Krudfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krudfero aŭ kruda fero estas produkto de altforna procezo.

Proprecoj

La kruda fero havas grandan entenon da karbo (ĉ. 4-5 %), ĝis 3 % da silicio kaj ĝis 6 % da mangano, malgranda kvanto el sulfuro kaj fosforo. Tiel ĝi estas tre rompema kaj ne forĝeble, nek lutebla.

La gisfero povas havi grizan aŭ blankan romp-surfacon. Se tromultas la silicio en ĝi, estiĝas griza gisfero, kiu montras grizan romp-surfacon. Se tromultas la mangano, ligiĝas dum malvarmiĝo la karbono kun la fero al ferkarbido. Ĝi montras blankan romp-surfacon.

Prilaboro

Griza gisfero devas direkte prilaborita al pretvaro, ĉar ĝi post la malvarmiĝo montriĝas tro rompema kaj tiel nekonvena por plua prilaboro.

La blanka kruda fero estas plulaborita en konvertoproceso al ŝtalo, dum kiu oni forigas parte au tute per diversaj metodoj la superfluajn karbonon kaj aliajn materialojn.

Vidu ankaŭ