Kultura Centro Gabriela Mistral

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 33° 26′ 20.70″ S 70° 38′ 23.02″ U / 33.4390833 °S, 70.6397278 °U / -33.4390833; -70.6397278 (mapo)

GAM en 2010

La Kultura Centro Gabriela Mistral (hispane Centro Gabriela Mistral aŭ mallonge GAM)[1] estas komplekso lokita en Santiago de Ĉilio konsistanta el du konstruaĵoj —pli ol 22 000 m²— kun «dek ĉambroj por spektakloj, eseoj, ekspozicio kaj seminarioj; biblioteko kaj studio de registrado; kaj ankaŭ kunvenejoj kaj studio, kaf-trinkejo, restoracio kaj grandaj subĉielaj kortoj»; tiuj spacoj «estas haveblaj por spektakloj, kulturaj aŭ akademiaj kunvenoj, publika uzo kaj privataj aŭ kompaniaj agadoj. Ĉiuj tiuj disponas pri senpaga WiFi».[2] Ĝi estis inaŭgurita kiel tia en 2010.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi formis iam aron kun la 23-etaĝa turo —la Konstruaĵo Diego Portales—, kie en la unuaj tempoj de la militreĝimo estrita de Generalo Augusto Pinochet funkciis la Plenuma Povo, poste la Leĝdona Povo kaj fine la Ministerio pri Defendo. GAM okupis tion, kio estis la Kongresejo (13 300 m²),[3] dum la turo —Strato Villavicencio 364— restis en la manoj de la Ministerio pri Defendo ĝis la jaro 2016 inkluzive; en januaro 2017, Defendo transdonis la konstruaĵon al Naciaj Bienoj kaj la ministro de industrio, Nivia Palma, anoncis ke ĝi fariĝos spaco malfermita al kulturaj kaj sociaj organizaĵoj.[4]

Ekkonstruita en decembro 1971, ĝi estis inaŭgurita la 3-an de aprilo 1972 kiel sidejo de la tria Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (angle UNCTAD). Post tio, ĝi estis transdonita al la Ministerio pri Edukado, kiu alinomis ĝin "Centro Cultural Metropolitano Gabriela Mistral"; post la Puĉo de Pinochet la 11-an de septembro 1973, ĝi estis adaptita kiel sidejo de la diktatoreco tial ke la palaco de "La Moneda" estis serioze damaĝita pro la atakoj de aviadiloj kaj tankoj.[5]

GAM situas sur Avenuo del Libertador Bernardo O'Higgins, 227, apud la stacio Universidad Católica de la Metroo de Santiago

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Centro Cultural GAM. Centro Cultural GAM. www.gam.cl.
  2. Infraestructura, s/f; acceso 09.08.2013
  3. Mayra Kohler R. Edificio Diego Portales deja de ganar hasta $1,7 millón diarios, Economía y Negocios, 07.03.2006; acceso 09.08.2014
  4. Felipe Menares Velásquez. «Torre del ex edificio Diego Portales se convertirá en un espacio abierto a la comunidad», El Ciudadano, 26.01.2017; acceso 26.05.2017
  5. EMOL (15 de decembro de 2007). Dan a conocer propuesta ganadora para transformar edificio Diego Portales en centro cultural. Alirita 15 de decembro de 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Centro Cultural Gabriela Mistral en la hispana Vikipedio.