Kultura Esperanto-Festivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) estas festivalo de originala Esperanto-kulturo kiu tradicie okazis sen regula kadenco en Nordia lando. Ĝia programo enhavas prezentaĵojn muzikajn, teatrajn kaj literaturajn. Ekde 2022 kun jara kadenco en Svislando, kun programo inkluzivanta atelierojn pri pupteatro, kantado, tabloludoj kaj alio en esperanto.

KEF-oj[redakti | redakti fonton]

Jaro Urbo Lando
2023 07 24-29 La Chaux-de-Fonds (Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista) Flago-de-Svisio.svg  Svislando
2022 08 09-15 La Chaux-de-Fonds (en Kultura Centro Esperantista) Flago-de-Svisio.svg  Svislando
2018 (nur planita) Lesjöfors (en Esperanto-Gastejo) Flago-de-Svedio.svg Svedio
2013 07 10 Hillerød (KEFeto, nur unuvespera) Flago-de-Danio.svg Danio
2009 07 07-12 Helsingør Flago-de-Danio.svg Danio
2005 07 16-23 Helsinko Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
2000 07 17-23 Helsinko Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
1998 Lesjöfors (en Esperanto-Gastejo) Flago-de-Svedio.svg Svedio
1996 Kopenhago Flago-de-Danio.svg Danio
1993 Kopenhago Flago-de-Danio.svg Danio
1990 Västerås Flago-de-Svedio.svg Svedio
1988 Lund Flago-de-Svedio.svg Svedio
1986 Upsalo Flago-de-Svedio.svg Svedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.