Kultura alpropriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kultura alpropriĝo (en la angla: cultural appropriation) estas la transpreno aŭ la uzo de la elementoj de malpli superrega kulturo en nedezirinda kaj ofenda maniero laŭ ties membroj - tiel ke ĝia heredaĵo estas misuzata de homoj en privilegia pozicio[1]. Ĉi tio diferencas de forpuŝita grupo, kiu adoptas ion de superrega kulturo en procezo de kultura asimilado[2].

Iuj personoj kritikas kulturan alproprigon, precipe kiam elementoj de soci-etna malplimulto estas uzata de membroj de la superrega kulturo. Ofte citita ekzemplo de kultura alproprigo estas la portado de feltharoj, natura hararanĝo prezentata inter multaj nacioj tra la mondo.

Artoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la artoj, la termino estas pli kaj pli ofte uzata. Tie estas kreskanta kritiko de kultura alpropriĝo fare de verkistoj aŭ filmistoj. Laŭ la kritikistoj, ili ne kapablas krei rakontojn pri homoj el aliaj kulturoj ol tla kulturo, sed nur pri homoj el kulturo al kiu ili mem apartenas. Ekzemplo de tio estas ke, laŭ tiuj kritikistoj ekzemploj estas jenaj: blankaj verkistoj neniam kapablos verki el la perspektivo de la nigra komunumo aŭ eksterulo kiu neniam prenis drogojn, ne scias verki pri la vivo de narkotikulo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte transprenita el la samtema artikolo en la nederlanda vikipedio je la 12-a de julio 2019.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) George Chesterton, Cultural appropriation: everything is culture and it's all appropriated (Kultura alproprigo: ĉio estas kulturo kaj ĉio estas transprenita), GQ Britain, la 15-an de Januaro 2019, alirite la 12-an de Julio 2019.
  2. (angle) Adeline Koh & Roopika Risam, Why Rewrite Wikipedia? (Kial reverki vikipedion ?) , Postcolonial digital humanities,