Kudromaŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Singer-kudromaŝino

Kudromaŝino estas maŝino por la mekanika kunkudrado.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

funkciprincipo de duoblostebpik-kudromaŝino

Por la fabrikado de kunkudro en teksaĵo unu aŭ pluraj fadenoj estas nodigitaj kude. Por tiu-ĉi proceso la supra fadeno unue estas ŝovita per kudrilo tra la teksaĵo. Kaptilo post la trapiko kaptas parton de la supra fadeno, kiu kuŝas unue rekte sur la kudrilo. Por tio necesas, ke la fadeno alireblas por la kaptilo. Tion oni atingas kutime per maŝlevo, tio estas kudrilomovo al la direkto de la suba mortopunkto de la kudrilo al la direkto de la elpiko dissolvante tiel la fadenon de la kudrilo.

Ĉe la maŝintipo por duobla stebpikado nun sekvas kunmaŝiĝo aŭ per la tirado de la bobenfadenbobeno tra la antaŭe kreita maŝo aŭ per la tirado de la maŝo ĉirkaŭ la bobenfadenbobeno.

Ĉe la katenpikamaŝinoj la kunmaŝiĝo okazas anstataŭ kun la bobenfadenbobeno kun la venonta piko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj kudriloj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj maŝinoj ankaŭ por la kudromaŝino ekzistas longa prahistorio. En pratempo la homoj uzis fiŝostojn por kudri. Tiam sekvis kudriloj el pintaj ostoj aŭ korno kun kudriltrueto. Nur en la 14-a jarcento oni sukcesis fabriki kudrilon el ŝtalo. Dum jarcentoj la ŝtalkudrilo estis la plej grava ilo por fabriki vestaĵojn.

Ĝis en la jaro 1830 oni kudris permane. La profesio de tajloro estis tre honorigita kaj la reputacio de bona tajloro havis grandan signifon inter la sinjorinoj de la alta societo. Lerta tajloro sukcesis fari ĝis 30 pikojn po minuto. Nur en la mezo de la 18-a jarcento oni komencis provi movi kudrilon maŝine.

Unuaj provoj[redakti | redakti fonton]

La unuajn eksperimentojn por mekanika kunkudrado faris la germano Charles Frederick Wiesenthal, kiu vivis en Anglio en la jaro 1755. Lia ideo estis ke per dupinta kudrilo kun kudriltruo en la mezo estas farita la movo de la mankudrado. Tiun pingloformon uzis poste ankaŭ Joseph Madersperger, John James Greenough kaj aliaj. Ankoraŭ hodiaŭ oni utiligas la principon en la brodado. Ne estas konata, ĉu Wiesenthal iam finkonstruis funkciantan kudromaŝinon.

La unua funkcianta kudromaŝino[redakti | redakti fonton]

La unuan funkciantan kudromaŝinon por ŝufaristoj konstruis la angla inventisto Thomas Saint en la jaro 1790. Li patentigis sian inventon. La maŝino konsistis komplete el ligno, posedis forkpinglon, antaŭpililon kaj hokpinglon. La maŝino kudris per katenpiko. Ankaŭ en aliaj landoj inventistoj kreis kudromaŝinojn.

La unua kudromaŝinofabriko[redakti | redakti fonton]

La unuan kudromaŝinofabrikon de la mondo kreis la franca industriisto Barthélemy Thimonnier. Li kreis en la jaroj 1829 kaj 1830 sian kudromaŝinomodelon kun la nomo Couseuse [kudristino], kiun li patentigis la 17-an de julio 1830. Aliaj modeloj sekvis.

De Howe al Singer[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1846 la usona inventisto Elias Howe inventis la duoblostebpik-kudromaŝinon. Li tamen ne trovis fabrikiston, kiu pretis surmerkatigi lian inventon, li tial forlasis Usonon kaj vojaĝis al Anglio sed ankaŭ tie ne sukcesis. Reveninte al Usono li konstatis, ke intertempe Isaac Merritt Singer inventis similan maŝinon. Howe plendis kontraŭ la patento de Singer kaj sukcesis, ke Singer devis dividi la profiton de la patento kun Howe.

En la jaro 1851 Isaac Merritt Singer fondis la entreprenon I.M. Singer & Company, kiu sukcese surmerkatigis la kudromaŝinon.

La domkudromaŝino[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1893 la gefratoj Gegauf konstruis la unuan malplenorlo-kudromaŝinon. Ĝia inventisto estis Fritz Gegauf. Kelkajn jarojn poste estis fondita en Steckborn en Kantono Turgovio, Svislando, la nova kudromaŝino-fabriko Fritz Gegauf AG, kiu ankoraŭ hodiaŭ konstruas kudromaŝinojn. Ek de 1932 tiuj maŝinoj portis la nomon Bernina.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]