Ktuc Anapat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ktuc en 1986

Monaĥejo Ktuc Anapat (armene: Կտուց, kio signifas beko en la armena) estas forlasita armena monaĥejo de la 15-a jarcento sur la malgranda insulo Ktuc (Çarpanak) en la lago Van, Vaspurakano (nuna Turkio ). Laŭ tradicio, la monaĥejo estis fondita en la 4-a jarcento de Sankta Gregorio la Iluminanto, post sia reveno de Romo. Ĝi enhavis manon de Johano Baptisto, kiu estis konservita en relikvujo nun situanta en la sidejo de la Armena Patriarkejo de Jerusalemo[1].

La unuaj historiaj registroj rilataj al la monaĥejo datiĝas de la 15-a jarcento, kiam ĝi estis konata pro sia scriptorium. Manuskriptoj de ĉi tiu tempo konserviĝas en la Matenadarano en Erevano, Armenio. La monaĥejo estis plej verŝajne detruita en tertremo en 1648, antaŭ esti rekonstruita en la 18-a jarcento kun financado de la homoj de Bageŝ. Ĝi fariĝis unu el la du sidejoj de la diocezo Lim kaj Ktuc de la Armena Apostola Eklezio.

Dum la Hamidaj masakroj de 1894–1896 multaj rifuĝintoj trovis rifuĝon en la monaĥejo. Tamen tio ne ripetiĝis dum la Armena genocido en 1915–1916, ĉar aliro al la insulo estis malhelpita de la otomana polico. De tiu tempo la monaĥejo estis forlasita kaj nur la preĝejo kaj ĝia gavito restas.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Satelita vido de la lago Van.

La monaĥejo situas sur unu el la kvar (antaŭe sep) insuloj de la Lago Van: la insulo Ktuc  ("pinta" nuna Carpanak), proksime al la orienta bordo de la lago, ĝis 1,5 kilometrojn de terkapo. Tiel, hodiaŭ la insulo estas parto de la provinco Van (regiono de orienta Anatolio), en orienta Turkio, ĝis 25 kilometrojn nordokcidente de la urbo Van; Tamen, historie, la monaĥeja komplkeso situis en la kantono Arberani en la provinco Vaspurakano[2], unu el la dek kvin historiaj provincoj de Armenio, laŭ la armena geografo de la sepa jarcento, Anania Ŝirakaci[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĥaĉkaro de la monaĥejo.

Laŭ tradicio, la monaĥejo fondiĝi en la 4-a jarcento fare de Sankta Gregorio la Iluminanto post sia reveno de Romo, kiu estus deponinta en ĉi tiu konstruaĵo restaĵon de Johano Baptisto, por kiu poste estis farita relikvujo, nuntempe konservita de la Armena Patriarkejo de Jerusalemo. Tamen, la unua registrita referenco al la monaĥejo devenas de la 15-a jarcento, periodo dum kiu ĝi distingiĝis per sia scriptorium el kies maloftaj manuskriptoj estas konservitaj hodiaŭ en la Matenadarano de Erevano.[4].

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sourp Karapet[redakti | redakti fonton]

Aera vido de la monaĥejo kaj parto de lago Van.

Starigita en 1712-1713, Surb Karapet ("Sankta Johano la Antaŭulo"), ankaŭ nomata Surp Hovhannes ("Sankta Johano"), estis verko de la arkitekto Ĥoŝĥabar. Ĉi tiu kruco enskribita sur du liberaj okcidentaj subteniloj, ekipitaj per kvinangula absido, estas kovrita de arkoj subtenataj de pendiloj, cilindra tamburo en ĝia suba parto, sed okangula en ĝia supra parto, kun piramida kupolo . La okcidenta parto estas kovrita de ripoj, kiuj subtenas malgrandan kupolon ekipitan per erdik (loka speco de lanterno)[5]. La interno estas ornamita per niĉoj kaj la ekstero distingiĝas per sia orienta fasado kun du horizontalaj bendoj kaj la vertikala bendo, kiu ĉirkaŭas fenestron, kun tri krucaj medaljonoj kaj du vicoj de ĥaĉkaroj[6]; dum la okcidenta portalo estas formita per stalaktitoj kaj ruĝaj kaj verdaj spiraloj[7].

Gavito[redakti | redakti fonton]

La preĝejon antaŭas okcidente gavito el nigra vulkana tofo en kvar kolonoj kaj naŭ plafonoj subtenataj de arkoj, iam ornamitaj per freskoj interne. Ĉi tiun saman antaŭas okcidente ŝedo por sonorilturo, kies unua nivelo konsistas el niĉo de stalaktitoj, kiuj enkadrigas la portalon, dum la dua nivelo estas okupita per granda fenestro, kiu estis kronita de lanterno, kiu hodiaŭ ĝi malaperis[8].

Aliaj konstruoj[redakti | redakti fonton]

La nordorienta angulo de la gavito donas aliron al kapelo de la Sanktaj Ĉefanĝeloj kaj biblioteko, ambaŭ en ruinoj[9].

Finfine, la lokon de la monaĥejo kompletigas tombejo kaj loĝkvartaloj, hodiaŭ detruitaj[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ktuts' Anapat. Rensselaer Digital Collections. Rensselaer Polytechnic Institute. Arkivita el la originalo je 2016-01-15. Alirita 2009-05-04.
  2. Ter-Minassian, Anahide (2000). "Van 1915". En: Richard G. Hovannisian (dir.) Armenian Van/Vaspourakan. Costa Mesa, Calif.: Mazda Publishers, p. 219, ISBN 1-56859-130-6.
  3. Hewsen, Robert H. (2000). “Van in this world, Paradise in the next” — The Historical Geography of Van/Vaspurakan". En: Richard G. Hovannisian (dir.), Armenian Van/Vaspourakan. Costa Mesa, Calif.: Mazda, p. 14, ISBN 1-56859-130-6.
  4. Ayliffe, Rosie; Marc S. Dubin y John Gawthrop (2003). The Rough Guide to Turkey. Londres: Rough Guides, p. 942, ISBN 978-1-84353-071-8.
  5. Guréghian, Jean V. (2008) Les monuments de la région Mouch - Sassoun - Van en Arménie historique. Alfortville: Sigest, p. 14, ISBN 978-2-917329-06-1.
  6. Donabédian, Patrick, Jean-Michel Thierry y Nicole Thierry (1987). Les arts arméniens. París: Mazenod, p. 306, ISBN 2-85088-017-5.
  7. Dédéyan, Gérard, dir. (2007). Histoire du peuple arménien. Tolosa: Privat, p. 43, ISBN 978-2-7089-6874-5.
  8. Guréghian, Jean V. (2008). Les monuments de la région Mouch - Sassoun - Van en Arménie historique. Alfortville: Sigest, p. 13, ISBN 978-2-917329-06-1.
  9. Hewsen, Robert H. (2000) “Van in this world, Paradise in the next: The historical geography of Van/Vaspurakan". En: Richard G. Hovannisian (dir.) Armenian Van/Vaspourakan. Costa Mesa, Calif.: Mazda Publishers, p. 37, ISBN 1-56859-130-6.
  10. Durand, Jannic; Ioanna Rapti y Dorota Giovannoni, dirs. (2007). Armenia sacra — Mémoire chrétienne des Arméniens (IVe ‑XVIIIe siècle). París: Somogy / Musée du Louvre, p. 280, ISBN 978-2-7572-0066-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]