Krzysztof Śliwiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Śliwiński
Śliwiński kun busto de Ludwik Zamenhof en PEA, Varsovio, 1998; fot. Ivonna Nowicka.
Śliwiński kun busto de Ludwik Zamenhof en PEA, Varsovio, 1998; fot. Ivonna Nowicka.
Persona informo
Naskiĝo 1950
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Krzysztof Śliwiński (naskiĝis la 27-an de marto 1950 en Hrubieszów) estas pola socia aganto, populariganto de Oriento kadre de PSEK kaj Muzeo pri Azio kaj Pacifiko, arkivisto en Pola Esperanto-Asocio kaj kontribuanto al Vikipedio en Esperanto, vegetarano. Ankaŭ li agas kiel ekskurs-gvidanto de Esperantotur kaj bakalaŭro de Akademio Internacia de la Sciencoj.

Hobiulo pri esoterismo (jogo, kabalo, astrologio, Libro pri Ŝanĝiĝoj, omenologio); populariganto de spirita interkompreniĝo inter Oriento kaj Okcidento; ekslaboranto de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio, kie fondis kaj dum 20 jaroj gvidis Esperanto-Klubon kaj Klubon pri Jogo. Pli frue laboris kiel arkivisto en Pola Esperanto-Asocio. Nun reveninta al Lublin, kie iom studis matematikon en la ŝtata universitato, kaj kiel libera aŭskultanto ĉe la katolika altlernejo (unusola inter Elbo kaj Vladivostoko) filozofion de la naturo, klasikan filologion kaj hindan filozofion, krome sanskriton, kaj biblian hebrean lingvon. En Lublin kunfondis Studentan Orientalisman Esperanto-Rondon, filion de Pola Orientalistika Societo kaj Esperantologian Rondon de PEA, ankaŭ vegetaraniĝis sub influo de la hinda filozofio.

Kiel vikipediisto prilaboris vikipedian kalendaron de eventoj (90%), kune kun ties kroniko de la dua mondmilito. Gajninto de vikipediaj tradukaj konkursoj rilatantaj al la novembra Azia monato (Vikipedia azia ambasadoro) kaj pri Mez-Orienta Eŭropo. Kontribuas interalie pri matematiko, slavistiko, orientalistiko, filozofio kun aparta konsidero de konindaj poloj.

El la agado en Lublin[redakti | redakti fonton]

Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo

Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo estis fondita en julio 1977 fare de studentoj de diversaj altlernejoj: Tomasz Chmielik, Waldemar Dudek, Krzysztof Śliwiński kaj Maciej Stanisław Zięba. Ĝi popularigis dum kelkaj studentaj generacioj la ideon de spirita proksimiĝo inter la okcidenta civilizo kaj Oriento.

Pola Orientalistika Societo

Al la Societo, fondita en la 80-aj jaroj apartenis Ziemowit Jacek Pietraś, Ryszard Rubinkiewicz, Gerard Głuchowski, Tadeusz Margul, Adam Winiarz kaj aliaj. La Societo okazigis dum pluraj jaroj ĉiumonatajn lekciojn.

Pola Studenta Esperanto-Komitato

Dum kriza periodo de la Studenta Esperanto-Movado en Pollando iĝis ties prezidanto pizorgante 30 Esperanto-klubojn per eldonado de "Forumilo" kaj organizado de Someraj Esperanto-Lernejoj en Toruń kaj Vintraj Esperanto-Lernejoj en Tatroj. En 1987 premiita per Honora Distingilo de Pola Studenta Asocio.

Esperantologia Rondo

Esperantologia Rondo fondiĝis en Lublin en 1987 kun la celo memorigi la regionan Esperanto-agadon en Lublinio. Okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de Jan Mędrkiewicz la 12-an de novembro 1988 en profesora salono de la Biblioteko de Katolika Universitato en Lublin estiĝis historia sesio, kiun inaŭguris mag. Maciej Stanisław Zięba, pri D-ro Jan Mędrkiewicz - forgesita pioniro kaj teoriulo de la Esperanto-Movado, kaj pri la Intelekta vivo de Lublin en la intermilita periodo mag. Adam Winiarz (historiisto). Oni malfermis la ekspozicion "D-ro Jan Mędrkiewicz (12.11.1888 - 9.04.1937) - eminenta esperantisto el Lublin" kaj la akompanan pri pastro-esperantisto Franciszek Tokarz. Rememorojn pri sia patro prezentis la filo Jerzy, teatra aktoro, kaj inĝeniero Tadeusz Pleskaczyński, sekretario de Seniora Sekcio de PEA. Zofia Banet-Fornalowa diris pri esperantaj valoroj al kiuj kuracisto Jan Mędrkiewicz dediĉis sian vivon. En la loka tombejo estis metita florkrono ĉe la tombo al Jan Mędrkiewicz. Krom tio Esperantologia Rondo ricevis la nomon de Jan Mędrkiewicz kaj Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo ĉe la Asocio de Polaj Studentoj la nomon de filozofo-orientalisto Franciszek Tokarz. Partoprenantoj de la solena sesio vizitis biendomon, kie naskiĝis Jan Mędrkiewicz (la nuna kortegeto al Tadeusz Kościuszko). La sesio okazis kunlabore kun d-ro Czesław Biedulski, prizorginto de la Esperanto-biblioteko troviĝanta surloke.

