Krucistaj ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Proksima Oriento en 1135 kun la turkaj, la arabaj kaj la krucistaj ŝtatoj.
Sekvantulaj ŝtatoj post la konkero de Bizanca imperio fare de la krucistoj

Krucistaj ŝtatoj estis aro de feŭdaj senjorujoj de okcidenteŭropa stilo, konstruitaj fare de krucistoj en periodo de krucmilitoj en Sankta Lando, Anatolio kaj Mediteraneo.

Vid-al-vide al islamo[redakti | redakti fonton]

La unuaj kvar krucistaj ŝtatoj estiĝis sur Proksima Oriento senpere post la unua krucista ekspedicio:

Armena reĝlando en Kilikio ne estis pure krucista reĝlando. La reĝlanda statuso estis al tiu ĉi lando donita fare de papo Inocento la 3-a. Sur ties tronon pli poste venis krucista dinastio de Lusignanidoj, kiuj alproksimigis ĝin al okcidenta Eŭropo.

Kipro[redakti | redakti fonton]

Dum la tria krucmilito estis fondita Kipra reĝlando. La angla reĝo Rikardo la 1-a Leonkora konkeris Kipron de Bizanca imperio de ĉi tiea greka reganto Izako Komnennos survoje al Sankta Lando. El la eksa bizanca provinco estis kreita krucista reĝlando, sur kies trono eksidis en la jaro 1192 Guy de Lusignan, la eksa jerusalema reĝo. La reĝlando pereis, kiam la lasta reĝino vendis ĝin al venecianoj. Pli poste la insulo estis aldirita al Ordeno de templanoj, sed ĝi neniam servis al ili kiel bazejo.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]