Kulturo de Azerbajĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kulturo de Azerbajĝano evoluis kie rezulto de multaj influoj. Hodiaŭ la plimulto de ĝia influo venas de Okcidento pro la globaliĝo kaj ĝia alproksimiĝo al Eŭropo.

Arkitekturo

Filharmonia Halo de Bakuo.

La arkitekturo de Azerbajĝano tradicie kombinas elementojn de la okcidenta kaj orienta kulturoj. Multaj el la antikvaj historiaj trezoroj kiel la Turo de la Pucelino kaj la Palaco de Ŝirvanŝahoj en la Malnova urboparto de Bakuo, postvivis la modernan Azerbajĝanon. En la listo proponita de la registaro por inkluzivi ilin en la kategorio de Monda heredaĵo de UNESKO aperas la Gobustanaj rokmemorigaĵoj, la Fajrotemplo de Bakuo, la Maŭzoleo de Momine Jatun kaj la Palaco de la Ĥanoj Ŝaki en Ŝakio.

Inter aliaj mezepokaj arkitekturaj trezoroj kiuj reklektas la influon de diversaj skoloj troviĝas la palaco de la Ŝaho Ŝirvan en Bakuo, la Templo de Suraĥano, pluraj pontoj sur la rivero Arakso, kaj kelkaj maŭzoleoj.

Kinarto

La unua filmejo en Bakuo, kreita fine de la 19-a jc.

La kin-industrio de Azerbajĝano estas tre malnova kaj ĝi komenciĝis en la jaro 1898. Fakte, ĝi estis unu el la unuaj landoj kiuj disvolvigis la fotografion. Iom post kiam la fratoj Lumière de Francio premieris la unuan filman surbendigon en Parizo la 28-an de decembro 1895, ĝi famiĝis en pluraj landoj inkluzive de Azerbajĝano tri jarojn poste. Kvankam ŝajnas ekzota la frueco de ĝia apero en Bakuo, ĉi tiu kaŭkaza urbo ĉe la Kaspia Maro, en tiu epoko produktis pli 50% de la tutmonda petrol-konsumado. Same kiel hodiaŭ tiu industrio allogis plurajn investintojn kaj laboristojn.

En 1919, dum la ekzisto de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko, dokumentfilmo nomata La celebrado de la sendependeco de Azerbajĝano estis filmita en la tago de la sendependeco de Azerbajĝano, la 28-an de majo, kaj unuafoje montrita en junio 1919 en pluraj teatroj de Bakuo. Post kiam la soveta registaro establiĝis en 1920, Nariman Narimanov, Prezidento de la Revolucia Komitato de Azerbajĝano, subskribis ŝtatigan dekreton de la kinarto de la lando.[1]

En 1991, post ĝia sendependeco disde Sovetunio, komenciĝis celebri en Bakuo, ĉefurbo de la lando, la unua Bakua Internacia Festivalo pri Orient-Okcidenta Kino.

Kuirarto

Tipaj manĝaĵoj de la azeria kuirarto.

La azeria kuirarto[2], laŭlonge de la jarcentoj, estis influata de la kuirartoj de diversaj kulturoj, ĉefe pro la politikaj kaj ekonomikaj procezoj de la lando. Tamen, ĝi konservas la unikan kaj distingigan karakteron de ĝia originala tradicia kuirarto. Multaj pladoj estas unikaj de la lando, kiuj poste ankaŭ aperis en aliaj kulturoj pro la strategia situo de la lando inter Eŭropo kaj Azio. Por la azeroj, la kuirarto estas tre grava parto de la kultura vivo de la lando kaj ĝi estas enradikiĝita en ña historio, tradicioj kaj valoroj de la nacio.

La azeria kuirarto dependas de la klimato kaj la fruktodoneco de la grundo de la tuta azera teritorio. La tipaj pladoj konsistas el fiŝoj de la Kaspia Maro, viando (ĉefe ŝafaĵo kaj bovidaĵo), kaj abundeco de laŭsezonaj legomoj. Alia manĝaĵo tre fama kaj tradicia estas la rizo je safrano (pilafo) kaj la nigra teo estas la nacia trinkaĵo.

Tradiciaj dancoj

Azerbajĝano havas plurajn unikajn dancoj. Ĉi tiuj tradiciaj dancoj estas tre malnovaj kaj melodiaj. Kvankam la azeroj moderniĝis laŭ la vestmaniero, dum la popolaj festoj estas uzataj la tipaj vestaĵoj por la dancado. La dancistoj uzas tipan vestaĵon kaj ĉapon. La muziko havas tre rapidan ritmon, pro kio la dancisto devas esti tre sperta kaj lerta[3]. La nacia danco de Azerbajĝano reflektigas la karakterizon de la azera nacio. Ĉi tiuj dancoj diferenciĝas de aliaj dancoj, pro ĝia rapideco kaj optimismo. Tio reprezentas la kuraĝecon de la nacio. La nacia kostumo estas bone konservita ene de la naciaj dancoj.

