Kruco de Mannerheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kruco de Mannerheim
La kruco de Mannerheim de unua kaj dua klasoj
La kruco de Mannerheim de unua kaj dua klasoj
kruco • ordena rango
Branĉo de • Ordeno de la Kruco de Libereco vd
Branĉoj • Mannerheim Cross 1st Class
• Mannerheim Cross 2nd Class vd
Nomita laŭ Carl Gustaf Emil Mannerheim
Lando Finnlando
Fondita en 22-a de julio 1941
vdr

Kruco de libereco de Mannerheim (finne Mannerheim-risti, svede Mannerheimkorset) estas finna armea honorigo enkondukita post la Vintra milito kaj nomita laŭ marŝalo Mannerheim. Ĝi estas parto de Ordeno de kruco de libereco kaj ties portantoj rajtas uzi titolon kavaliro de Kruco de Mannerheim. Oni donas ĝin sole al soldatoj por eksterordinara kuraĝo en batalo, atingo de eksterordinare gravaj celoj de armeaj operacoj aŭ por eksterordinare bone gviditaj armeaj operacoj. La kruco havas du klasojn, la unua estis donita sole al du personoj (Carl Gustaf Emil Mannerheim kaj Axel Erik Heinrichs, ambaŭ ricevis ankaŭ krucon de la dua klaso), la dua al 191 personoj, el tio kvar dufoje (Aaro Olavi Pajari, Martti Johannes Aho, Eino Illmari Juutilainen kaj Hans Enrik Wind). Ĉiuj honorigoj estis donitaj dum la Dua Mondmilito.