Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kulturo (televidkanalo).
Antikva templo, la Partenono en Ateno (Grekujo), klasika eŭropa simbolo por kulturo.
Hinduisma templo en Singapuro. Religio kaj arto estas gravaj aspektoj de la homa kulturo.

Kulturo (de la latina cultura, prilaboro, zorgo,[1] kiu devenas de colere, loĝi, prizorgi, kultivi) estas vastasence ĉio, kion la homo mem kreis, kontraŭe al la naturo, ne kreata de li; ĝi ne rilatas nur al agrokulturo.

En filozofio, la vorto kulturo indikas tion kio estas malsama al la naturo, tio estas, kio estas de la ordo de la akiritaj aferoj kaj ne denaskaj. Kulturo estis longe konsiderata kiel karakteriza trajto de homaro, kiu distingas ĝin de bestoj.

En sociologio, kulturo estas difinita kiel "tio kio estas komuna al grupo de individuoj kaj kio ĝin interligas".

En la kampo de kultursciencoj la koncepto kulturo povas esti konsiderata kiel aro de distingaj trajtoj, spiritaj kaj materiaj, intelektaj kaj emociaj, kiuj karakterizas iun socion aŭ socian grupon: simboloj, sintenoj, valoroj, atendoj kaj normoj de konduto. Krom artoj kaj literaturo, ĝi ampleksas vivostilojn, bazajn homajn rajtojn, tradiciojn kaj kredojn. Ĝi plugvidas al koheraj grupoj de homoj ĉu loĝantaj tute aŭ parte ene de ŝtataj teritorioj aŭ sen restado en ajna aparta teritorio.

Ĝi konstituiĝas en malsamaj manieroj esti, pensi, agi kaj komuniki[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La signifo de kulturo ŝanĝiĝis en la daŭro de historio ree.[3]

Cicerono parolis pri kulturo.

Kulturo estas koncepto baze sur termino unuafoje uzite en grek-romia antikveco fare de la romia oratoro Cicerono: "cultura animi" (kultivado de la animo). Tiu ne-agrikultura uzo de la esprimo "kulturo" reaperis en moderna Eŭropo en la 17-a jarcento rilatanta al la plibonigo aŭ rafinado de individuoj, precipe tra eduko. Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi rilatis pli ofte al la komunaj referencpunktoj de ĉiuj homoj, kaj diskuto de la esprimo ofte estis ligita al naciaj aspiroj aŭ idealoj. Kelkaj sciencistoj kiel ekzemple Edward Tylor uzis la esprimon "kulturo" por rilati al universala homa kapablo.

En la 20-a jarcento, "kulturo" aperis kiel centra koncepto en antropologio, ampleksante la vicon da homaj fenomenoj kiuj ne povas esti rekte atribuitaj al genetika heredo. Specife, la esprimo "kulturo" en usona antropologio havis du signifojn:

  • la evoluinta homa kapablo klasifiki kaj reprezenti travivaĵojn per simboloj, kaj agi imagive kaj kreive; kaj
  • la apartaj manieroj laŭ kiuj homoj, kiuj vivas alimaniere, klasifikis kaj reprezentis siajn travivaĵojn, kaj agis kreive.[4]

Hoebel priskribas kulturon kiel integran sistemon de erudiciaj kondutmodeloj kiuj estas karakterizaĵo de la membroj de socio kaj kiuj ne estas rezulto de biologia heredo.[5]

Distingoj estas nuntempe faritaj inter la fizikaj artefaktoj kreitaj fare de socio, ĝia tielnomita materia kulturo, kaj ĉio alia, [6] nome la netuŝeblaĵoj kiaj ekzemple lingvo, kutimaro, ktp, tio estas la ĉefa referencito de la esprimo "kulturo".

Aferoj tiuj, kiuj vere reprezentas la kulturon de la pasinteco estas bondataj aferoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj kaj donas sencon al personoj pri kiel la vivo/stilo estis dum la periodo.

Etimologio kaj difinoj[redakti | redakti fonton]

De jure naturae et gentium de Samuel Pufendorf, 1744). Li jam parolis kontraste iunter naturo kaj homa disvolvigo.

La vorto kulturo devenas de la latina termino cultura, jam uzita ekzemple de Cicerono en sia verko Tusculanae Disputationes, kiu mem devenas de la latina colere, prizorgi, kulturebligi, eduki. Ankaŭ la vortoj kolonio kaj kulto havas la saman devenon. Kulturo signifas en Esperanto, kiel ankaŭ en la germana ekzemple, kaj la prilaboron de la tero kaj la prizorgon de spiritaj aĵoj. La rilato al la tero troviĝas ĉefe en agrikulturo kaj agrokulturo. Jam Cicerono kiam parolis pri kulturo uzis la terminon en metafora senco rilate al la agrikultura signifo, sed alude al la kulturo de la animo komprenita teleologie kiel la plej alta ebla idealo por la homa disvolvigo. Etimologie la latina vorto colere devenas de la hindeŭropa radiko kuel-, tio estas turn(iĝ)i, tiel ke la devena signifo rilatis eble al lerte okupiĝi.[7]

Samuel Pufendorf plue aliris al tiu metaforo en moderna kunteksto, en signifo de io simila, sed jam ne plu akceptante, ke la filozofio estas la natura perfekto de la homo. Lia uzado, kaj tiu de multaj verkistoj post li, "referencas al ĉiuj vojoj en kiuj homaj estaĵoj superas sian originan barbarecon, kaj tra artefaro, ili iĝas komplete homaj."[8]

En 1986, filozofo Edward S. Casey verkis, "La vorto kulturo signifis 'loko plugita' en mezangla, kaj tiu sama vorto devenas el la Latina colere, 'loĝi, zorgi, plugi, adori' kaj cultus, 'kulto, speciale religia.' Esti kultura, havi kulturon, estas loĝigi lokon sufiĉe intense por kultivi ĝin — estis responsa pri ĝi, respondi al ĝi, atente zorgi ĝin."[9]

Per vortoj de antropologo E. B. Tylor, estas "tiu kompleksa tuto kiu inkludas sciaron, kredon, arton, moralon, juron, kutimaron kaj ajnajn aliajn kapablojn akiritajn de homoj kiel membro de socio."[10] Alternative, en nuntempa variaĵo, "Kulturo estas difinita kiel socia afero kiu emfazas la praktikojn, diskursojn kaj materiajn esprinojn, kiuj, laŭlonge de la tempo, esprimas la kontinuecojn kaj diskontinuecojn de la socia signifo de la vivo farita komune.[11]

La Cambridge English Dictionary asertas, ke kulturo estas "la vivmaniero, speciale la ĝeneralaj kutimoj kaj kredoj, de partikulara grupo de personoj je partikulara tempo."[12] La nomita "teorio de la administraado de la teroro" asertas, ke kulturo estas serio de agoj kaj mondokonceptoj kiu havigas al homoj bazon por percepti sin men kiel "indaj personoj ene de la mondo de signifoj" — kio levas ilin super la simplaj fizikaj aspektoj de la ekzistado, por nei la animalan malgravon kaj morton pri kio la Homo sapiens konscias ekde kiam ili akiris pli grandan cerbon.[13][14]

La vorto estas uzita en ĝenerala senco kiel evolukapablo kategoriigi kaj reprezenti spertojn pere de simboloj kaj agadi imagive kaj kreive. Tiu kapablo leviĝis kun la evoluo de la konduta moderneco ĉe homoj antaŭ 50 000 jaroj kaj ofte oni pensas, ke ĝi estas unika de homoj. Tamen, kelkaj aliaj specioj montris similajn, kvankam multe malpli komplikajn, kapablojn por socia lernado. Ĝi estas uzata ankaŭ por aludi al la kompleksaj retoj de praktikoj kaj akumulitaj sciaro kaj ideoj kiuj estas transpasigitaj tra socia interagado kaj ekzistas en specifaj homaj grupoj, aŭ plj ĝuste dirite kulturoj, uzante la pluralan formon.

Kulturŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kultura evoluo.
Bildo de la 19a jarcento montrante aŭstraliajn "indiĝenojn" frontantaj la alvenon de la kapitano James Cook en 1770.

Kultura renovigo signifis ajnan ŝanĝon kiu estas nova kaj utila al grupo de homoj kaj esprimita en ilia konduto sed kiu ne ekzistas kiel fizika objekto. La homaro estas en tutmonda "akcela kultura ŝanĝperiodo", movata de la vastiĝo de internacia komerco, la amaskomunikiloj, kaj ĉefe, la eksplodo de la homa loĝantaro kaj la facileco de vojaĝoj kaj kontaktoj, inter aliaj faktoroj.

