Ku-Kluks-Klano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucbruligado de la KKK

La Ku-Kluks-Klano (Ku Klux KlanKKK) estas unu el kelkaj blankul-suverenistaj organizaĵoj en Usono, kiuj kontraŭbatalas civilajn rajtojn por nigruloj, judoj, kaj aliaj etnaj, rasaj, socialaj, aŭ religiaj grupoj. Ili ankaŭ kontraŭas katolikismon, kaj 'maldekstrajn' grupojn, kiel la IWW-on kaj la movadon por gej-rajtoj. Ili fifamas pro terorisma perforteco, linĉado, kaj minacaj agoj kiel krucbruligo.

Historio

Originala KKK

La 24-an de decembro 1865 (post la fino de la usona enlanda milito) KKK fondiĝis de konfederaciaj veteranoj. Ĝi kreskis kaj plifamiĝis post kunveno en 1867, dum generalo Nathan Bedford Forest prezidis kiel granda sorĉisto [Grand Wizard, angla termino por gvidanto de la KKK].

Originale KKK celis ne nur kontraŭi rajtojn de nigruloj, sed ankaŭ helpi vidvinojn kaj georfojn de la enlanda milito. Ĝi pli kaj pli uzemis plifortecon, kaj en 1869 Forrest oficiale disigis la organizaĵon pro tio. Sed KKK-agado daŭris kaj en 1871 prezidento Ulysses S. Grant subskribis kontraŭ-KKK-leĝon. Post kelkaj jaroj KKK malaperis.

Dua KKK

Nova KKK reaperis dum la unua mondmilito. En 1915 polemika klasika filmo "La nasko de nacio" (The Birth of a Nation) de D.W. Griffith kreis novan kontraŭ-negran senton en Usono. La unua KKK estis suda organizaĵo, sed la dua havis grupojn tra multaj usonaj ŝtatoj, nordaj kaj sudaj. Skandalo seksperforta kaj murda de KKK-estro kaŭzis, ke la dua KKK perdis popularecon dum la 1930-oj, kaj ĝi disiĝis en 1944.

Triaj Klanoj

Post la dua mondmilito aperis kelkaj organizaĵoj uzantaj la nomon de "Ku-Kluks-Klano". Ili batalas kontraŭ la rajtmovadojn de la 1960-oj. Ili ankoraŭ restas hodiaŭ, sed ju pli usona socio toleremiĝas rase, des pli la KKK malkreskas kaj fendiĝas.

Tradicioj

La nomo "Ku-Kluks-Klano" venas de "kuklos", la greka vorto por "circlo". Anoj de la klano vestas distingajn blankajn robojn kaj kapotojn, kiuj reprezentas la fantomojn de Konfederaj militistoj revenintaj de mortinteco por serĉi venĝon kontraŭ siaj malamikoj. KKK uzas titolojn kiel Grand Wizard (Granda Sorĉisto), Exalted Cyclops (Laŭdata Ciklopoj), ktp por indiki rangon.

Hodiaŭ

Probable hodiaŭ estas nur kelkaj miloj da subtenantoj, kiujn la plejmulto de usonanoj rigardas kiel tre dekstremajn frenezulojn. Ĉefaj usonaj frakcioj estas "Imperiaj Klanoj de Ameriko" [Imperial Klans of America], "Kavaliroj de la Ku-Kluks-Klano" [Knights of the Ku Klux Klan], kaj "Kavaliroj de la Blanka Rozo" [Knights of the White Rose].

Freŝdate, ida organizaĵo alvenis al Britio. Tamen, la brita Ku-Kluks-Klano estas nur eta movado, sen ia ajn vera influo.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto