “An avifaunal double suture zone at the Bird's Neck Isthmus of New Guinea”, The Wilson Journal of Ornithology 131 (3), p. 435. doi:10.1676/18-167. 
  2. Zoological Society of London.. (1858) Proceedings of the Zoological Society of London. London: Academic Press, [etc.].
  3. (2020) “Coroneted Fruit-Dove (Ptilinopus coronulatus), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.cofdov1.01. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]