Ksantoreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Xanthorrhoea
Xanthorrhoea malacophylla
Xanthorrhoea malacophylla
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Unukotiledonoj Monocotyledonae
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsidae
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asfodelacoj Asphodelaceae
Subfamilio: Xanthorrhoeoideae
Genro: Gresarboj Xanthorrhoea
Specio: 2 specioj
Xanthorrhoea
L’HÉR.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La ksantoreo[1], aŭ gresarboj[mankas fonto] (latine Xanthorrhoea), greke xanthos(= flava, ora) kaj roea (= fluanta, flui) koncernas la rezinon, laŭ James Edward Smith.[2] Ĝi estas la sola plantgenro de la subfamilio Xanthorrhoeoideae en la familio de la Asfodelacoj (Asphodelaceae) en la ordo de la Asparagaloj (Asparagales). La ĉ. 28 specioj hejmiĝas en Aŭstralio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

floraro kun multaj malfermaj floroj de Xanthorrhoea gracilis
Fruktaro kun kapsulfruktoj de Xanthorrhoea preissii
ilustraĵo de floroj, frukto kaj semoj

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ksantoreoj kreskas en apudmaraj erikejoj, sekaj kaj malsekaj arbaroj. Ili estas ĉiamverdaj kserofitaj, multjaraj plantoj. La planto havas flavan, ruĝan kaj brunan rezinon. Multaj specioj formas dum la jaroj lignan kaj malmulte disbranĉitan trunkon. Ĉe kelkaj specioj la tigo kreskas plejparte subtere kiel rizomo aŭ bulbo. Ekzistas nenormala dikkresko, kiu funkcias per unusola kambio. La gresarboj kreskas de 2 ĝis maksimume 6 m kaj povas atingi ĝis 350 aŭ 450 jarojn. Troviĝis ankaŭ arbo kiu aĝas 600 jarojn[3]. La pojara alteckresko estas nur 0,8 ĝis 6 cm[4]. La plantaj partoj plej ofte estas harhavaj.

La alterne starantaj kaj spirale kreskantaj folioj estas simplaj. La foliplato estas mallarĝa, linieca, unufacia, gresforma kaj ledeca. La folirandoj havas mikroskope malgrandajn triĥomojn. La stomoj estas paracitaj. La folioj restas dum 2 ĝis 3 jaroj verdaj. Ofte partojn de la formortaj folioj restas ĉe la planto kaj protektas la planton kontraŭ tro da forvaporiĝo kaj incendio.

Floraroj kaj folioj[redakti | redakti fonton]

La plej multaj Xanthorrhoea-specioj formas la floraron plej frue en la aĝo de 5 ĝis 6 jaroj. Ĉiu specio havas fiksan flortempon. La plej multaj floraroj staras pinte de la planto. La floraro konsistas el longa spiko. La relative malgrandaj, duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj trinombraj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj petaloj. Ili estas en la du cirkloj malsamaj. La petaloj de ekstera cirklo estas pli malgrandaj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj fekundaj stamenoj; ili ne estas kunkreskintaj kun la involukraj folioj.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La planto formas lignajn aŭ kartilagajn kapsulfruktojn, kiuj havas tri ĝis ses semojn. La pro fitomelanino nigraj semoj havas oleajn endospermon. Per fruktaro kelkaj Xanthorrhoea-specioj produktas ĉ. 10.000 semojn. La semoj restas ĉ. kvin jarojn ĝermkapablaj.

post arbara incendio.

Enhavataj substancoj kaj nombro de kromosomoj[redakti | redakti fonton]

La planto enhavas kalcioksalato-kristalojn. Aliaj enhavosubstancoj estas: cianidino, flavonoleoj, kemferolo, kverketino kaj ĉe kelkaj specioj proantocianidino. La kromosomo-nombro estas 2n = 22.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Xanthorrhoea estas la suba kreskaĵaro en Aŭstraliaj eŭkaliptaroj. Ili transvivas arbarajn incendiojn en la aŭstraliaj sekaj regionoj: partoj de la mortintaj folioj protektas la trunkon. La pinta meristemo transvivas la fajron ĉar ĝi konkave troviĝas inter aliaj ĉeloj de la trunka pinto.

Incendio eĉ estas pozitivaj por la gresarboj, ĉar la konkurantoj forbruliĝas al nutraĵoj. Multaj gresarboj apartenas al la pirofitoj, kies disvastigo kaj reproduktado pliboniĝas per fajro. Ĝia trunko ĝenerale estas nigra pro la fulgo. Tial ĝi ankaŭ nomiĝas „nigra knabo“.

blua = disvastigejo de la genro Xanthorrhoea kaj ĝia subfamilio Xanthorrhoeoideae.
Xanthorrhoea latifolia subsp. latifolia

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La ĉ. 28 Xanthorrhoea-specioj hejmiĝas en ĉiuj federaciaj ŝtatoj de Aŭstralio kaj sur Tasmanio. Ili kreskas bone en modera ĝis tropika klimato.