Kulturoj estas interne trafitaj kaj de fortoj instigantaj ŝanĝojn kaj de fortoj rezistantaj ŝanĝon. Tiuj fortoj estas parencaj al kaj sociaj strukturoj kaj naturaj okazaĵoj, kaj estas engaĝitaj en la kontinuigo de kulturkonceptoj kaj praktikoj ene de nunaj strukturoj, kiuj mem estas submetataj al ŝanĝiĝo.[15]

Sociaj konfliktoj kaj la evoluo de teknologioj povas produkti ŝanĝojn ene de socio ŝanĝante socian dinamikon kaj reklamante novajn kulturajn modelojn, kaj spronante aŭ ebligante generan agon. Tiuj sociaj ŝanĝoj povas akompani ideologiajn ŝanĝojn kaj aliajn specojn de kultura ŝanĝo. Ekzemple, la usona feminisma movado implikis novajn praktikojn kiuj produktis ŝanĝon en seksaj rilatoj, ŝanĝante kaj seksajn kondutojn kaj ekonomiajn strukturojn. Ankaŭ mediaj cirkonstancoj povas eniri kiel faktoroj. Ekzemple, post kiam tropikaj arbaroj reduktiĝis ĉe la fino de la lasta glaciepoko, plantoj taŭgaj por malsovaĝigo estis haveblaj, kondukante al la invento de agrikulturo, kiu siavice kaŭzis multajn kulturajn inventojn kaj ŝanĝojn en socia dinamiko.[16]

Portreto de Turkmena virino, staranta sur tapiŝo ĉe la enirejo de jurto, vestita per tradicia vestaro kaj juvelaro. La senco pri tempo ege dependas el la kulturo. Tiu foto estis farita en 1913 sed povas esti malfacile datebla por okcidenta rigardanto, pro malesto de kulturaj ŝlosiloj.

Kulturoj estas ekstere trafitaj tra kontakto inter socioj, kiuj ankaŭ povas produkti - aŭ inhibicii - sociajn ŝanĝojn kaj ŝanĝojn en kulturaj praktikoj. Milito aŭ konkurado super resursoj povas kunpremi teknologian evoluon aŭ socian dinamikon. Plie, kulturkonceptoj povas transdoniĝi de unu socio al alia, tra disvastigo aŭ kulturigo. En disvastigo, la formo de io (kvankam ne nepre ties signifo) moviĝas de unu kulturo al alia. Ekzemple, hamburgeroj, rapidmanĝejo en Usono, ŝajnis ekzotaj kiam estis enkondukitaj iam en Ĉinion. "Stimuldisvastigo" (la dividado de ideoj) rilatas al elemento de unu kulturo kaŭzanta renovigon aŭ disvastigon en alia. "Rekta Prunto" aliflanke tendencas rilati al teknologia aŭ perceptebla disvastigo de unu kulturo la alia. Disvastigo de renovigaj teorioj prezentas science bazitan modelon de kial kaj kie individuoj kaj kulturoj enkondukas novajn ideojn, praktikojn, kaj produktojn.

Senkulturigo havas malsamajn signifojn, sed en tiu kunteksto rilatas al anstataŭigo de la trajtoj de unu kulturo per tiuj de alia, normale pli potenca aŭ prestiĝa, kiel ekzemple kio okazis al certaj indianaj triboj kaj al multaj indiĝenaj popoloj ĉie sur la terglobo dum la procezo de koloniigo. Rilataj procezoj sur individua nivelo inkludas asimiladon (adopto de malsama kulturo de individua) kaj transkulturigo.

Kultura alpropriĝo estas la transpreno aŭ la uzo de la elementoj de malpli superrega kulturo en nedezirinda kaj ofenda maniero laŭ ties membroj - tiel ke ĝia heredaĵo estas misuzata de homoj en privilegia pozicio. Ĉi tio diferencas de forpuŝita grupo, kiu adoptas ion de superrega kulturo en procezo de kultura asimilado.

En kultura antropologio kaj kultura geografio, kultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la etendo de kulturaj aferoj — kiaj ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp.— inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia. Ĝi estas distinga el la difuzo de novaj aferoj ene de specifa kulturo. Ekzemploj de tia disvastigo estas la etendo de militĉaro kaj de ferfandado en antikveco, kaj la uzado de aŭtoj kaj de okcidentaj negoc-kompletoj en la 20a jarcento.

Modernaj pensaroj[redakti | redakti fonton]

Germana Romantismo[redakti | redakti fonton]

Johann Herder altiris atenton al naciaj kulturoj.