Artikoloj pri Jan Mędrkiewicz aperis en Heroldo de Esperanto redaktita de Ada Fighiera Sikorska kaj en "Informator Archiwum Esperanckiego" (Informilo de Esperanto-Arkivo) redaktita de Krzysztof Śliwiński, arkivisto de PEA. En Historia Muzeo de Lublin, filio de la regiona muzeo en la Kastelo de Lublin, okazis ekspozicio dediĉita al regionaj esperantistoj, kune kun Czesław Pruski kaj vizitinta Lublinion Edmond Privat, pretigita de Tomasz Chmielik, okaze de lia 100-a naskiĝdatreveno. La akompanan sesion en la kastelo kaj turisman ekskurson tra Lublinio spure de Edmond Privat ĉeestis Claude Gacond.

El la agado en Varsovio[redakti | redakti fonton]

Astrologio

Dum pluraj jaroj popularigis astrologion por varsovianoj, organizante semajnajn lekciojn de la rektoro de Astrologia Akademio en Moskvo d-ro Miĥail Levin kaj pola-kanada astrologo Jan Sar Skąpski. En 1994 fondis Astrologian Klubon (Klub Popularyzacji Astrologii), eldonis kaj redaktis "Astrologian Bultenon" por memlernantoj, kadre de la propra firmao Studumo "Mandala".

Muzeo pri Azio kaj Pacifiko

Kadre de la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko debutis pri la ciklo "Spiriteco de Oriento" kun partopreno de polaj kaj eksterlandaj sciencistoj, kontribuis al dekkelkaj Sciencaj Festivaloj (unutemaj pri ciganoj, Kaŭkazio, ĉina medicino, Esperanto - lingvo de la scienco, kaj tiel plu) kaj Scienca Pikniko. Fondinto kaj gvidanto de kelkdeko da renkonto-cikloj por popularigi kulturojn kaj lingvojn de Azio, kune kun kursoj de la ĉina, tibeta kaj sanskrito, kaj fondinto de la du kluboj.

Klubo pri jogo

Popularigo interalie de diversaj tradicioj kaj skoloj de jogo fare de d-ro Tomasz Ruciński, ankaŭ surbaze de tradukoj de Anna Rucińska, gastigado de guruoj kaj spertuloj pri ajurvedo el Barato kaj sanskrtitologoj lekciantaj pri jogo.

Esperanto-Klubo

La klubon vizitadis esperantistoj el Azio (Japanio, Irano, Ĉinio), kies lekcioj estis tradukataj al la pola por neesperantista publiko. Kunlabore kun Andrzej Grzębowski okazis interalie renkonto de esperantistoj el kvar kontintentoj, vojaĝantaj al UK 2009 en Bjalistoko. En la lastaj jaroj la klubo gastis reĝisoron Roman Dobrzyński, kiu prezentis siajn aŭtorajn filmojn pri Azio al neesperantista publiko.

Krzysztof Śliwiński prezentis interalie ekspoziciojn en Tai’erzhuang (Ĉinio) pri la Ribelo de Varsovio kaj sian propran, bazitan sur Vikipedio, Kosmaj simboloj de Oriento kadre de la 5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto, 2014 - prospekto Heroa Varsovio kaj Brava urbo Tai'erzhuang, p. 24.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edward T. Wojtakowski, Decimala katalogo de la planlingva literaturo ĉe Universitata Biblioteko de la Katolika Universitato en Lublino, Romo-Lublino 1979, p. 303
  • Ewa Dziedzic, Lubelscy orientaliści (Lublinaj orientalistoj), en "Sztandar Ludu, 13-14.07.1985
  • Paweł Chromcewicz, Poznać Tadż Mahal (Ekkoni Taĝ-Mahalon) - intervjuo kun Tadeusz Margul, Kurier Lubelski

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]