La molekulaj genetikaj esploroj dum la lastaj dek jaroj havis kiel rezulton, ke la limoj de la unuopaj familioj ene de la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) tre ŝanĝiĝis, kaj tial ankaŭ la sistematiko de la genro, dum subfamilio kaj familio estis longe diskutataj. Ĉi tie estas priskribata la sistematiko laŭ Mark W. Chase k.a. Hodiaŭ Xanthorrhoea estas la sola genro de la subfamilio de la Xanthorrhoeoideae. La nomenklaturo por la subfamilio estas la familia nomo Xanthorrhoeaceae, kiun 1829 Barthélemy Charles Joseph Dumortier en Analyse des Familles de Plantes, 60, 62, 103 unuafoje publikigis.

Jen listo de la ĉ. 28 Xanthorrhoea-specioj kun subspecioj:

Xanthorrhoea nana D.A.HERB.: Ĝi hejmiĝas en Okcidentaŭstralio.

Xanthorrhoea preissii ENDl. (sin.: Xanthorrhoea reflexa D.A.Herb., Xanthorrhoea pecoris F.MUELL.): gi enas el Okcidentaŭstralio

  • Xanthorrhoea pumilio R.BR.: Ĝi venas el Kvinslando.
  • Xanthorrhoea quadrangulata F.MUELL.: Ĝia hejmregiono estas Sudaŭstralio.
  • Xanthorrhoea resinosa PERS. (sin.: Xanthorrhoea hastilis R.BR., Acoroides resinifera C.KITE, Xanthorrhoea hastile R.BR. orth. var., Xanthorrhoea hastilis SM., Xanthorrhoea resinifera (SOL. EX KITE) E.C.NELSON & D.J.BEDFORD NOM. INVAL.): Ĝi venas el Viktorio kaj Novsudkimrujo.
  • Xanthorrhoea semiplana F.MUELL.: Ĝi ekzistas en du subspecioj:
    • Xanthorrhoea semiplana F.MUELL. subsp. semiplana: Ĝi hejmiĝas en Sudaŭstralio.
    • Xanthorrhoea semiplana subsp. tateana (F.MUELL.) D.J.BEDFORD (sin.: Xanthorrhoea tateana F.MUELL.): Ĝia hejmregiono estas Sudaŭstralio.
  • Xanthorrhoea thorntonii TATE: Ĝi hejmiĝas eb Okcidentaŭstralio, Sudaŭstralio kaj Norda Teritorio.

Oni ofte supozas ke la genro Kingia apartenas ankaŭ al tiu familio, sed ĝi apartenas fakte al la familio Dasipogonacoj. Dasypogonaceae.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La aŭstraliaj aborigenoj uzas la Xanthorrhoea-speciojn diversmaniere. Ekzemple la flava akarojda rezino, kiu fluas el la trunko estas uzata kiel gluaĵo. La floroj povas esti fermentataj al alkohola trinkaĵo. Kelkaj specioj estas kultivataj kiel ornamplanto en regionoj sen frosto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mark W. Chase, James L. Reveal, Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae. In: Botanical Journal of the Linnean Society, Band 161, Nr. 2, 2009, S. 132–136, doi:10.1111/j.1095-8339.2009.00999.x.
  • Die Familie der Xanthorrhoeaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Systematik und Beschreibung) eingesehen im April 2010
  • Die Familie der Xanthorrhoeaceae bei DELTA. (Abschnitt Beschreibung)
  • Leslie Watson: Xanthorrhoeaceae bei der Western Australian Flora: online, 2008.
  • D. J. Bedford: Xanthorrhoeaceae. In: Gwen J. Harden (Eld.): Flora of New South Wales, Band 4, New South Wales Univ. Press, Kensington 1993, ISBN 0-86840-188-9, S. 61ff., (html-Versio reta), (Abschnitt Beschreibung)
  • D. J. Bedford: Xanthorrhoea. In: A. S. George (Hrsg.): Flora of Australia Vol. 46: Iridaceae to Dioscoreaeceae, 1986, ISBN 0-644-04356-3, S. 148–169.
  • A. C. Borsboom: Xanthorrhoea: A review of current knowledge with a focus on X. johnsonii and X. latifolia, two Queensland protected plants-in-trade. Wildlife Ecology Unit Environmental Sciences Division, EPA, 2005: (PDF-Dosiero).
  • [1] Australian Xanthorrhoeas 2014-11-22

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. D. Gledhill: The Names of Plants. Cambridge University Press, 2008, ISBN 978-0-521-86645-3, S. 35.
  3. Byron B. Lamont u. a.: The Anatomy and Chemistry of the Color Band of Grasstree Stems (Xanthorrhoea Preissii) used for Plant Age and Fire History Determination. In: Annals of Botany. 89, 2002, S. 605–612, online. (PDF; 574 kB), doi:10.1093/aob/mcf073.
  4. A. C. Borsboom: Xanthorrhoea: A review of current knowledge with a focus on X. johnsonii and X. latifolia, two Queensland protected plants-in-trade. Wildlife Ecology Unit Environmental Sciences Division, EPA, 2005: (PDF-Dosiero).