Immanuel Kant (1724–1804) formulatis individuisman difinon de "klerismo" simila al la koncepto de bildung: "Klerismo estas la apero de homo el sia mem-generita nematureco."[17] Li argumentis, ke tiu nematureco venas ne el manko de kompreno, sed el manko de kuraĝo por pensi sendepende. Kontraŭ tiu intelekta malkuraĝo, Kant konsilis: Sapere Aude, "Kuraĝu scii!" Reage al Kant, germanaj fakuloj kiel Johann Gottfried Herder (1744–1803) argumentis, ke tiu homa kreivo, kiu necese adoptas neantaŭvideblajn kaj tre diversajn formojn, estas grava kiel homa racieco. Krome, Herder proponis kolektivan formon de Bildung: "Por Herder, Bildung estis la totalo de spertoj kiuj havigas koheran identecon, kaj sencon de komuna destino, por popolo."[18]

Adolf Bastian disvolvigis universalan modelon de kulturo.

En 1795, la prusia lingvisto kaj filozofo Wilhelm von Humboldt (1767–1835) alvokis por antropologio kiu sintezigus la interesojn de Kant kaj Herder. Dum la Romantisma epoko, fakuloj en Germanio, speciale tiuj kiuj rilatas al naciismaj movadoj — kiel ĉe naciisma luktado por krei "Germanion" el diversaj princlandoj, kaj la naciismaj luktoj fare de etnaj minoritatoj kontraŭ la Aŭstri-Hungara Imperio — disvolvigis pli inkludan nocion de kulturo kiel "mondkoncepto" (Weltanschauung).[19] Laŭ tiu skolo de pensaro, ĉiu etna grupo havas distingan mondkoncepton kiu estas nemezurebla kun la mondkonceptoj de aliaj grupoj. Kvankam pli inkluda ol pli fruaj mondkonceptoj, tiu alproksimiĝo al kulturo ankoraŭ ebligis distingojn inter "civilizitaj" kaj "primitivaj" aŭ "tribaj" kulturoj.

En 1860, Adolf Bastian (1826–1905) argumentis por "la psika unueco de la homaro."[20] Li proponis, ke scienca komparo de ĉiuj homaj socioj montrus, ke distingaj mondkonceptoj konsistas el la samaj bazaj elementoj. Laŭ Bastian, ĉiuj homaj socioj kunhavas serion de "elementaj ideoj" (Elementargedanken); diferencaj kulturoj, aŭ diferencaj "popolideoj" (Völkergedanken), estas lokaj modifoj de elementaj ideoj.[21] Tiu konsidero pavimis la vojon por la moderna kompreno de kulturo. Franz Boas (1858–1942) estis trejnita en tiu tradicio, kaj li kunportis ĝin kiam li lasis Germanion por iri al Usono.[22]

Angla Romantismo[redakti | redakti fonton]

Brita poeto kaj kritikisto Matthew Arnold rigardis "kulturon" kiel la kultivado de la humanisma idealo.

En la 19-a jarcento, humanistoj kiel la angla poeto kaj eseisto Matthew Arnold (1822–1888) uzis la vorton "kulturo" por referenci al idealo de individua homa rafinado, el "la plej bona kiu estis pensita kaj dirita en la mondo."[23] Tiu koncepto de kulturo estas ankaŭ komparebla al la germanlingva koncepto de bildung: "...kulturo kiel klopodo al nia totala perfekteco pere de rimedoj por atingi la konon pri ĉiuj aferoj kiuj plej interesas nin, la plej bona kiu estis pensita kaj dirita en la mondo."[23]

Praktike, kulturo referencis al elita idealo kaj estis asociata kun aktivecoj kiel arto, klasika muziko, kaj alta kuirarto.[24] Ĉar tiuj formoj estis asociaj kun la urba vivo, "kulturo" estis identigita kun "civilizacio" (el lat. civitas, urbo). Alia faceto de la romantisma movado estis intereso en folkloro, kio kondukas al identigo de "kulturo" inter ne-elitoj. Tiu distingo estas ofte karakterizata inter alta kulturo, nome tiu de la reganta socia grupo, kaj malalta kulturo. Alivorte, la ideo de "kulturo" kiu estis disvolvigita en Eŭropo dum la 18a kaj komenco de la 19a jarcento respegulis malegalecojn ene de eŭropaj socioj.[25]

Brita antropologo Edward Tylor estis unu el la unuaj anglaparolantaj fakuloj por uzi la terminon "kulturo" en inkluziva kaj universala senco.

