Krzysztof Kamil Baczyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Kamil Baczyński
Persona informo
Krzysztof Kamil Baczyński
Naskiĝo 22-an de januaro 1921 (1921-01-22)
en Varsovio
Morto 4-an de aŭgusto 1944 (1944-08-04) (23-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro morto dum batalo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Religio katolikismokatolika eklezio vd
Lingvoj polaslovena vd
Loĝloko Varsovio vd
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko vd
Alma mater Universitato de VarsovioQ9351564 • Stefan Batory Gymnasium and Lyceum vd
Subskribo Krzysztof Kamil Baczyński
Memorigilo Krzysztof Kamil Baczyński
Familio
Dinastio Q63532265 vd
Patro Stanisław Baczyński vd
Patrino Stefania Zieleńczyk vd
Edz(in)o Barbara Drapczyńska vd
Profesio
Alia nomo Jan Bugaj • Emil • Jan Krzyski • Piotr Smugosz • Krzysztof Zieliński vd
Okupo poeto • verkisto • prozisto • desegnisto • ilustristo • ribelanto • soldato vd
Laborkampo poezioprozo • beletro vd
Aktiva dum 1940– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krzysztof Kamil Baczyński (naskiĝis la 22-an de januaro 1921 en Varsovio, mortis la 4-an de aŭgusto 1944 en Varsovio) – pola poeto de la milita tempo, soldato de Pola Enlanda Armeo, subskoltestro de Grizaj Taĉmentoj, unu el reprezentantoj de la generacio de kolumbanoj. Pereis dum la Ribelo de Varsovio kiel soldato de bataliono Parasol (Ombrelo) de la Enlanda Armeo.

La memor-tabulo ĉe la muro de la Palaco de Blanka en Varsovio
La brusto de Krzysztof Kamil Baczyński en la Aleo de Steloj sur la Skvaro de Skoltoj je la nomo de Grizaj Taĉmentoj en Kielce

Morto[redakti | redakti fonton]

Krzysztof Baczyński mortfalis gardostare en Palaco de Blank la 4-an de aŭgusto 1944 posttagmeze (ĉ. la 16-a), mortige vundita de snajpero lokigita verŝajne en konstruaĵo de la Granda Teatro. En la varsovia ribelo la 1-an de septembro 1944 pereis ankaŭ lia edzino – Barbara Drapczyńska, naskiĝinta la 13-an de novembro 1922 en Varsovio, studentino de la pola lingvo dum la sekreta instruado de la Varsovia Universitato. Postmorte distingita per la Medalo pro Varsovio 1947 kaj la Kruco de Enlanda Armeo. Enterigita unue malfronte de la Palaco. Post la dua mondmilito lia korpo estis transmetita al la Armea Tombejo en Powązki.

Patroneco[redakti | redakti fonton]

Krzysztof Baczyński estas patrono de pluraj lernejoj, bibliotekoj, skoltaj teamoj kaj aliaj institucioj.

La Ordeno de la Komandora Kruco de la Renaskiĝo de Pollando

Baczyński en kantoj[redakti | redakti fonton]

  • 1965 Ewa Demarczyk: Wiersze wojenne (Militaj versaĵoj)
  • 1990 Jacek Kaczmarski: Kosmopolak (Kosmopolita polo) – "Barykada (Śmierć Baczyńskiego)" (Barikado (morto de Baczyński))
  • 1991 Grzegorz Turnau: Naprawdę nie dzieje się nic (Vere nenio okazas) – vortoj de la verkaĵoj Hymn wieczorów miejskich (Himno de la urbaj vesperoj), Znów wędrujemy (Denove ni migras), Z wiatrem (Kun la vento); Jacek Kaczmarski: Barykada-śmierć Baczyńskiego (Barikado - la morto de Baczyński)
  • 1994 Ankh: Bez Imienia (Sen Nomo)
  • 2005 Lao Che: Powstanie Warszawskie (Varsovia ribelo; muzikalbumo) – Godzina W (La horo W)
  • 2007 Zbigniew Hołdys, Pocałunek (Kiso)
  • 2010 Gammadion: Wróg u bram (Malamiko antaŭ pordoj) – Pocałunek (Kiso)

La distingoj[redakti | redakti fonton]

  • La Ordeno de la Komandora Kruco de la Renaskiĝo de Pollando, postmorte aljuĝita fare de Prezidento de Pollando Andrzej Duda), la 29an de julio 2018[1] (vidu la apudan foton)
  • La Medalo pro Varsovio 1939–1945 (1947)
  • La Kruco de Pola Enlanda Armeo

Morto[redakti | redakti fonton]

Post la milito elterigita danke al sonĝo de lia patrino Stefania pri la loko de lia enterigo. La korpon oni identigis danke al konservitaj medicinaj dokumentoj. Monaton poste pereis lia edzino Basia, morte vundita je kapo per rompita vitro. Kun ŝi mortis nenaskita infano. La patrino mortis en 1953 atendante la morton, kiu ligos ŝin kun la filo. Al kuzino transdonis manuskriptojn kun peto de publikigo, kiam tio estos ebla, kio postmilite ne eblis pro tio, ke ĝis 1954 soldatoj de Pola Enlanda Armeo estis oficiale kondamnataj. Laŭ Kalendaro de polo de Piotr Szubarczyk, "Warszawska Gazeta", 3-a ĝis 9-a de aŭgusto 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]