Kultura diverseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
En Aŭstralio ĉiujare oni festas la kulturan diversecan feston de la lando nomata "Tago de Harmonio".

En la sociaj sciencoj, kultura diverseco priskribas socion, en kiu diversaj kulturoj, kiuj respektas unu la alian, estas integritaj. Ĉi tiu situacio diferencas de situacioj de kultura unuformeco aŭ unukultura socio.

Kio estas kultura diverseco[redakti | redakti fonton]

Kultura diverseco en la sociaj sciencoj similas al biologia diverseco en la vivaj sciencoj.

En la politiko de identecoj, homoj atribuas al si diversajn trajtojn, inkluzive demografion (ekz. raso, sekso kaj aĝo) same kiel kulturajn valorojn kaj normojn. Malsamaj homgrupoj malsamas laŭ lingvo, vesto kaj tradicio, same kiel laŭ sia maniero organizi sin, laŭ religia kredo, je moralaj normoj kaj laŭ la manieroj de komunikado kun la medio. Socio, kiu inkluzivas malsamajn kulturojn, kiuj respektas unu la alian, havas riĉan kulturan diversecon.

Subteno kaj rezisto[redakti | redakti fonton]

La Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco diras: "La kultura diverseco estas necesa al la homaro same kiel la biologia diverseco estas necesa al la naturo." Ĉi tiu paralelo inter kultura diverseco kaj biologia diverseco kreas intuician subtenon. Laŭ ĉi tiu analogio, same kiel la konservado de naturo gravas por la medio, tiel la kutimoj de indiĝenaj popoloj devas esti konservataj.

Kontraŭ ĉi tiu pozicio oni argumentas, ke ĝi ne konformas al la moralaj reguloj, ĉar multaj kutimoj de indiĝenaj homoj estas nelegitimaj hodiaŭ, ekzemple virina cirkumcido, poligamio, infana geedzeco kaj homofero.

Mezurado de kultura diverseco[redakti | redakti fonton]

Estas malfacile kvantigi kulturan diversecon en aparta areo, sed unu el la akceptitaj indikiloj estas la nombro de lingvoj parolataj en ĝi. Brita lingvisto David Crystal (AN) identigis procezojn de kultura homogenigo, kiuj kaŭzas formorton de lingvoj. Oni kalkulas, ke ĝis 2100 pli ol 90% de la lingvoj parolataj en la mondo formortos.

Internaciaj Traktatoj[redakti | redakti fonton]

La unua traktato traktanta kulturan diversecon estis la Unesko- Deklaracio de 2001 titolita "La Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco". La Deklaracio estis prezentita kiel jura ilo, kiu agnoskas kulturan diversecon kiel la "komunan heredaĵon de la homaro" kaj priskribas kulturan diversecon kiel aferon de simila graveco al homa digno.

En 2003, la deklaro en la Konferenco de UN pri la Informa Societo en Ĝenevo estis ratifita.

En oktobro 2005, Unesko redaktis la Konvencion por Protekto kaj Antaŭenigo de Kulturaj Esprimoj (UN), kiu estas konsiderata la ĉefa jura instrumento deviga al la subskribintaj ŝtatoj. Plej multaj landoj en la mondo, same kiel Eŭropa Unio, subskribis la traktaton. Rimarkindaj dum ilia foresto estas Israelo, Usono kaj Aŭstralio.

La graveco konservi kulturan diversecon estas menciita en la Montreala Deklaracio (2006). Ĉi tiu deklaro ankaŭ estis adoptita de Eŭropa Unio.

En 2009, la Eŭropa Kortumo de Justico decidis, ke ĝi havas larĝan vidpunkton pri kulturaj aferoj, precipe rilate al kulturaj kaj komercaj rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj la Ĉina Popola Respubliko. EU kaj Ĉinio kompromitas favorigi ekvilibrajn kulturajn interŝanĝojn inter la partioj, fortigi internacian kunlaboron kaj identigi komercajn ŝancojn en la kampo de kulturo kaj artoj.

Kultura unuformeco[redakti | redakti fonton]

Kultura unuformeco estas la malo de kultura diverseco. Kultura unuformeco identigeblas ĉe naciaj eventoj, ĉe religiaj eventoj, kaj eĉ ĉe lokaj naturoj kun miksitaj komunumoj.

Tamen, laŭ Unesko, kultura unuformeco estu limigita kaj kultura diverseco konserviĝu laŭeble, por eviti la negativajn sociajn fenomenojn, kiuj akompanas ĉi tiun unuformecon, inkluzive:

  • La malapero de multaj lingvoj kaj dialektoj. Ekzemple, en Francio ekzistas multaj lingvoj sen jura statuso aŭ protekto, endanĝerigitaj, inkluzive bretonan, alzacan kaj eŭskan.
  • La timo perdi popolajn tradiciojn, ekzemple inter indiĝenaj popoloj en Nov-Zelando, marbordaj areoj en Aŭstralio, Nord- kaj Centr-Ameriko ktp.
  • La disvastiĝo de usona kulturo tra la mondo per distribuado de kulturaj produktoj, inkluzive filmojn, televidseriojn, muzikon, modon, konsumvarojn kaj manĝkutimojn (ekz. rapidmanĝejoj).

Tutmonda kultura unuformeco estas vidata kiel parto de procezo de kultura tutmondiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]