Matthew Arnold kontrastis la koncepton de "kulturo" kun anarkio; aliaj eŭropanoj, sekvante la filozofojn Thomas Hobbes kaj Jean-Jacques Rousseau, kontrastigis la terminon "kulturo" kun tiu de "la stato de naturo." Laŭ Hobbes kaj Rousseau, la indiĝenaj amerikanoj kiuj estis konkeritaj de eŭropanoj el la 16a jarcentoj antaŭen estis vivantaj en stato de naturo; tiu opozicio estis esprimita pere de la kontrasto inter "civilizitaj" kaj "necivilizitaj." Laŭ tiu pensmaniero, oni povus klasigi kelkajn landojn kaj naciojn kiel pli civilizitaj ol aliaj kaj kelkajn personojn kiel pli kulturigitaj ol aliaj. Tiu kontrasto kondukis al la teorio de Herbert Spencer pri socia darvinismo kaj al la teorio de Lewis Henry Morgan pri kultura evoluo. Ĝuste ĉar kelkaj kritikistoj estis argumentintaj, ke la distingo inter alta kaj malalta kulturoj estas esprimo de la konflikto inter eŭropaj elitoj kaj ne-elitoj, aliaj kritikistoj argumentis, ke la distingo inter civilizitaj kaj necivilizitaj personoj estas esprimo de la konflikto inter eŭropaj koloniaj povoj kaj iliaj koloniaj subuloj.

Aliaj kritikistoj de la 19-a jarcento, sekvante al Rousseau, akceptis tiun diferencigon inter pli alta kaj pli malalta kulturoj, sed vidis la rafinon kaj sofistikon de alta kulturo kiel koruptaj kaj nenaturaj disvolvigoj kiuj malheligas kaj distordas la esencan naturon de la personoj. Tiuj kritikistoj konsideris la popolan muzikon (kiel produktita de "la popolo," t. e., ruraj, nekleraj, kamparanoj) por honeste esprimi naturan vivmanieron, dum la klasika muziko aspektis supraĵa kaj dekadenca. Egale, tiu konsidero ofte portretis indiĝenajn popolojn kiel "noblaj sovaĝuloj" kiuj vivas aŭtentajn kaj senmakulajn vivojn, nekomplike kaj nekoruptite pro la tre alte tavoligitaj kapitalismaj sistemoj de Okcidento.

En 1870 la antropologo Edward Tylor (1832–1917) aplikis tiujn ideojn pri tre alta kontraŭ tre malalta kulturoj por proponi teorion de evoluo de religio. Laŭ tiu teorio, religio evoluas el pli politeismaj al pli monoteismaj formoj.[26] En la procezo, li redifinis kulturon kiel diversa serio de aktivecoj karakteraj de ĉiuj homaj socioj. Tiu konsidero preparis la vojon por la moderna kompreno de religio.

Kulturtipoj[redakti | redakti fonton]

Oz kovrilpaĝo de la numero 31: Kontraŭkulturo.

La transkultura socio estas socia koncepto respektive kulturo, en kiu ĉiuj partoprenas sendepende de la nacia kulturo, el kiu ili originas. Tiu socia koncepto estis publikigita en 1997 fare de la filozofo Wolfgang Welsch en lia samnoma eseo. La metoda aliro de Welsch estis akre kritikita pro metodikaj kialoj. Pri la temaro okupiĝis jam antaŭe la etnologoj Clyde Kluckhohn kaj Frank L. Strodtbeck.

Alternativa kulturo estas tipo de kulturo kiu ekzistas ekster la bordoj de hegemonia aŭ popola kulturo, kutime pere de la agado de unu aŭ pliaj subkulturoj.

Popola kulturo (aŭ eĉ populara kulturo) estas la tutaĵo de ideoj, perspektivoj, sintenoj, memeoj, bildoj kaj aliaj fenomenoj kiuj estas rigardataj kiel preferataj tra neformala interkonsento ene de la ĉeftendenco de iu preciza socio aŭ kulturo, ĉefe ene de la okcidenta kulturo de la komenco al mezo de la 20a jarcento kaj la posta pliiganta tutmondiĝa ĉeftendenco de la dua duono de la 20a kaj komenco de la 21a jarcento.

