Kuketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuketo[1]ĵetono[1] (angle cookie) estas datumpakaĵo sendita de reta servilo al foliumilo kaj poste plusendita de la foliumilo ĉiufoje kiam ĝi trafas la servilon. Kuketo povas enteni ajnan informon kiun la servilo bezonas konservi inter la seancoj. Ĝi precipe entenas ĝeneralajn informojn pri la uzanto (salutnomo, pasvorto, rajtoj, preferoj) sed povas enteni multe pli (kutimoj, ofteco de vizito, ktp). Tipa apliko estas aŭtentokontrolo de registritaj uzantoj. Aliaj uzoj estas inventari la aĉetojn de la uzanto, «personigo» (variado) de la TTT-konektoj, nombrado de atingoj fare de la uzanto ktp.

Foliumiloj ebligas ĉu permesi ĉu malpermesi kuketojn depende de la sendanta servilo.

La traduko per “ĵetono” estas sufiĉe bona por multaj protokoloj, sed en HTTP tiu ĵetono estas io plia ol kutime, kaj «kuketo» havas la avantaĝon de tuja rekoneblo.

Amuza estas la Irlanda traduko per vorto simila al “kukolaĵo”: kuketoj estas trudita aĵo, kiel la kukolaj ovoj; kaj «kukolo» sonas sufiĉe simile.

Ekzistokialo[redakti | redakti fonton]

Kuketoj povas enhavi kiajn ajn arbitrajn informojn kiujn elektas la servilo por administri staton inter HTTP-transakcioj kiuj alie estus senstataj. Ofte ĝi estas uzata por identigi registritan uzanton de TTT-ejo sen postuli ke tiu re-ensalutu ĉiufoje. Aliaj eblecoj estas: administri 'butikuman korbon' kiu enhavas aĉetotajn varojn dum iu sesio je la paĝo, agordi la paĝon al la propraj deziroj de la vizitanto (prezenti malsamajn paĝojn al malsamaj uzantoj), kaj registri la vizit-kutimojn de iu uzanto.

Kontraŭstaro al kuketoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj homoj kontraŭstaras la uzon de kuketoj. Sekvas priskribo de kelkaj el la instigoj al tiu opinio.

Malakurata identigo[redakti | redakti fonton]

Eble la plej fundamenta plendo estas tio ke kuketoj ne indentigas homon, sed nur retumilon. Ekzemple, ili ne povas distingi inter multaj uzantoj kiuj uzas unu konton. Ankaŭ, unuopulo kiu uzas multajn komputilojn, ja havas malsaman kuketaron ĉe ĉiu el la komputiloj.

Privato, anonimo, kaj reklamado[redakti | redakti fonton]

Kuketoj ankaŭ havas kelkajn gravajn efikojn rilate la privaton kaj anonimon de ret-uzanto. Ekzemple, kelkaj firmaoj registras la vizitojn de uzanto al disaj TTT-ejoj por merkataj celoj. Cetere, kelkaj paĝoj enhavas bildojn kiuj estas nevideblaj kaj kreas kuketon sur ĉiun komputilon kiu aliras ilin. Komercaj paĝaroj povas legi tiujn kuketojn, ekscii kiu TTT-ejo estigis ilin, kaj elsendi spamon reklamantan varojn kiuj rilatas al tiuj paĝoj.

Firmaoj kiuj uzas tiun ĉi sistemon pravigas ĝin per la aserto ke ĝi estas sukcesa maniero doni al klientoj varojn kiuj probable interesus ilin. Se paĝ-posedantoj kiuj instalas tiujn spur-kuketojn ricevas monon de la komercantoj, la enspezo povas ebligi al ili prezenti siajn paĝojn senpage.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]