Kropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kropo (anatomio))
Kropo estas numero (3) sur la skemo

Kropo (ingluvies) estas la glandoriĉa flanka poŝo de la ezofago, servanta por provizora konservo de la nutraĵo (ringvermoj, krustuloj, insektoj, birdoj) kaj preparado al digestado (abeloj, birdoj).

La kropo havas gravan rolon ĉe la ido-prizorgo de la kolombedoj, ĉar la epiteliaj ĉeloj degeneras al kazeosimila, grasa materialo al la t.n. kropolakto, per kiu ili nutras la idojn.

vidu