Subkulturo estas kulturo kiu ekzistas kadre de alia, pli vasta kulturo, kaj kiun karakterizas nombro da apartaj stilaj trajtoj, konvinkoj k.s.

Hipia kulturo: manpentrita Volksvagena Skarabo.

La kontraŭkulturo estis dekomence kaj iel sinonimo de la hipia movado. Ĝi tamen enhavas ankaŭ la ĉemarĝenajn kulturajn movadojn. Kutime la kontraŭkulturo venas de protestemaj junuloj, sed ne nur. Tiu kulturo amplekse enhavas la diversajn artojn, la muzikon, la vestaron, la literaturon ktp; pro la ekonomia komforto la junularo povis kanti aŭ produkti verkojn, kiujn ili deziris. En la komenco de 1970-aj jaroj, oni vidis eksplodon de la protestemaj artoj. Granda parto de tiu kulturo estis absorbita de la kultura komerco kaj ekonomio.

En politiko[redakti | redakti fonton]

Kultura naciismo estas formo de naciismo, ĉe kiu la nacio estas difinata per kundividata kulturo. Ĝi estas meza pozicio inter etna naciismo kaj civita naciismo.[27] Sekve, ĝi fokusas je nacia identeco muldita de kulturaj tradicioj, sed ne je la konceptoj de komuna praularo aŭ raso.[28] Ĝi allasas la eblecon, ke alidevenaj individuoj povas membri en la nacio per la vojo de kultura asimilado.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Juan José Arreola iam diris:[mankas fonto]

Citaĵo
 Kulturo estas ĉio kion ni faras nia. 

Alia aŭtoro, kiu pripensis la temon estis la franca Vercors en La malnaturitaj bestoj; laŭ li "la homeco estas ribelo kontraŭ naturo."

Z. Tišljar klarigas la kulturon tiel ĉi:[mankas fonto]

Citaĵo
 Samkiel individuo konsistas el du bazaj partoj: materio (korpo) kaj spirito (konscio, agforto, scipensa funkciado, fantazio, kreiveco...) tiel ankaŭ grupo konsistas el du partoj: materio (la homoj kiuj al la grupo apartenas) kaj spirito (la ideoj, kolektivaj stiloj, komunaj pensproduktoj, artdirektoj, kutimoj...). Ĉi tiu spirita parto de grupo estas nomata kulturo. Do la plej mallonga difino de la kulturo estas: "Kulturo estas spirito de grupo". 

Aliaj signifoj de la vorto[redakti | redakti fonton]

Kulturo estas ankaŭ la prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona. Same oni parolas pri kulturo, okaze de flegado pri vegetaĵo, besto aŭ homoj por favori kaj perfektigi ilian korpan evoluon: kulturo de legomoj, floroj; la fizika kulturo (gimnastiko).[29]

Kulturaj aĵoj estas ĉiuj transformoj de krudmaterialo, kiel en tekniko, arto, kuirado, vestaĵoj, sed ankaŭ juro, moralo, religio, ekonomio kaj sciencoj.

