Ku Sang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ku Sang
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1919 (1919-09-16)
en Seulo
Morto 11-an de majo 2004 (2004-05-11) (84-jaraĝa)
en Seulo
Lingvoj korea vd
Ŝtataneco Sud-Koreio vd
Alma mater Universitato Nihon vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ku Sang (naskiĝis la 16-an de septembro 1919 en Seulo, mortis la 11-an de majo 2004 samloke) - sudkorea poeto.

Li devenis de katolika familio (lia pli aĝa frato iĝis pastro kaj pereis kiel martiro pro la kredo dum la korea milito). Dum filozofiaj studoj en Japanio, kie enprofundiĝis antaŭ ĉio en budhismon, li trapasis krizon de la katolika kredo; fine sub la influo de laboraĵoj de francaj filozofoj, Gabriel Marcel kaj Jacques Maritain, li trovis sian manieron koncepti religiajn problemojn.

Post studoj revenis al Koreio kaj eklaboris kiel ĵurnalisto. Tamen baldaŭ li estis devigita forlasi nordan parton de la lando, kie trafis lin konflikto kun komunistaj regopovoj (surfone de la ideologio de lia poezio). Dum la korea milito li servis en armea spion-agentejo de Sud-Koreio; li estis mallonge enprizonigita pro kritiko de la prezidento Ji Sung-man kaj lia ĉirkaŭaĵo.

Dum multaj jaroj laboris kiel ĵurnalisto kaj lekciisto de literaturo en universitatoj; li estis aŭtoro de poezioj, dramoj kaj scenaroj, kaj ankaŭ eseoj pri sociaj kaj religiaj temoj. Prilaboris kelke da literaturaj antologioj.

Elektitaj poezji-kolektoj:

  • Choto-ui shi (1956, angla eldono Wastelands of Fire, 1989); la verkoj influitaj de la korea milito
  • Nazareth ui Iesu (1979, angla eldono Jesus of Nazareth); poezio dediĉita al problemoj de katolika kredo
  • Christopher ui gang (1978, Christopher's River)
  • Pat ilgi (1967, Diary of the Fields); la du lastaj aperis en la angla lingvo en kolekto River and Fields: a Korean century (1991) kaj estas omaĝo al spiritecaj valoroj, sociaj kaj ekologiaj enestantaj en la naturo de Koreio.
  • Mogwa ongduriedo sayeoni itta (1984, angla eldono Even the Knots on Quince Trees Tell Tales, 2004); aŭtobiografiaj impresoj de la postmilita periodo de Koreio

Krom la anglaj tradukoj ankaŭ aperis la francaj, italaj, nederlandaj, germanaj kaj japanaj; li estis malkovrita por la mondo dum sia malfrua aĝo (post la 70-a vivjaro), plurfoje li estis anoncata de la medio de koreaj verkistoj por la literatura Nobel-premio.