Kruc-kudrero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruc-kudrero

Kruc-kudrero estas kruceto, kiun oni brodas sur teksaĵo kun nombreblaj truoj. Unue oni faras oblikvan strekon, poste super ĝi duan je angulo de 90°. Se vi volas brodi plurajn krucojn en vico, brodu unue ĉiujn subajn strekojn unu apud la alia, poste redirekte ĉiujn suprajn.