Krystian Zimerman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krystian Zimerman
Krystian Zimerman, 2018
Krystian Zimerman, 2018
Bazaj informoj
Naskiĝo 5-an de decembro 1956 (1956-12-05) (67-jaraĝa)
en Zabrze
Ĝenroj klasika muziko
Profesio pianisto
Instrumentoj piano
Retejo http://krystianzimerman.eu/
Persona informo
Lingvoj pola
Loĝloko Bazelo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Academy of Music in Katowice
Okupo
Okupo pianistodirigentokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Krystian ZIMERMAN (naskiĝis en la 5-a de decembro 1956 en Zabrze) estas pola klasika pianisto kaj dirigento. Li estas gajninto de 9-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Varsovio (oktobro 1975).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Muzika edukado[redakti | redakti fonton]

Li ludas la pianon ekde la aĝo de 5 jaroj. Lia unua muzika instruisto estis lia patro. Ekde 7-a jaro de vivo estis la lernanto de Andrzej Jasiński, kiu estis la asistento de profesorino Władysława Markiewiczówna. Li finis Ŝtatan Muzikan Lernejon de Unua Grado en Zabrze, Ŝtatan Muzikan Lernejon de Dua Grado nome de Karol Szymanowski en Katowice kaj Ŝtatan Muzikan Altlernejo nome de Karol Szymanowski en Katowice (diplomo en 1979) – ĉie en klaso de Andrzej Jasiński.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li estas gajninto de multnombraj polaj kaj eksterlandaj konkursoj. En oktobro 1975 li estis la gajninto de 9-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Varsovio. Li gajnis unuan lokon kaj oran medalon. Dum tiu ĉi Konkurso Krystian Zimerman ricevis ankaŭ specialajn premiojn por la plej bonan ludadon: de mazurkoj (premion de Pola Radio kaj Socio nome de Frederiko Chopin) kaj de polonezo.

En 1977 debutis en Salzburg i Londono. Li koncertis kun la plej famaj dirigentoj: Herbert von Karajan, Leonard Bernstein, Claudio Abbado, Pierre Boulez, Simon Rattle kaj Kiriłł Kondraszyn. Pola komponisto Witold Lutosławski  dediĉis al li sian nuran Piankoncerton. Krystian Zimerman ludis unafoje la verkon en 19-a de aŭgusto 1988 en Salzburg[1].

Li estis la nura pola pianisto havanta kontrakton kun Deutsche Grammophon ĝis la venko de Rafał Blechacz en 15-a Internacia Pianista Konkurso nome Frederiko Chopin en Varsovio en oktobro de 2005. Li instruas ĉe la konservatorio en Bazelo ekde 1996.

Pola Festivala Orkestro[redakti | redakti fonton]

En 1999 li fondis la sian festivalon orkestron. Li donis tion kaj li travojaĝas tra la mondon kaj ludas dun piankonĉertojn de Frederiko Chopin kiel pianisto kaj dirigento. Inter la urboj kie la koncertoj estis okazigitaj, inkludis, inter aliaj: Salzburg, Lokarno, Wiesbaden, Aachen, Kolonjo, Nurenbergo, Frankfurto ĉe Majno, Stutgart, Mannheim, Bremeno, Hanovro, Hamburgo, Brukselo, Lillo, Parizo, Londono, Birmingham, Amsterdamo, Bazelo, Zuriko, Lucerno, Vaŝington, Princeton kaj Novjorko[2].

Interrompa koncerto en Usono[redakti | redakti fonton]

La 26-an de aprilo 2009 li interrompis lian koncerton en Los-Anĝeleso por anonci ke ĉi tiu estos lia lasta apero en Usono pro la politikon de tiu lando al la mondo.

Ordenoj, premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

La 14-an de marto 2005 li ricevis honordoktorecon de Ŝtatan Muzikan Altlernejo nome de Karol Szymanowski en Katowice[3].

La 2-an de februaro 2010 li ricevis Oran Medalon "Gloria Artis" de ministro pri kulturo kaj nacia heredaĝo Bogdan Zdrojewski.

La 21-an de septembro 2013 prezidanto Bronisław Komorowski premitis lin Majora Kruco kun Stelo de Ordeno de Renaskiĝo de Pollando[4].

La 8-an de oktobro 2015 li ricevis honordoktorecon de Muzikuniversitato nome de Frederiko Chopin en Varsovio[5].

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li estas edzo de Maria Drygajło (violonino) kaj la patro de Claudia kaj Richard. Ili vivas kune en Binningen apud Bazelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Piana koncerto de Lutosławski (pole).[rompita ligilo]
  2. Pola Festivala Orkestro (pole). Arkivita el la originalo je 2016-01-10. Alirita 2015-11-30.
  3. Krystian Zimerman (pole).
  4. Krystian Zimerman premiita de la Prezidanto (pole). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-11-30.
  5. Inaŭguro de la akademia jaro 2015/2016 (pole). Arkivita el la originalo je 2020-09-22. Alirita 2015-11-30.