Kuĉano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kuĉano
تصاوير قوچان 01.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 96 953  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 6′ N, 58° 31′ O37.10027777777858.509444444444Koordinatoj: 37° 6′ N, 58° 31′ O [+]
Alto 1 317 m [+]
Horzono UTC+03:30 [+]
Situo de Kuĉano
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Quchan [+]
v  d  r
Information icon.svg

Kuĉano,[1] persalingve قوچان‎ estas la ĉefurbo de Distrikto Kuĉano en Provinco Rezaa Ĥorasano en Irano. Ĝi estas ankaŭ universitata urbego.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kuĉano situas en nordoriento de la lando sur altebenaĵo sur relative plata tereno, suden de la turkmena ĉefurbo Aŝgabato. Kuĉano situas ĉirkaŭ 120 kilometrojn nordokcidente de la provinca ĉefurbo Maŝhado kaj 640 kilometrojn de Teherano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kurdoj estis transloĝigitaj tien en la 17-a jarcento. Kontraŭ landlima militservo la kurdoj ĝuis ampleksan aŭtonomion. Multaj el la loĝantoj de la areo estas ankoraŭ nomadaj kaj vivas en tendoj somere por paŝtadi siajn gregojn. Kuĉano suferis de multaj sismoj, tial la urbo estis translokigita proksimume 10 km oriente de la origina urbo en 1895. Antaŭ 2 jaroj (en 1893) terura sismo okazis, dek mil da homoj mortis, samtempe kvindek mil da brutoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Grajnoj kaj vinoj estas inter la produktoj de la distrikto. En la urbego teknologia universitato funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ mapo de Irano Kuĉano ne havas ĉefvojon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971