Saltu al enhavo

Kukoloformaj birdoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kukoloformaj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukoloformaj birdoj
Ventumila kukolo (Cacomantis flabelliformis)
Ventumila kukolo (Cacomantis flabelliformis)
Biologia klasado
Regno: Bestoj, Animalia,
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Subklaso: Neornitoj, Neornithes
Ordo: Cuculiformes
Wagler, 1830
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Leach, 1819
genroj

·· genroj, en la teksto

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cuculus canorus.jpg
Cuculus canorus

La Kukoloformaj birdoj (Cuculiformes) estas ordo de birdoj el la Neognatoj (Neognathae). En la familio de la Kukoledoj estas proksimume 150 specioj, el kiuj pli ol 50 estas kovoparazitoj. La plej multaj el ili estas mezgrandaj birdoj, kies preferataj vivejoj estas arbaroj kaj arbustpejzaĝoj. Ambaŭ seksoj ĉe la plej multaj specioj distingas sin laŭ grando kaj pezo.

La kukoloj aŭ Kukoledoj estas la nura taksono de la Kukoloformaj birdoj.[1][2][3] La kukolofamilio inkludas eŭropan kukolon, la vojkurulojn, koelojn, malkohaojn, malagaskukolojn, centropojn, kaj aniojn. La centropoj kaj anioj estas foje apartagitaj kiel diferencaj familioj, nome Centropodidae kaj Crotophagidae, respektive. La kukolordo Cuculiformes estas unu el tri kiuj formas la kladon Otidimorphae, la aliaj du estas la turakoj kaj la otidoj. La familio Cuculidae enhavas 150 speciojn, kiuj estas dividataj en 33 genroj.

La kukoloj estas ĝenerale mezgrandaj, sveltaj birdoj. Plej multaj specioj vivas en arboj, kvankam granda malplimulto loĝas surgrunde. La familio havas kosmopolitan distribuon; la plimulto de la specioj estas tropikaj. Kelkaj specioj estas migrantaj. La kukoloj manĝas insektojn, insektajn larvojn kaj diversajn aliajn bestojn, same kiel fruktojn. Kelkaj specioj (ekzemple, la plimulto de kukolspecioj vivantaj en Eŭrazio) estas nestoparazitoj, demetante siajn ovojn en la nestoj de aliaj specioj kaj kaŭzante la terminojn "kukola ovo" kaj "kukolulo" kiel metaforojn. Tamen, plej multaj specioj kreskigas siajn proprajn idojn.

Kukoloj ludis rolon en homa kulturo dum miloj da jaroj, aperante en greka mitologio kiel sanktaj al la diino Hera. En Eŭropo, la kukolo estas asociita kun printempo, kaj kun kokrado, ekzemple en la verko Love Labour's Lost (Perditaj Amopenoj) de Shakespeare. En Barato, kukoloj estas sanktaj al Kamadeva, la dio de deziro kaj sopiro, dum en Japanio, la kukolo simbolas nereciprokan amon.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]
Blua malagaskukolo (Coua caerulea)
Flavbeka kukolo (Coccyzus americanus)
Ruĝpuga grundokukolo (Neomorphus geoffroyi)
Blankbrova centropo (Centropus superciliosus)

La familio Cuculidae estas 150 specioj kiuj estas dividataj en 33 genroj. Tio inkludas du speciojn kiuj formortiĝis en historia tempo: nome Helikomanĝa malagaskukolo el Madagaskaro kaj la Sanktahelena kukolo kiu estis metita en sia propra genro Nannococcyx.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2006) “Diversification of Neoaves: integration of molecular sequence data and fossils”, Biology Letters 2 (4), p. 543–547. doi:10.1098/rsbl.2006.0523. 
  2. (2008) “A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History”, Science 320 (5884), p. 1763–1768. doi:10.1126/science.1157704. Bibkodo:2008Sci...320.1763H. 6472805. 
  3. (2014) “Whole-genome analyses resolve early branches in the tree of life of modern birds”, Science 346 (6215), p. 1320–1331. doi:10.1126/science.1253451. Bibkodo:2014Sci...346.1320J. 
  4. Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 9a de Majo 2022 .
  5. Olson, Storrs L.. (1985) “Section VII.C. Cuculidae”, Avian Biology 8. New York: Academic Press.
  6. Chandler, R.M. (1999). "Fossil birds of Florissant, Colorado: with a description of a new genus and species of cuckoo". En Santucci, V.L.; McClelland, L. (eld.). National Park Service Paleontological Research: Technical Report NPS/NRGRD/GRDTR-99/03 (PDF) (Report). United States Department of the Interior, National Park Service, Geological Resource Division. pp. 49–53.