Kruco de Gosforth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruco de Gosforth
Latina kruco • high cross [+]
Koordinatoj54° 25′ 9″ N, 3° 25′ 54″ U (mapo)54.4193-3.43165Koordinatoj: 54° 25′ 9″ N, 3° 25′ 54″ U (mapo)

Kruco de Gosforth (Anglio)
Kruco de Gosforth (Anglio)
DEC
Kruco de Gosforth
Kruco de Gosforth
Lokigo de Anglio en Britio

Map
Kruco de Gosforth
Vikimedia Komunejo:  Gosforth Cross [+]
vdr
la Kruco de Gosforth, vidata de nordokcidento

La kruco de Gosforth estas granda ŝtona anglosaksa kruco en la tombejo de la kirko Sankta Maria en la loĝloko Gosforth en la graflando Kumbrio de Anglio. Iam parto de la reĝlando de Northumbria, la areo estis setligita fare de skandinavoj en la 9-a aŭ 10-a jarcento. La kruco mem datiĝas el la unua duono de la 10-a jarcento. En ĝi reliefe prezentiĝas pluraj figuroj kaj scenoj de la nordĝermana mitologio, interalie la dio Vidaro.