Saltu al enhavo

Kualalumpura Internacia Flughaveno

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kualalumpura Internacia Flughaveno

emblemo

internacia flughaveno • flughavenoaerodromo • aerodromo de komerca trafiko
IATA: KUL ICAO: WMKK
Resuma informo
Lando Malajzio
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Kualalumpuro
Alteco m
Geografia situo 2° 44′ 44″ N, 101° 42′ 35″ O (mapo)2.745556101.709722Koordinatoj: 2° 44′ 44″ N, 101° 42′ 35″ O (mapo)
[[Dosiero:Ŝablono:Situo sur mapo Kualalumpuro|class=noviewer notpageimage|250x320px|center|Kualalumpura Internacia Flughaveno (Ŝablono:Situo sur mapo Kualalumpuro)]]DEC
[[Dosiero:Ŝablono:Situo sur mapo Kualalumpuro|12x12px|Kualalumpura Internacia Flughaveno|alt=|ligilo=https://tools.wmflabs.org/geohack/geohack.php?pagename=Kualalumpura_Internacia_Flughaveno&language=eo&params=2.745556_N_101.709722_E_dim:10000_region:MY_type:airport]]
Situo de Kualalumpura Internacia Flughaveno
Map
Kualalumpura Internacia Flughaveno
vdr

Kualalumpura Internacia Flughaveno (malajale Lapangan Terbang Antarabangsa Kuala Lumpur; angle Kuala Lumpur International Airport, mallongigo: KLIA, IATA-kodo : KUL, ICAO-kodo : WMKK) estas la plej granda flughaveno en Malajzio. Ĝi estis malfermita la 27-an de junio 1998 kaj situas en la distrikto Sepang de la malajzia ŝtato Selangoro, 44 kilometrojn sude de la ĉefurbo Kualalumpuro. La flughaveno funkcias kiel nabo por la malajziaj aviadkompanioj Malaysia Airlines kaj AirAsia.

La flughavenkonstruaĵo estis dizajnita fare de Kisho Kurokawa, fama japana arkitekto kaj unu el la fondintoj de la Metabolist- movado . La du terminaloj estas ligitaj per aŭtomatigita pasaĝera transportsistemo.

Kualalumpura Internacia Flughaveno havas kapaciton de 35 milionoj da pasaĝeroj kaj 1.2 milionoj da tunoj da kargo jare. La flughaveno estas funkciigita fare de Malaysia Airports (MAHB) Sepang Sdn Bhd, kaj estas la hejmbazo por la aviadkompanioj Malaysia Airlines , MASkargo , AirAsia , AirAsia X [1].

La IATA flughavenkodo KUL estis heredita de la iama ĉefa flughaveno de Malajzio, Subang International Airport, kiu nun estas nur uzita per helicaviadiloj, privataj jetoj kaj armea bazo .[2][3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]