Kubuta saluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kubuta saluto

La kubuta saluto estas alternativa saluto. Tiu saluto estas enkondukita fare de la Monda San-Organizo por preventi kontaĝon per la eboloviruso.[1] La kaŭzo por tio estas ke la manoj surhavas grandan nombron da bakterioj kaj virusoj kaj per manpremo oni povas transdoni ilin. La ŝanco de transdono per la kubutoj estas multe pli malgranda.

La Monda San-Organizo proponas dum la birda gripo enkonduki tiun salutformon.[2]

Citaĵo
 Saluto per kubuto. 


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle nytimes.com - Greetings Kill: Primer for a Pandemic
  2. ntvg.nl - WHO roept op tot ellebooggroet