Kulturbatalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kulturbatalo ĝenerale signifas lukton aŭ batalon inter ideologioj sur kultura tereno, por la gvidanta pozicio.

Tipaj kulturbataloj estas la partiaj luktoj por la gvidantaj pozicioj de ŝtataj, publikaj televidoj.

Historia kulturbatalo en Germanio dum la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En Germanio kulturbatalo (germane: Kulturkampf) signifis la konflikton inter la Reĝolando de Prusio respektive la posta Germana Imperiestra Regno sub kanceliero Otto von Bismarck kaj la katolika Eklezio sub la papo Pio la 9-a.

Bismarck lanĉis kontraŭ-katolikan Kulturkampf ("kulturlukto") en Prusio en 1871. Tio estis parte okazigita pro timo de Bismarck ke Pio la 9-a kaj liaj sukcedantoj uzus la papan neeraripovon por atingi la "papan deziron por internacia politika hegemonio... La rezulto estis la Kulturkampf, kiu per ambiciaj Prusiaj decidoj komplementis per similaj agadoj en kelkaj aliaj Germanaj ŝtatoj, celis bremsi la klerikalan danĝeron per leĝaro kiu limigu la politikan povon de la katolika eklezio."[1] En Majo 1872 Bismarck tiele klopodis atingi interkomprenon kun aliaj Eŭropaj registaroj por manipuli futurajn papajn elektojn; registaroj interkonsentus should antaŭvidi netaŭgajn kandidatojn, kaj poste instrukcius siajn landajn kardinalojn por voĉdoni taŭge. La celo estis finigi la papan kontrolon super la episkopojn en difinita ŝtato, sed la projekto ne antaŭeniris.

Inter Berlino kaj Romo, Bismarck (maldekstre) frontas la Papon, 1875.

Bismarck akcelis la Kulturkampf. En ties itinero, ĉiuj Prusiaj episkopoj kaj multaj pastroj estis enprizonitaj aŭ ekzilitaj.[2] La loĝantaro de Prusio ege etendiĝis en la 1860-aj jaroj kaj estis tiam unu-trione katolika. Bismarck kredis ke la papo kaj la episkopoj tenis tro multan povon super la germanaj katolikoj kaj krome priokupiĝis multe pri la apero de la Katolika Centra Partio, organizita en 1870. Kun subteno el kontraŭklerikala Nacia Liberala Partio, kiu estis la ĉefa aliancano de Bismarck en la Reichstag, li abolis la Katolikan Departementon de la Prusia Ministerio de Kulturo. Tio lasis la katolikojn sen voĉo en altaj cirkloj. Krome, en 1872, la Jezuitoj estis elpelitaj el Germanio. Pliaj kontraŭ-katolikaj leĝoj de 1873 permesis al la Prusia registaro superrigardi la edukadon fare de la romkatolika pastraro kaj limgis la disciplinajn povojn de la Eklezio. En 1875, oni ekpostulis civilajn ceremoniojn por la civilaj geedziĝoj. Ĝis tiam, nuptoj okazintaj en preĝejoj estis civile agnoskitaj.[3][4]

Kulturkampf iĝis parto de la politiko pri eksterlandaj aferoj de Bismarck, ĉar li serĉis malstabiligi kaj malfortigi katolikajn reĝimojn, speciale en Belgio kaj Francio, sed li havis malmultan sukceson.[5]

La Brita ambasadoro Odo Russell informis al Londono en Oktobro 1872 ke la planoj de Bismarck estis estintaj kontraŭutilaj ĉar ili plifortigis la ultramontana (pro-papa) sinteno ene de la Germana Katolikismo: "La Germanaj Episkopoj, kiuj estis politike senpovaj en Germanio kaj teologie opozicia al la Papo en Romo, nuntempe iĝis povegaj politikaj estroj en Germanio kaj entuziasmaj defendantoj de la nune neerara Fido de Romo, unuigitaj, disciplinitaj, kaj deziregaj de martireco, danke al la nealvokita por kontraŭliberala deklaro de Milito kontraŭ la libereco fare de Bismarck kiun ili ĝis nun pace estis ĝuinta."[6]

