Kropolakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ido de Roza flamengo en la Bestoĝardeno de Bazelo estas maĝigata el Kropolakto.

Kropolakto, konata ankaŭ kiel Kolombolakto, estas sekrecio produktita en la kropo de kolomboj kaj turtoj el kio la gepatroj manĝigas la idaron per vomado. Similan kropolakton produktas ankaŭ Flamengoj.

Lakto de kolomboj kaj mamuloj[redakti | redakti fonton]

Kropolakto ne similas kun la lakto (lakto estas fluidaĵo de mamuloj), ĉar ĝi estas duonsolida substanco simila al kazeo. Ĝi estas tre riĉa je proteino kaj graso kaj estas konsiderata unu el la plej nutroriĉaj konataj substancoj. Ambaŭ gepatroj produktas kropolakton kaj kunrespondecas pri manĝigado kaj zorgado de idaro.

Idomanĝigado[redakti | redakti fonton]

Kropolakto ekproduktiĝas paron da tagoj antaŭ eloviĝo. La gepatroj povas ĉesi manĝi tiam por havigi la idaron lakton nepoluitan el semoj, kion la junaj idoj ne povus digesti. La idoj ege ŝatas puran kropolakton la unuan semajnon aŭ iom plie. Post tio la gepatroj ekenmetas proporcion de porplenkreskula manĝaĵo, mildigita per stokado en humidaj kondiĉoj en la kropoj, kiel miksaĵo al la idomanĝaĵo, ĝis la fino de la dua semajno kiam la idoj ekestas manĝigataj el nur porplenkreskula manĝaĵo, mildigita sammaniere.

Kolomboj plej ofte demetas du ovojn. Se unu ovo malsukcesas ĉe eloviĝo, la survivanta ido ĝuas avantaĝon de kroma kropolakto sufiĉa por du idoj, kaj pro tio je la fino de la unua semajno ĝi estas preskaŭ tiom granda kiel du "normalaj" idoj estus.

Bredado de kolombidoj[redakti | redakti fonton]

La tiom riĉa nutrokoncentrado ĉe Kropolakto malfaciligas havigi artefaritan anstataŭanton por bredi kolombidojn. Estas disponeblaj kelkaj surogatoj. Artefarita "kropolakto" devas enhavi similajn kvantojn de sekigita proteino el sojfabo (sen aldonita salo, kondimentoj, konservantoj, ktp.) kaj elsojfaba senlakta surogato de butero (normala ellakta butero ne taŭgas, ĉar la digesta sistemo de kolombidoj ne akceptas laktajn produktojn). Tio mikseblas kiel likvida pasto kun iomete da akvo, eta ero da lozanĝo de multivitamino kaj eta ero da kreto (kio necesas por bona disvolvigo kaj malhelpi ĉekruran malsanon. Per atentemo kaj zorgado eblas kreski idon el tiu miksaĵo ĝis la momento de sendependiĝo.

Kulturaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Aludita en televidprogramo Flavor of Love. La patro de Deelishis mendas skatolon da kropolakto je vespermanĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]