Saltu al enhavo

Krzemionki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krzemionki, konata ankaŭ kiel Krzemionki Opatowskie – arkeologia rezervejo de neolitikaj minejoj de striita siliko en distrikto Ostrowiec (Sanktakruca provinco), 5 km nord-oriente de Ostrowiec Świętokrzyski.

La 6-an de julio 2019 la prahistorian Regionon kun Krzemionki kaj Iłża pro neolitika Min-Industrio de Stria Siliko oni dum la 43-a sesio de Komitato de la Monda Heredaĵo en Bakuo listigis al la Monda heredaĵo de Unesko.

Minejoj de striita siliko, ekspluatadaj en la jaroj ĉ. 3900–1600 antaŭ Kristo, estas unu el la plej gravaj en Eŭropo. En neolitiko la mineralo estis i.a. elfosata de la popoloj de funelpokalkulturo, kaj en bronzepoko.

La minejoj estis malkovritaj en 1922 de geologo Jan Samsonowicz. En la objekto estas kvar specoj de minejoj. Oni trovis pli ol 2700 ŝaktojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Literaturo en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Robert Kamiński, La plej malnova minejo en la mondo nun vizitebla, p. 27-30, en "Pola Esperantisto", n-ro 5/2020

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]