La katolikoj reagis organizante sin ili mem kaj plifortigante la Centran Partion. Bismarck, devota pietisma Protestanto, estis alarmita ke nereligiuloj kaj socialistoj estis uzante la Kulturkampf por ataki ĉiun religion. Li abandonis ĝin en 1878 por konservi sian restintan politikan kapitalon ĉar li tiam bezonis la voĉojn de la Centra Partio en sia nova batalo kontraŭ socialismo. Pio la 9-a mortis tiun jaron, kaj estis anstataŭita de la pli pragmata Leono la 13-a kiu negocadis plej el la kontraŭ-katolikaj leĝoj. La Papo tenis la kontrolon de la elekto de la episkopoj, kaj la katolikoj ĉefe subtenis unuigon kaj plej el la ceteraj politikoj de Bismarck. Tamen, ili neniam forgesis lain miltkulturon kaj predikis solidarecon por prezenti organizitan reziston.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hollyday 1970, p. 6.
  2. Blackbourn 1998, pp. 261–63.
  3. Ross 2000.
  4. Gross 2005.
  5. James Stone, "Bismarck and the Containment of France, 1873–1877," Canadian Journal of History (1994) 29#2 pp. 281–304 rete.
  6. Citita en Crankshaw 1981, paĝoj 308–09
  7. Rebecca Ayako Bennette, Fighting for the Soul of Germany: The Catholic Struggle for Inclusion after Unification (Harvard U.P. 2012)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Biografia[redakti | redakti fonton]

  • Crankshaw, Edward (1981), Bismarck, The Viking Press .
  • Darmstaedter, Friedrich. Bismarck and the Creation of the Second Reich (2008)
  • Dawson, William Harbutt. The Evolution of Modern Germany (1908), 503pp covers 1871–1906 with focus on social and economic history & colonies online free
  • Engelberg, Ernst. Bismarck; 2 vols., (1986–90); major academic study by an east-German historian (only in German)
  • Eyck, Erich (1964), Bismarck and the German Empire, ISBN 0393002357  (excerpt and text search)
  • Feuchtwanger, Edgar (2002), Bismarck, Historical Biographies, Routledge, http://www.questia.com/PM.qst?a=o&d=108426285 , 276 pp., basic starting point.
  • Gall, Lothar (1986), Bismarck: The White Revolutionary , 2 vol; major academic study
  • Headlam, James Wycliffe. Bismarck and the Foundation of the German Empire (1899) 471 pp solid old biography online
  • Heuston, Kimberley Burton (2010), Otto von Bismarck: Iron Chancellor of Germany, Franklin Watts .
  • Hollyday, FBM (1970), Bismarck, Great Lives Observed, Prentice-Hall .
  • Kent, George O (1978), Bismarck and His Times, http://www.questia.com/PM.qst?a=o&d=7561027 .
  • Kissinger, Henry A (31 March 2011), "Otto von Bismarck, Master Statesman", The New York Times, http://www.nytimes.com/2011/04/03/books/review/book-review-bismarck-by-jonathan-steinberg.html?_r=1&nl=books&emc=booksupdateema1 .
  • Lerman, Katharine Anne. Bismarck: Profiles in Power. Longman, 2004. ISBN 0-582-03740-9; 312pp
  • Ludwig, Emil (1927a), Wilhelm Hohenzollern: The last of the Kaisers, New York, ISBN 9780766143418, popular.
  • Ludwig, Emil (1927b), Bismarck: The Story of a Fighter, Little, Brown, popular.
  • Pflanze, Otto, Bismarck and the Development of Germany; 3 vols., 1963–90. vol 1 online, Bismarck and the Development of Germany: The Period of Unification, 1815–1871 [1] Alirita la 4an de Majo 2018.
  • Pflanze, Otto (Aprilo 1955), "Bismarck and German Nationalism", American Historical Review, 60 (3): 548–66, doi:10.2307/1845577, JSTOR 1845577
  • Steinberg, Jonathan. Bismarck: A Life (Oxford University Press, 2011), 592 pp.
  • Stern, Fritz (1977), Gold and Iron: Bismarck, Bleichröder and the Building of the German Empire, Penguin.
  • Taylor, A.J.P. (1969), Bismarck: the Man and the Statesman, New York: Alfred A Knopf. [2] Alirita la 4an de Majo 2018.