Japana kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kuirarto de Japanio)

diversaj suŝioj
populara japana manĝo, kun tempuro, saŝimo kaj miso-supo
fagopiraĵo

Japana kuirarto estas kuirarto, uzanta materialon kutiman en Japanio, kaj kreskinta speciale en japana medio. En la japana, tia kuiraĵo estas ofte nomata wasyoku (ŭaŝoku), kaj estas registrita kiel nemateria kultura heredaĵo de UNESKO en decembro 2013.

La bazaj kuirmaterialoj estas rizo, legomo kaj fiŝo, kaj aparte konataj ankaŭ eksterlande estas suŝio, saŝimo, tempuro kaj fagopiraĵo (nomata soba).

En iuj fojoj, okcidentstilaj kuiraĵoj kiel omleto, rizaĵo kun kareo, kiuj estas jam kutimiĝintaj en Japanio kun specife japanaj karakterizaĵoj, estas traktataj kiel japanaj kuirartaĵoj ekster Japanio. La samo validas al rameno, ĉindevena nudelo, aŭ speciala kuirmaniero de spageto ktp.

Diversaj pladoj kaj manĝaĵoj[redakti | redakti fonton]