Landaj aŭ regionaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harper, Douglas (2001). Online Etymology Dictionary
  2. (fr) Domaines de la culture (kulturkampoj), Wikiversity
  3. Alfred L. Kroeber kaj Clyde Kluckhohn trugen 1960, 160 Definitionen von Kultur zusammen. Komparu Prof. Dro. Frank Heidemann: prelego 1, bazoj 1: Ethnologie als Wissenschaft vom kulturell Fremden, Ludwig-Maximilian-Universität München[rompita ligilo].
  4. What is culture?. Bodylanguagecards.com. Alirita 2013-03-29.
  5. Hoebel, Adamson. Anthropology: Study of Man.
  6. Macionis, Gerber, John, Linda. (2010) Sociology 7th Canadian Ed. Toronto, Ontario: Pearson Canada Inc..
  7. Der Große Duden. Etymologie. Dudenverlag, Mannheim 1963, artikolo pri Кolonie.
  8. Velkley, Richard L (2002). "The Tension in the Beautiful: On Culture and Civilization in Rousseau and German Philosophy". Being after Rousseau: philosophy and culture in question. Chicago: University of Chicago Press. pp. 11–30. ISBN 978-0-226-85256-0. OCLC 47930775.
  9. Sorrells, Kathryn (2015). Intercultural Communication: Globalization and Social Justice. Los Angeles: Sage. ISBN 978-1-4129-2744-4.
  10. Tylor 1974, 1.
  11. James, Paul; Magee, Liam; Scerri, Andy; Steger, Manfred (2015). Urban Sustainability in Theory and Practice: Circles of Sustainability. London: Routledge. p. 53. ISBN 978-1-138-02572-1. OCLC 942553107. Arkivita el la originalo la 26an de Junio, 2017. Alirita la 26an de Februaro 2021.
  12. "Meaning of "culture"". Cambridge English Dictionary. Arkivita el la originalo la 15an de Aŭgusto, 2015. Alirita la 26an de Februaro 2021.
  13. Pyszczynski, Tom; Solomon, Sheldon; Greenberg, Jeff (2015). Thirty Years of Terror Management Theory. Advances in Experimental Social Psychology. 52. pp. 1–70. doi:10.1016/bs.aesp.2015.03.001. ISBN 978-0-12-802247-4.
  14. Greenberg, Jeff; Koole, Sander L.; Pyszczynski, Tom (2013). Handbook of Experimental Existential Psychology. Guilford Publications. ISBN 978-1-4625-1479-3.
  15. O'Neil, D. 2006. "Processes of Change".
  16. Pringle, H. 1998. The Slow Birth of Agriculture Arkivigite je 2011-08-20 per la retarkivo Wayback Machine. Science 282: 1446.
  17. Kant, Immanuel. 1784. "Answering the Question: What is Enlightenment?" (German: "Beantwortung der Frage: Was ist Aufklärung?") Berlinische Monatsschrift, December (Berlin Monthly)
  18. . The German Bildung Tradition. UNC Charlotte. Arkivita el la originalo je January 23, 2009. Alirita 2017-05-29.
  19. Underhill, James W.. (2009) Humboldt, Worldview, and Language. Edinburgh: Edinburgh University Press.
  20. Köpping, Klaus-Peter. (2005) Adolf Bastian and the psychic unity of mankind. Lit Verlag. ISBN 978-3-8258-3989-5. OCLC 977343058.
  21. . Biography of Adolf Bastian, ethnologist. Arkivita el la originalo je 6a de Aŭgusto, 2017. Alirita 29a de Majo, 2017.
  22. Liron, Tal (2003). Franz Boas and the discovery of culture (PDF) (Disertacio). OCLC 52888196. Arkivita el la originalo (PDF) la 2an de Januaro, 2017. Alirita la 26an de Februaro, 2021.
  23. 23,0 23,1 . Culture and Anarchy (1869). Arkivita el la originalo je 6a de Januaro, 2017. Alirita 29a de Majo, 2017.
  24. Williams (1983), p. 90. Citita en Roy, Shuker. (1997) Understanding popular music. Routledge. ISBN 978-0-415-10723-5. OCLC 245910934. argumentas, ke nuntempaj difinoj de kulturo falas en tri ebloj aŭ en mikso de la jenaj tri:
    • "ĝenerala procezo de intelekta, spirita kaj estetika disvolvigo."
    • "partikulara vivmaniero, ĉu de persono, periodo aŭ grupo."
    • "la verkoj kaj praktikoj de intelekta kaj speciale arta aktiveco."
  25. Bakhtin 1981, p. 4
  26. McClenon, pp. 528–29
  27. Nielsen, Kai. (1999). Cultural nationalism, neither ethnic nor civic. En R. Beiner (Ed.), Theorizing nationalism (p. 119-130). Albany: State University of New York Press.
  28. History of Europe: Cultural nationalism. Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-02-16.
  29. ReVo:kultur

