Kultiva rafano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasko da rafanetoj

Kultiva rafano (Raphanus sativus) estas legomo de la familio brasikacoj.

Multaj specioj de rafano havas formon globecan, sed oni povas trovi subspecion kun la formo de karoto. La specio havas 5 variojn:[1]

  • Rafaneto (Raphanus sativus var. sativus)
  • Granda rafano (Raphanus sativus var. niger)
  • Hindia rafano (Raphanus sativus var. mougri, sin. var. indicus)
  • Japania rafano (Raphanus sativus var. acanthiformis)
  • Oleorafano (Raphanus sativus var. oleifera)

Priskribo

La specio tre varias, ĉe kio antaŭ ĉio la radiko depende de la vario malsame aspektas. Ĉe rafaneto la radiko havas blankan aŭ ruĝan ŝelon.

Uzado

Oni kutimas manĝi la rafanon en salato.

Referencoj

  1. Nova PIV, paĝo 948, kapvorto "Rafano"

Fontoj

  • Ullstein Lexikon der Pflanzenwelt, 1973, ISBN 3-550-16019-4, paĝo 364, kapvorto Rettich, ĉapitro Gartenrettich (R. sativus) kaj Radieschen (var. sativus) germane

Vidu ankaŭ