Kulturo de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana ĝardeno de Byōdō-in, en Uĝi, Kioto, kompletigita en 1153, deklarita Monda heredaĵo de Unesko.
"La ondego ĉe Kanagaŭa" de Kacuŝika Hokusai.

La kulturo de Japanio estas la rezulto de historia procezo kiu startis pere de migraj tajdoj devenaj el la azia kontinento kaj el insuloj de la Pacifika Oceano, sekvita de forta kultura influo devena el Ĉinio. Poste, la Tokugaŭa Ŝoguno trudis meze de la 17-a jarcento longan periodon de izoligo aparte de la cetero de la mondo (sakoku) kiu pluis ĝis la komenco de la Epoko Meiĝi, fine de la 19-a jarcento, kiam oni ricevis fortan eksterlandan influon kiu pliiĝis post la fino de la Dua Mondmilito. Tio rezultis en kulturo diferenca el aliaj aziaj kulturoj.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

En Japanio, la personaj rilatoj estas tre influitaj de la ideoj de «devo», «honoro» kaj «memdevigo», aro konata kiel giri (義理?), kiu konsistas en kutimaro tre diferenca al la kulturo pli malpli individuisma de la landoj el Okcidento. La konceptoj de «dezirebla kondutaro» kaj «moralo» estas malpli praktikataj en familiaj, lernejaj kaj amikaraj etosoj; sed estas multe pli formalaj en rilatoj kun teoriaj superuloj aŭ nekonatoj.

Aspekto kiu ludis gravan rolon en la japana kulturo estas kompreneble la japana lingvo. Alia partikulara koncepto estas la nemawaŝi (根回し?), kiu referencas al zorga kaj serioza preparado de projekto, kiu respegulas harmonion tre necesa kaj respektata ene de la japana kulturo. Alia diferenco rilate al okcidentaj kutimoj estas la tre apartaj korpomovoj kaj ceremonioj, kiuj uzas fizikan kontakton multe malpli, ekzemple nur riverencojn anstataŭ manpremon, brakumonkison en sociaj rilatoj; tio parte koincidas kun la kutimaro de aliaj najbaraj aziaj landoj.

Aliflanke, japanoj montras senton de humoro komplika kompare kun tiu de aliaj landoj, kio multe montriĝas en kulturo, etiko, lingvo kaj religio.

Kelkaj aspektoj, propraj de la japana kulturo, estis bone akceptitaj en aliaj (eĉ malproksimaj landoj), kiel la japana kuirarto, la batalartoj, la emo al ĝardenado, spiritismo, kinarto, animeo, mangao, bonsajoj, origamio, ikebano ktp. Aliaj konceptoj restas propraj el la japana kulturo kiel kimono, gejŝoj, teceremonioj, genkano, kabuko, krom pli historiaj aferoj kiel la harakiro de samurajoj, la atako banzai ktp. Multaj japanaj aferoj estas tre konataj en ĉiuj landoj kiel kimono, suŝio, sudoko ktp.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Japana Kvodlibeto estas mikseca rikolta verko kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao eldonita en la kolekto Beletraj Kajeroj de la marko Stafeto, La Laguna, 1965. Ĝi konsistas el tre diversaj tekstoj, ĉiuj rilataj al la Japana kulturo. Krom enkondukaj tekstoj la kolekto estas dividita en poezio kaj prozo.

La Japana Fondumo[redakti | redakti fonton]

La Japana Fondumo (japane 国際交流基金 国際交流基金, Kokusai Kōryū Kikin, angleJapan Foundation”) estas kultura institucio, kies tasko estas promocii kaj disvastigi la japanajn lingvon kaj kulturon en la mondo. Ĝi povas esti konsiderata kiel la japana ekvivalento de la germana Goethe-Instituto aŭ la angla British Council.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]