Kultura mozaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Politika desegnaĵo pri la kultura mozaiko de Kanado, 1911

Kultura mozaiko (de la franca esprimo: "la mosaïque culturelle canadienne") estas termino uzata por priskribi miksaĵon de etnaj grupoj, lingvoj kaj kulturoj, kiu kunekzistas en la kanada socio. La ideo de kultura mozaiko celas idealon de multkulturismo malsama al tiu de fandopoto ofte uzata por priskribi la idealon de kultura asimilado de la najbara Usono.[1]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Etnokultura profilo de Kanado preparita de la kanada ofico pri statistikoj (Statistics Canada) priskribas nacion, kiu en la 21-a jarcento iĝis pli kaj pli multetna kaj multkultura. La enkonduko al la raporto diris:

Enmigrado al Kanado tra la lastaj 100 jaroj formis Kanadon per ĉiu nova ondo de enmigrantoj pligrandiganta la etnan kaj kulturan kombinon de la nacio. Antaŭ duonjarcento la plej multaj enmigrantoj venis de Eŭropo. Nun la plej multaj novvenantoj estas el Azio.


Kiel rezulto la nombro de videblaj malplimultoj en Kanada kreskas. Kanadanoj menciis pli ol 200 etnaj grupoj en la popolnombrado de la jaro 2001, kaj tiel spegulas varian, riĉan kulturan mozaikon, kiam la nacio eniras la novan jarmilon.[2]

Deveno kaj uzo de la termino[redakti | redakti fonton]

Unue uzis la terminon John Murray Gibbon en sia libro Canadian Mosaic (Kanada mozaiko, 1938) rilate al la kanada socio. Gibbon klare reĵetis la usonan koncepton de fandopoto. Li rigardis la fandopoton kiel procezo, kiu kuraĝigas enmigrantojn kaj ties posteuloj disiĝi de siaj devenaj lando kaj kulturo por asimili la usonan vivmanieron.

En 1965 John Porter publikigis gravan socian esploron, Vertical Mosaic: An Analysis of Social Class and Power in Canada (Vertikala mozaiko: analizo de socia klaso kaj povo en Kanado). La libro de Porter montris ke kelkaj grupoj (tio estas tiuj de brita deveno) havis avantaĝojn rilate al enspezo, edukado kaj sano. La plej malbone avantaĝitaj estis la unuaj nacioj kaj la inuitoj. Porter vidis tiun vertikalan aranĝon kiel rilata al povo kaj influo pri decidigo. Tiel la britdevenuloj estis surreprezentitaj inter la elitoj en la registaro, ekonomio kaj politiko.

Ekde 1965 la trovaĵoj de Porter estis kontrolitaj per diversaj esploroj kaj iom ŝanĝitaj. La ekonomia diferenco inter etnaj grupoj ekzemple malpligrandiĝis iomete kaj francparolantoj estas nun pli bone reprezentitaj en politiko kaj registaro. Tamen la sociekonomiaj elitoj en Kanado restas sub la estreco de britdevenaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Levine, Randy and Gifty Serbeh-Dunn (Spring 1999). "Mosaic vs. Melting Pot Voices, Volume 1, Number 4.
  2. Statistics Canada. Canada’s ethnocultural portrait: The changing mosaic. Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gibbon, J. 1938. The Canadian Mosaic, McClelland & Stewart Limited, Toronto.
  • Porter, J. 1965. The Vertical Mosaic: An Analysis of Social Class and Power in Canada. University of Toronto Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]