Kulebra Tranĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kulebra Tranĉo

La Kulebra Tranĉo, iam nomita Tranĉo Gaillard, estas artefarita valo kiu tranĉas tra la kontinenta divido en Panamo. La tranĉejo formas parton de la Panama Kanalo, kaj ligas la akvojn de la Lago Gatuno, kaj de tie de la Atlantika Oceano, kun la Golfo de Panamo kaj de tie kun la Pacifika Oceano. Ĝi estas 12.6 km longa el la kluzo Pedro Miguel ĉe la flanko de Pacifiko al la branĉo de la rivero Chagres de la Lago Gatuno, kun akva nivelo de 26 m super la marnivelo.

La konstruado de tiu tranĉo estis de granda atingo de inĝenierado en sia epoko; la enorma peno postulita por kompletigi ĝin estis kongrua kun la granda gravo de la kanao por ŝipotrafiko, kaj en partikularo por la strategiaj interesoj de Usono.

Culebra [kuLEbra] kun signifo en la hispana por serpento estas la nomo por la montarotra kiu ĝi tranĉas kaj estis dekomence ankaŭ aplikita al la propra tranĉo. El 1915 al 2000 la tranĉo estis nomita Gaillard Cut laŭ la usona oficiro David du Bose Gaillard, kiu estris la elfosadon. Post la kanala redono al Panamo en 2000, la nomo estis reŝanĝita reen al Culebra.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Further reading[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 9° 4′ 38″ N 79° 40′ 31″ U / 9.07722 °N, 79.67528 °U / 9.07722; -79.67528 (mapo)