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Groh, Arnold. 2019. Theories of Culture. London: Routledge. ISBN 978-1-138-66865-2.
  • Terrence Deacon. (1997) The Symbolic Species: The Co-evolution of Language and the Brain. New York and London: W. W. Norton.
  • Walter Taylor. (1948) A Study of Archeology. Memoir 69, American Anthropological Association. Carbondale IL: Southern Illinois University Press.
  • Dell Hymes. (1969) Reinventing Anthropology.
  • James, Paul. (2010) Globalization and Culture, Vol. 3: Global-Local Consumption. London: Sage Publications.
  • Ralph L. Holloway Jr. (1969). “Culture: A Human domain”, Current Anthropology 10(4). 
  • Michael Tomasello (1999). “The Human Adaptation for Culture”, Annual Review of Anthropology 28. 
  • (1941) “The relation of habitual thought and behavior to language”, Language, Culture, and Personality: Essays in Honor of Edward Sapir. 
  • "Adolf Bastian". Today in Science History. 27 Jan 2009 Today in Science History
  • "Adolf Bastian", Encyclopædia Britannica Online, 27 January 2009
  • Ankerl, Guy. (2000) Global communication without universal civilization, vol.1: Coexisting contemporary civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western, INU societal research. Geneva: INU Press. ISBN 2-88155-004-5.
  • Arnold, Matthew. 1869. Culture and Anarchy. New York: Macmillan. Tria eldono, 1882, disponebla rete. Alirita: 2006-06-28.
  • Bakhtin, M. M. (1981) The Dialogic Imagination: Four Essays. Ed. Michael Holquist. Trans. Caryl Press. ISBN 978-0-252-06445-6.
  • Barzilai, Gad. 2003. Communities and Law: Politics and Cultures of Legal Identities University of Michigan Press. ISBN 0-472-11315-1
  • Bourdieu, Pierre. 1977. Outline of a Theory of Practice. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-29164-4
  • Cohen, Anthony P. 1985. The Symbolic Construction of Community. Routledge: New York,
  • Dawkins, R. 1982. The Extended Phenotype: The Long Reach of the Gene. Paperback ed., 1999. Oxford Paperbacks. ISBN 978-0-19-288051-2
  • Findley & Rothney. Twentieth-Century World (Houghton Mifflin, 1986)
  • Geertz, Clifford. 1973. The Interpretation of Cultures: Selected Essays. New York. ISBN 978-0-465-09719-7.
  • 1957. "Ritual and Social Change: A Javanese Example", American Anthropologist, Vol. 59, No. 1. COI:10.1525/aa.1957.59.1.02a00040
  • Goodall, J. 1986. The Chimpanzees of Gombe: Patterns of Behavior. Cambridge, MA: Belknap Press of Harvard University Press. ISBN 978-0-674-11649-8
  • Hoult, T. F., ed. 1969. Dictionary of Modern Sociology. Totowa, New Jersey, United States: Littlefield, Adams & Co.
  • Jary, D. and J. Jary. 1991. The HarperCollins Dictionary of Sociology. New York: HarperCollins. ISBN 0-06-271543-7
  • Keiser, R. Lincoln 1969. The Vice Lords: Warriors of the Streets. Holt, Rinehart, and Winston. ISBN 978-0-03-080361-1.
  • Kroeber, A. L. and C. Kluckhohn, 1952. Culture: A Critical Review of Concepts and Definitions. Cambridge, MA: Peabody Museum
  • Kim, Uichol (2001). "Culture, science and indigenous psychologies: An integrated analysis." In D. Matsumoto (Ed.), Handbook of culture and psychology. Oxford: Oxford University Press
  • McClenon, James. "Tylor, Edward B(urnett)". Encyclopedia of Religion and Society. Ed. William Swatos and Peter Kivisto. Walnut Creek: AltaMira, 1998. 528-29.
  • Middleton, R. 1990. Studying Popular Music. Philadelphia: Open University Press. ISBN 978-0-335-15275-9.
  • O'Neil, D. 2006. Cultural Anthropology Tutorials, Behavioral Sciences Department, Palomar College, San Marco, California. Alirita: 2006-07-10.
  • Reagan, Ronald. "Final Radio Address to the Nation", 14a de Januaro, 1989. Alirita la 3an de Junio, 2006.
  • Reese, W.L. 1980. Dictionary of Philosophy and Religion: Eastern and Western Thought. New Jersey U.S., Sussex, U.K: Humanities Press.
  • Tylor, E.B. 1974. Primitive culture: researches into the development of mythology, philosophy, religion, art, and custom. New York: Gordon Press. First published in 1871. ISBN 978-0-87968-091-6
  • UNESCO. 2002. Universal Declaration on Cultural Diversity, publikigita dum la Internacia Tago de Gepatra Lingvo, nome 21an de Februaro, 2002. Alirita: 2006-06-23.
  • White, L. 1949. The Science of Culture: A study of man and civilization. New York: Farrar, Straus and Giroŭ.
  • Wilson, Edward O. (1998). Consilience: The Unity of Knowledge. Vintage: New York. ISBN 978-0-679-76867-8.
  • Wolfram, Stephen. 2002 A New Kind of Science. Wolfram Media, Inc. ISBN 978-1-57955-008-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Cultura: International Journal of Philosophy of Culture and Axiology

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri kulturo