Azerbajĝano estas unu el la landoj kie la tradicioj estas bone konservataj. Novruzo ("Nova Tago") estas la plej antikva festo kiu celebras la Novjaron kaj la alveno de la printempo. Ĝi estas festata la 21-a de marto pere de multaj dancoj kaj festivaloj.

Azera tapiŝo kiu baziĝas sur Lejla kaj Maĵnun romano de Nizami Ganjavi en la 12-a jc.

Ĝia origino estas zoroastra kaj nuntempe unu el la plej gravaj festoj de Azerbajĝano.

Popola arto

La azeroj havas riĉan kaj distingigan kulturon, unu el la gravaj partoj estas la dekorarto. Ĉi tiu arto estas reprezentata per ampleksa gamo de manartaĵoj. Ĉi tiu arto estas tre riĉa pro la fakto ke ĉiu etno kreas ĝin laŭ ilia kulturo, tradicioj, religioj kaj legendoj. Unu el la famaj branĉoj estas la kreado de juveloj, gravurado sur metalo, ĉizado de ligno, ŝtono kaj osto, fabrikado de tapiŝoj, teksaĵoj kaj brodaĵoj. Multaj el tiuj ĉi altkvalitaj manartaĵoj estis mendataj de multaj komercistoj, vojaĝantoj kaj diplomatoj kiuj vizitis la urbon en diversaj epokoj. Nuntempe ĝi vivas danke al la kreskanta sektoro de la turismo.

Muziko

Uzeyir Hajibeyov tradicia miksado de azera muziko kaj okcidentaj stiloj el la 20-a jc.

La azera muziko baziĝas sur la popolaj muzikaj tradicioj kiuj havis siajn originojn antaŭ preskaŭ 1000 jaroj. Dum jarcentoj, la azera muziko fariĝis simbolo de la monodio,kiuj produktis diversajn ritmojn[4].

Mugamo estas es unu el la multaj muzikaj tradicioj de Azerbajĝano. Mugamo ĝenerale estas muzikigita poemo kun instrumentaj interludoj. Dum la realigado de Mugamo, la kantistoj transformas siajn emociojn en kanto kaj muziko. Unu el la plej famaj kantistoj de mugamo estas Alim Qasimov kiu estas omaĝata kiel unu el la kvin plej bonaj mugamkantistoj el ĉiuj epokoj[5]. UNESKO inkluzivis ĝin kiel Monda Heredaĵo la 7-an de novembro 2003.

Mejĥano estas speco de tradicia populara azera kanto sen muzikiloj kaj ĝenerale kantata de pluraj personoj kiuj improvizas pri ia ajn temo. La naciaj muzikiloj estas dek kvar arĉinstrumentoj, ok frapinstrumentoj kaj ses blovinstrumentoj[6] .

Aŝiko estas mistika trobadoro aŭ vojaĝanta bardo kiu kantas kaj ludas la baglamon. Ĉi tiu tradicio originas el la ŝamanaj kredoj de la antikvaj tjurkoj el kiuj devenas la azeroj. La aŝikaj kantoj estas duon-improvizitaj surbaze de komunaj bazoj. Aŝiko ankaŭ troviĝas en la listo de la Monda heredaĵo de UNESKO ekde la 30-a de septembro 2009[7].

Azerbajĝano (vidu: Azerbajĝano en la Eŭrovido-Kantokonkurso) debutis en Eŭrovido en la jaro 2008, kaj atingis la 8-an pozicion inter 43 konkurantoj. La kanto reprezentita de Aysel kaj Araŝ en la jaro 2009 gajnis la trian lokon[8]. 2010 la lando denove troviĝis en la plej bonaj konkursantoj, 5a-range kun Safura Alizadeh. Azerbajĝano unuafoje venkis la kantokonkurson en 2011 kun la gekantistoj Ell & Nikki.

Notoj kaj referencoj

  1. Celebrating 100 Years in Film, not 80 by Aydin Kazimzade. Azerbaijan International, Autumn 1997
  2. http://www.spainexchange.com/guia/AZ-gastronomy.htm
  3. Culture of Aerbaijan – THe Arts and Humanities
  4. Энциклопедический музыкальный словарь, 2-е изд., Москва, 1966 (Encyclopedical Music Dictionary (1966), 2nd ed., Moscow)
  5. "Alim Qasimov: the living legend you’ve never heard of" on timesonline.co.uk.
  6. http://atlas.musigi-dunya.az/atlas/en/instruments.html
  7. Today.az. Azerbaijan’s ashug art included into UNESCO list of Intangible Cultural Heritage. 01 October 2009
  8. http://www.youtube.com/watch?v=HmA82DlI-Pc

Eksteraj ligiloj