Krzysztof Jackowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Jackowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1963 (1963-06-01) (60-jaraĝa)
en Człuchów
Lingvoj pola
Okupo
Okupo politikisto • seer
TTT
Retejo http://www.krzysztof-jackowski.info
vdr

Krzysztof Andrzej JACKOWSKI (naskiĝis la 1-an de junio 1963) estas pola klarvidanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jackowski finis fakan lernejon. Laŭ profesio estas tornisto. En la aĝo de 21 jaroj edziĝis kaj havas du infanojn. Post kiam la unua edzino lin forlasis li mem edukis siajn infanojn. Poste denove edziĝis al Katarzyna. Ili loĝas en Człuchów.

Profesia agado[redakti | redakti fonton]

Krzysztof Jackowski estas entreprenisto pri paranormaleco, ankaŭ gvidas kursojn pri klarvidado. Li famiĝis danke al kunlaboro kun polico kaj partopreno en televida programo Eksperimento klarvidulo de oktobro 2003 en televido Polsat. Li asertas, ke lia specialiĝo estas trovo de malaperintaj personoj kaj dum 20 jaroj solvis kelkcent tiajn kazojn.

Pro fenomeno de socia ekinteresiĝo ĉirkaŭ Jackowski en 2000 ekestis dokumenta filmo reĝisorita de Maria Zmarz-Koczanowicz.

En 2003 li gajnis en japana televido TV-Asahi turniron de klarvidantoj kun internacia ĉeestantaro. Aprile 2004 anoncis, ke li akiros premion de James Randi Educational Foundation por pruvi siajn kapablojn (vidu: Miliondolara Paranormala Defio). En la respondo reprezentanto de la fondaĵo evitis kontakton.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Li sen sukceso en 2001 kandidatiĝis en parlamenta baloto por Sejmo laŭ listo de Alternativa Socia Movado Gdynia-regiono. En 2002 iĝis honora membro de la Memdefendo de la Respubliko Pollando, kaj en 2006 dum aŭtonomecaj balotoj li kandidatis laŭ ĝia listo al Pomeria Provinco.

Klarvideco[redakti | redakti fonton]

Krzysztof Jackowski en intervjuo asertis, ke ofte eraras, sed trafaj vizioj estas pli multenombraj - en sia interreta paĝo li taksis sian scipovon al 80%. Antaŭdiroj de Krzysztof Jackowski por 2012 publikigitaj decembre 2011 en "Super Express" veriĝis nur 20% (la klarvidanto antaŭdiris korekte du eventojn el dek). Kiam Ĉefkomandejo de Polico eldonis en 2000 raporton kun konstato pri apenaŭa efikeco de klarvidantoj Krzysztof Jackowski anoncis intencon elekti juĝan vojon por baziĝante sur siaj dokumentitaj kazoj pruvi konfirmon de siaj kapabloj en juĝejo, sed poste rezignis.

En Pollando oni verkis almenaŭ 3 magistrajn disertaĵojn pri klarvideco, en tio unu dediĉitan ekskluzive al Krzysztof Jackowski.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edmund Szczesiak, Jasnowidz z Człuchowa. Krzysztof Jackowski, największy polski jasnowidz, zdradza swoje sekrety (Klarvidanto de Człuchów. Krzysztof Jackowski, la plej granda pola klarvidanto, malkaŝas siajn sekretojn), Wydawnictwo Prasa Bałtycka, 2000 ISBN 83-905459-6-9
  • Magistra disertaĵo sub gvido de profesoro Bogusław Sygit Jasnowidzenie w działaniach śledczych na przykładzie Krzysztofa Jackowskiego (Klarvideco dum enketa agado de Krzysztof Jackowski) verkita de Andrzej Stanisław Mondry, Lodza Universitato 2009
  • Adam Bourne, Parpsychologia na tropie zbrodni (Parapsikologio sur postsignoj de krimo), Wydawnictwo KIRKE, Wrocław 2006, p. 176, ISBN 83-60062-11-0 ISBN 978-83-60062-11-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]