Krucvortenigmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usonostila enigmo
Britostila enigmo
Japaniostila engimo

Krucvortenigmo estas enigmo, kies celo estas plenigi la ĉelojn (kampojn) de dudimensia krado per literoj, tiel ke horizontale kaj vertikale rezultas vortoj kun antaŭdifinita signifo.

Krucvortenigmoj ofte havas ortangulan formon, sed okazas aliaj formoj. Ekzistas du manieroj marki la finon de vorto: malplena ĉelo aŭ dika (grasa) limstreko inter du ĉeloj. Ambaŭ kutime estas antaŭmarkitaj en la krada skemo. La unua formo ofte, sed ne nepre havas simetrian aŭ alimaniere regulan aranĝon de la malplenaj ĉeloj. Ekzistas ankaŭ enigmoj, kie trovendas la lokoj de la malplenaj ĉeloj.

Krucvortenigmoj ekzistas plejparte en lingvoj kun alfabeta skribo. Kelkaj lingvoj havas apartaĵojn krucvortenigmajn, ekzemple:

  • forlaso de diakritaj markiloj (supersignoj, subsignoj)
  • transliterado de diakritaj signoj (ekz. germanaj umlaŭtoj)
  • uzo de senfinaĵaj vortradikoj (en esperantaj enigmoj kutime markitaj per "(R)" en la difino)

La difinoj de la vortoj povas esti listigitaj laŭ numeroj (indikitaj angule de la ĉeloj) aŭ rekte en la malplenaj kampoj. Laŭ la speco de la difinoj de la vortoj oni distingas inter pure leksikonaj difinoj kaj "kriptaj" difinoj, kiuj postulas logikan kaj asociadan rezonadojn. Ekzemploj de tiaj enigmoj aperis en la revuo MONATO sub la nomo "steĉjokripto".

Foje iuj difinoj en krucvortenigmo diras nur "la solva vorto" aŭ "la ...-a parto de la solvo"; tiam oni ne havas indikojn pri tiuj vortoj, sed ili devas rezulti el aliaj vortoj skribitaj orte al ili. Tiaj vortoj ofte estas solvo por konkurso. Alia formo estas, ke "solva vorto" rezultas el vicigo de markitaj, sed arbitre situantaj ĉeloj.

Speciala, tre malnova formo de krucvortenigmo estas la magia kvadrato. La unua gazeta krucvortenigmo aperis en la ĵurnalo New York World je la 21-a de decembro 1913.

Eksteraj ligiloj