Kuba Komunisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raúl Castro, ĉefgvidanto de la partio

La Kuba Komunisma Partio (hispane: Partido Comunista de Cuba) estas la nura laŭleĝa politika partio de Kubo, fondita la 3-an de oktobro 1965.

La artiklo 5 de la Kuba Konstitucio ĝin difinas kiel la «avangardo organizita de la kuba nacio, supera gvidanta forto de la socio kaj la Ŝtato, kiu organizas kaj orientigas la komunajn penojn al la altaj celoj konstrui la socialismon kaj la avanco de la komunimsa socio».

Gvidilo de la Kastrisma revolucio, ĝiaj partianoj konsideras ĝin kiel la heredanto de la heroaj revoluciaj tradicioj de la kuba popolo, kontraŭ la hispana koloniismo kaj kontraŭ la novkoloniismo imperiisma de Usono, kaj sin proklamas posteulo de la Kuba Revolucia Partio (kiun José Martí fondis en 1892 por batali por la sendependeco de Kubo disde Hispanio) kaj de la Unua Komunisma Partio' (fondita de Julio Antonio Mella kaj Carlos Baliño).[1]

La emblemo de la partio estas la nacia flago kaj la logotipo ene de rektangulo kun ruĝaj bordoj, kiu bildigas du flagojn super brakoj kaj armiloj prenataj de la popolo: unu flago estas ruĝa, simbolo de la proletaro kaj la komunisma karaktero de la Partio kaj la ŝtato, kaj la kuba flago, simbolo de la patrio, kaj sur la nigro aperas la mallongigoj PCC (Partido Comunista de Cuba), en ruĝa koloro ĉirkaŭata de blanko.

La 4-an de oktobro 1965, ekcirkulis la unuan numeron de la gazeto Granma, kiu estas la oficiala organo de la Centra Komitato de la KKP. La prezidento de la Partio, aŭ Unua Sekretario, estas Raúl Castro. Dum multaj jaroj tiu posteno estis de Fidel Castro.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Partido Comunista de Cuba en CubaDebate.cu