Kuba arao
Akvarelo de Jacques Barraband, ĉ. 1800 | ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Ara tricolor (Bechstein, 1811) | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La Kuba arao (Ara tricolor, laŭ kiu ankaŭ Trikolora arao) estis jam formortinta bunta arao de la genro Ara. Ĝi estis endemio de Kubo kaj de la apuda insulo Isla de la Juventud.
Ĝi formortis fine de la 19-a jarcento. Ĝia rilato kun aliaj araoj en sia genro estis delonge necerta, sed oni pensis, ke ĝi estis proksime parenca al la skarlata arao, kiu havas kelkajn similecojn laŭ aspekto. Ĝi ankaŭ eble estis proksime parenca, aŭ identa, al la hipoteza jamajka ruĝa arao. DNA-studo de 2018 trovis, ke ĝi estis la frata specio de du ruĝaj kaj du verdaj specioj de nunaj araoj.
Je ĉirkaŭ 45–50 centimetroj longa, la kuba arao estis unu el la plej malgrandaj araoj. Ĝi havis ruĝan, oranĝkoloran, flavan kaj blankan kapon, kaj ruĝan, oranĝkoloran, verdan, brunan kaj bluan korpon. Malmulte oni scias pri ĝia konduto, sed oni raportas, ke ĝi nestis en kavaj arboj, vivis en paroj aŭ familioj, kaj nutriĝis per semoj kaj fruktoj. La origina distribuo de la specio sur Kubo estas nekonata, sed ĝi eble estis limigita al la centraj kaj okcidentaj partoj de la insulo. Ĝi estis ĉefe raportita el la vasta Marĉo Zapata, kie ĝi loĝis en malferma tereno kun disaj arboj.
La kuba arao estis komercita kaj ĉasata de indiĝenaj karibanoj, kaj de eŭropanoj post ilia alveno en la 15-a jarcento. Multaj individuoj estis alportitaj al Eŭropo kiel kaĝbirdoj, kaj 19 muzeaj haŭtoj ekzistas hodiaŭ. Neniuj modernaj skeletoj estas konataj, sed kelkaj subfosiliaj restaĵoj estis trovitaj sur Kubo. Ĝi fariĝis rara antaŭ la mezo de la 19-a jarcento pro premo de ĉasado, komerco kaj habitatodetruo. Ankaŭ uraganoj eble kontribuis al ĝia malapero. La lastaj fidindaj raportoj pri la specio estas de la 1850-aj jaroj sur Kubo kaj 1864 sur Isla de la Juventud, sed ĝi eble daŭris ĝis 1885.
La kuba arao havis ruĝan frunton paliĝantan al oranĝa kaj poste al flava ĉe la nuko. Ĝi havis blankajn senplumajn areojn ĉirkaŭ la okuloj, kaj flavajn irisojn. La vizaĝo, mentono, brusto, abdomeno kaj femuroj estis oranĝaj. La supra dorso estis brunruĝa kun plumoj ornamitaj per verdo. La pugo, subvostaj plumoj, kaj malsupra dorso estis bluaj. La flugilplumoj estis brunaj, ruĝaj kaj violbluaj. La supra surfaco de la vosto estis malhelruĝa paliĝanta al blua ĉe la pinto, kaj la suba surfaco de la vosto estis brunruĝa.[2] La beko estis diverse priskribita kiel malhela, tute nigra, kaj grizeca nigra. La kruroj estis brunaj.[2][3][4] Ambaŭ seksoj estis identaj laŭ ekstera aspekto, kiel ĉe aliaj araoj.[5] La kuba arao estis fizike malsama ol la skarlata makao pro sia manko de flava ŝultrareo, sia tute nigra beko, kaj sia plia malgrandeco.[6]
Ĉirkaŭ 50 centimetrojn longa, la kuba arao estis trione pli malgranda ol siaj plej grandaj parencoj. La flugilo estis 27,5–29 centimetrojn longa, la vosto estis 21,5–29 centimetrojn, la kulmeno 42–46 milimetrojn, kaj la tarso 27–30 milimetrojn. La subfosilia kranio montras, ke la longo inter la naz-fronta ĉarniro kaj la okcipita kondilo estis de 47,0 milimetroj, la larĝo trans la naz-fronta ĉarniro estis de ĉirkaŭ 25,0 milimetroj, kaj la larĝo de la postorbitaj areoj estis ĉirkaŭ 40 milimetroj granda. Detaloj de la kranio estis similaj al aliaj Ara specioj.[2][7]
La usona zoologo Austin Hobart Clark raportis, ke junaj kubaj araoj estis verdaj, kvankam li ne provizis ian ajn fonton por tiu aserto. Ne estas klare, ĉu verdaj birdoj viditaj sur la insulo estis fakte junaj kubaj araoj aŭ ĉu ili estis anstataŭe naturaj armeaj araoj.[3][8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 BirdLife International. (2021). “Ara tricolor”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T22724513A194916284. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22724513A194916284.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- 1 2 3 Fuller, E. (2000). Extinct Birds. Oxford University Press. pp. 233–236. ISBN 978-0-670-81787-0.
- 1 2 Wiley, J. W.; Kirwan, G. M. (2013). "The extinct macaws of the West Indies, with special reference to Cuban Macaw Ara tricolor" (PDF). Bulletin of the British Ornithologists' Club. 133 (2): 125–156.
- ↑ Hume, J. P.. (2012) Extinct Birds. A & C Black, p. 182–183, 400. ISBN 978-1-4081-5725-1.
- ↑ Greenway, J. C.. (1967) Extinct and Vanishing Birds of the World. American Committee for International Wild Life Protection, p. 314–320. ISBN 978-0-486-21869-4.
- ↑ Williams, M. I.; Steadman, D. W. (2001). "The historic and prehistoric distribution of parrots (Psittacidae) in the West Indies" (PDF). En Woods, C. A.; Sergile, F. E. (eld.). Biogeography of the West Indies: Patterns and Perspectives (2a eldono.). CRC Press. pp. 175–189. ISBN 978-0-8493-2001-9. Arkivita el la originalo (PDF) en 2014-02-07.
- ↑ (2008) “A fossil cranium of the Cuban Macaw Ara tricolor (Aves: Psittacidae) from Villa Clara Province, Cuba”, Caribbean Journal of Science 44 (3), p. 287–290. doi:10.18475/cjos.v44i3.a3. 87386694.
- ↑ (1905) “The Greater Antillean Macaws”, The Auk 22 (4), p. 345–348. doi:10.2307/4069997.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



