Kryštofovy Hamry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kryštofovy Hamry
germane Christophhammer
municipo
Kryštofovy Hamry 2015-05-02 3.jpg
Strato inter vilaĝplaco kaj preĝejo
Kryštofovy Hamry vlajka.jpg
Flago
Kryštofovy Hamry znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Kryštofovy Hamry
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kadaň
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Akva rezervujo Přísečnice
Rojo Přísečnice
Situo Kryštofovy Hamry
 - alteco 680 m s. m.
 - koordinatoj 50° 29′ 58″ N 13° 08′ 10″ O / 50.49944 °N, 13.13611 °O / 50.49944; 13.13611 (mapo)
Areo 68,42 km² (6 842 ha)
Loĝantaro 178 (2022)
Denseco 2,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1720
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 91
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 563315
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Krystofovy Hamry CV CZ.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kryštofovy Hamry
Retpaĝo: www.krystofovyhamry.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kryštofovy Hamry (germane Christophhammer) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov, en regiono Ústí nad Labem. Vivas ĉi tie 178 loĝantoj (2022). La municipo troviĝas en valo de rojo Přísečnice en supermara alteco 680 metroj. La ĉirkaŭa pejzaĝo estis enloĝigita jam en la 15-a jarcento, sed unuaj mencioj pri la vilaĝo estas nur el la jaro 1720. La unua enloĝigo de la vilaĝo koneksas kun minado kaj prilaborado de fererco. En la 19-a jarcento la fererca entreprenado estis parte anstataŭigita per tekstila industrio, sed ĉiuj entreprenoj pereis post la dua mondmilito sekve de ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio.

Konsisto de la municipo estas teritorio de iama urbo Přísečnice, kiu estis en la jaro 1974 detruita kaj inundigita de akvoj de samnomata valbaraĵo. Kryštofovy Hamry ensumigas katastrajn teritoriojn Černý Potok, Rusová, Přísečnice kaj Dolina. La municipo konsistas el kvar partoj: Kryštofovy Hamry, Černý Potok, Mezilesí kaj Rusová.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1720. Dek jaroj post tio estas dokumentita gastejo kun vianda vendejeto kaj konstruado de domo, kiun permesis administrantaro de la senjorujo.

La ellandigo de germana loĝantaro post la dua mondmilito kaŭzis signifan sinkon de la nombro de loĝantoj, en kies sekvo estis fermita eletrejo en konstruaĵo de eksa dratejo, fabriko por puntoj kaj kurtenoj kaj en la jaro 1953 ankaŭ segejo. Foriro de la loĝantoj malrapidiĝis en periodo inter la jaroj 1954–1966 en konekso kun establo de garnizono de limgardistaro. Malgraŭ tio estis en la jaroj 1959–1960 detruitaj proksimume sepdek neuzataj domoj.

Revivigon de la vilaĝo kontribuis konstruado de akva laboraĵo Přísečnice, sed eĉ tiel iom post iom superis nombro de refreŝigeja objektoj super la daŭre enloĝataj. Ĝis la jaro 1999 en la vilaĝo ne estis vendejo kaj provizadon per bazaj bezonaĵoj sekurigis dufoje semajne veturebla vendejo. Post malfermo de gastejo eblis en ĝi mendi bazajn nutraĵojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj inter la jaroj 1869 kaj 2011
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 598 762 778 832 882 702 811 136 119 91 85 59 57 51
Domoj 76 92 95 113 113 110 129 136 . 28 29 42 27 39
Tabelo ensumigas ankaŭ indikojn de pereinta vilaĝo Hájovna.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe vojkruciĝo de ŝoseoj II/223 kaj II/224 situas kultura memorindaĵo de Ĉeĥio - protektata statuo de Virgulino Maria el la jaro 1753. Devene ĝi situis kontraŭ tombejo en pereinta urbo Přísečnice.
  • Ununura kultura memorindaĵo rekte en la vilaĝo estas domo n-ro 7 konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800.
  • Empira preĝejo de sankta Kristoforo
  • Proksime de la preĝejo situas monumento de Julius Fučík, al viktimoj de faŝismo kaj falintoj dum la dua mondmilito

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]