Kuba muziko
La kuba muziko estas la esprimo de ritmoj kaj melodioj ligitaj kun la insulo Kubo, ĉu estas indiĝenaj aŭ enkondukitoj sur la insulon, aparte per la hispanaj koloniantoj kaj per la afrikaj sklavoj.
Fontoj
La kuba muziko havas sian originon en du bazaj fontoj, la hispana kaj la afrika muzikoj. Ĝi ankaŭ havis fortan influon de diversaj kurentoj de la usona kaj de aliaj latinamerikaj landoj.
Historio
La Nueva Trova Cubana aŭ mallonge Nueva Trova estas muzika ĝenro, kiu ekestis meze de la 1960-aj jaroj en Kubo, sed nur en 1973 ĝi organiziĝis sub ĉi tiu nomo. La organizaĵo Movimiento de la Nueva Trova [Movado Nueva Trova] sin malfondis en 1986, dum kiam la muzikĝenro pluekzistas laŭ plej diversaj elformaĵoj. La nomo formiĝis el la tradicia arnomo por popolkantistoj trova (deduktita de la trobadoroj de la mezepoko) kun la aldonaĵo „nova“, estas do tradukebla kiel Novaj Kubaj Trobadoroj. Nueva Trova kombinas tradiciajn elementojn de kuba popolmuziko kun aliaj muzikaj ĝenroj kaj estas forte destinita per siajn politikaj kaj poeziaj tekstoj, kio limigas ĝian disvastiĝon precipe en la hispanlingvanaro.
Ĝenroj
- Danzono (danzón)
- Son-muziko (son)
- Rumbo (rumba)
- Salso (salsa)
- Bolero
- Habanero (habanera)
- Latinida ĵazo
- Kubaj trobadoroj (trova cubana)
- Novaj kubaj trobadoroj (nueva trova cubana)
- Kongao (karnavala ritmo)
Listo de kubaj muzikistoj kaj kantistoj
Komponistoj
- Efraín Amador
- José Ardévol
- Leo Brouwer
- Ignacio Cervantes
- Flores Chaviano
- Carlos Fariñas
- Laureano Fuentes
- Alejandro García Caturla
- Hilario González Iñiguez
- Harold Gramatges
- Ernesto Lecuona
- Argeliers León
- Edgardo Martín Cantero
- Miguel Matamoros
- Joaquín Nin-Culmell
- Julián Orbón
- Juan París
- Dámaso Pérez Prado
- Gonzalo Roig
- Amadeo Roldán
- Magaly Ruiz
- Esteban Salas
- Eduardo Sánchez de Fuentes
- Roberto Valera